Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Stano Marček plu redaktos la revuon Esperanto

Stano Marček plu redaktos la revuon Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-29 23:09
Estonte eblos sendi kontribuojn al la Belartaj konkursoj de UEA per retpoŝto. La estraro de UEA ŝatas la retpaĝaron lernu.net kaj la revuon Esperanto, kiun ŝajne ankaŭ estonte redaktos Stano Marček. Tiuj estas la ĉefaj raportindaĵoj de la ĵusa estrar-kunsido de UEA laŭ la informoj kiujn ni ricevis.
La nova estraro de UEA kiu estis elektita en Pekino pasintsomere havis sian unuan ordinaran kunsidon en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo de la 29-a de aprilo ĝis la 1-a de majo. Ĝis tiam la estraro havis kontakton ĉefe retpoŝte.

- Aron da decidoj, kiuj ne postulis veran personan diskuton, ni faris per retleteroj dum tiuj naŭ monatoj, kiuj pasis post la unuaj estrarkunsidoj en Pekino.  Iom da diskutoj ja ankaŭ okazas en retleteroj kaj en diskutlistoj, sed estas tute klare, ke tio ne povas anstataŭi la personan renkontiĝon, komentas Ulla Luin, la ĝenerala sekretario de UEA.

Laŭ ŝi, la nova estraro estas bona grupo, kiu utiligas la dinamikon de diversaj kulturoj kaj konoj.

- La majoritato estas virinoj, kio certe influas al la labormaniero, kvankam mi ja ne povas pruvi tion. En grupoj kun multaj virinoj mi rimarkis pli da akcento je diskutoj, por establi konon pri la diversaj opinioj, kun la celo ke postaj decidoj estos faritaj kun pli facila preparo.

En Pekino la estraro ja renkontiĝis, sed ĝi havis malmultan tempon por kunsidado. Nun pasis jam kelkaj semajnoj post la unua ordinara malvirtuala kunsido de la nova estraro, sed malmultaj rezultoj de la kunsido estis diskonigitaj - eble ĉar ne multo estis decidita.

Tradicie en la printempa kunsido la estraro aprobas la financan raporton, sed ĉi-jare la spezokonto de la asocio ne estis pritraktita, ĉar ĝi ne estis finpreparita pro longdaŭra malsano de la ĉefkontisto de UEA, Marvin H. Stanley. Pro tiu malsano, la antaŭa direktoro de la CO, Pasquale Zapelli, nun deĵoras kiel duontempa administra oficisto.

Laŭ Renato Corsetti la estraro priparolis interalie informadon kaj instruadon.

- Estis diskutoj pri pluraj flankoj de la informado al la ekstero kaj al la esperantistoj. Kunveno pri informado kaj informiloj okazos en Vilno kaj ni provos trovi kunlaborantojn pri tiu kampo. Rilate instruadon oni parolis pri la punktoj de la laborplano kaj pri la plenumo de ili fare de ILEI. Oni rekonis per aŭspicio la paĝaron lernu.net kiel elstaran paĝaron.

La estraro ankaŭ esprimis plenan kontenton pri la enhavo kaj ĝenerala kvalito de la revuo Esperanto kaj gratulis la ĉeestintan redaktoron Stano Marček pro pliboniĝo de la revuo. La kontrakto de la nuna redaktoro aŭtomate daŭros ankaŭ venontjare, se neniu partio ĝin nuligos antaŭ la fino de aŭgusto. En la kunsido nek la estraro nek la redaktoro esprimis deziron fini la kontrakton.

En intervjuo aperinta en la freŝa junia numero de la revuo Esperanto la redaktoro mem konstatas, ke li klopodas igi la revuon malpli elita.

- Unu el miaj devizoj (defioj) estis "Reen al la popolo". Ŝajnis al mi, ke la revuo certagrade fariĝis frandaĵo por la elito kaj ne tiom por simplaj esperantistoj, kiuj tamen estas la plimulto. Do mi klopodas proksimiĝi al "averaĝa esperantisto", kio tamen ne estas simpla afero, li rakontas.

Lige kun tio estas interese konstati, ke en la jaro 2001 la revuo laŭ la publikaj ciferoj havis 4.590 pagitajn abonojn. En 2004 la pagitaj abonoj estis 4.118, do la abonantaro malkreskis je 472. Eventuale ĝuste tiuj 472 eksabonantoj konsistigas la eliton de kiu volas malproksimiĝi la nuna redaktoro. Tamen la estraro povis konsoli sin per la fakto, ke la kvanto de individuaj membroj denove kresketas, kaj ĉi-jare UEA kredeble denove post kelkjara paŭzo superos la kvanton de 6.000 individuaj membroj.

- Oni parolis ankaŭ pri la unuopaj daŭraj agadoj, pri kiuj mi nun serĉas pliajn kunlaborantojn (de Indiĝenaj Dialogoj al Esperanto en Aviado). Krome oni faris amason da decidoj rilate al al UK en Vilno (ekzemple pri la Internacia Kongresa Universitato kaj aliaj programeroj). Oni ankaŭ akceptis la kotiz-tabelon por la UK en Florenco en 2006, rakontas Renato Corsetti.

Rilate la Internacian Kongresan Universitaton
(IKU) la estraro decidis, ke la kunlaboro kun Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) daŭros, tamen kun iuj modifoj en la kontrakto. La diskutoj inter UEA kaj AIS tradicie temas pri tio, kiu devas pagi la luon de la prelegejoj. Ĉi-jare du el la naŭ IKU-prelegoj en la Universala Kongreso estos samtempe enkondukaj prelegoj de AIS-kursoj, decidis la estraro.

La regularon de la Belartaj Konkursoj la estraro de UEA decidis modernigi: estonte eblos sendi konkursaĵojn ankaŭ retpoŝte.
arkivita en: ,