Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / UEA perdis pli ol 200.000 eŭrojn

UEA perdis pli ol 200.000 eŭrojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-29 22:01
La minuso en la buĝeto de UEA pasintjare atingis 35.234 eŭrojn, preskaŭ duoble tiom kiom planite. Tamen la rekordaj deficitoj de la antaŭaj du jaroj estis eĉ pli grandaj. Entute dum la lastaj 11 jaroj UEA perdis 206.431 eŭrojn pro deficitaj buĝetoj. "La perdo de scioj kaj rutinoj povas kaŭzi kromkostojn, kiuj povas aperi longe post la ŝanĝo", komentas Ulla Luin, la ĝenerala sekretario de UEA.
En la maltrankvila jaro 2002 post la laŭtaj demisioj en la Centra Oficejo la ekonomio de Universala Esperanto-Asocio atingis unu el siaj plej dubindaj rezultoj iam: la asocio elspezis 57.194 eŭrojn pli ol ĝi enspezis. Ankaŭ en 2003 la minuso estis enorma: 49.453 eŭroj.

Kompare kun tiuj katastrofaj rezultoj, la buĝeto de UEA por la jaro 2004 antaŭvidis sufiĉe moderan deficiton, nur 19.700 eŭrojn. Tamen la freŝa jara raporto de la estraro de UEA montras, ke tiu buĝeto, kiun la antaŭa estraro prezentis al la komitato en Gotenburgo, estis fantazie optimisma. La efektiva deficito estis 79 procentojn pli alta ol la buĝetita, entute 35.234 eŭroj.

La antaŭa estraro, kiun prezidis Renato Corsetti, en sia buĝeto por 2004 atendis enorman kvanton de vendoj de la libroservo - laŭ la buĝeto la profitoj devus atingi 47.850 eŭroj, kio verŝajne neniam antaŭe okazis. Ankaŭ pasintjare la miraklo ne okazis, anstataŭe la profito restis ĉe la sufiĉe ordinara sumo 35.287 eŭroj, 26 procentojn malpli ol buĝetite.

Pri la Jarlibro la antaŭa estraro de Renato Corsetti estis eĉ pli optimisma. Oni kredis, ke la presado de la Jarlibro en Slovakio revolucie malaltigos la kostojn, kaj buĝetis por ĝi nur 10.000 eŭrojn. Efektive la jarlibro kostis 57 procentojn pli, 15.713 eŭrojn.

Interesa detalo estas ankaŭ, ke la senpretenda informada buĝeto de 4.500 eŭroj estis superita je 98 procentoj. Finfine la elspezoj de UEA por informado dum la jaro 2004 estis 8.902 eŭroj, kaj la plej granda parto de tiu mono malaperis en la kaso de Eŭropa Esperanto-Unio, kie oni ankoraŭ ne trovis ĝin.

- La buĝeto pri 2004 estas decidita de la komitata kunsido en Gotenburgo 2003, kaj post tio okazis pluraj ŝanĝoj en la agado. Jam tiu buĝeto montris grandan malprofiton, kiu en la vero sumiĝis al eĉ pli granda malprofito, kvankam malpli granda ol en la du pli fruaj jaroj, atentigas la ĝenerala sekretario de UEA, Ulla Luin.

Ŝi ne volas kulpigi iun pro malkompetente farita buĝeto, sed aludas, ke la foriro de kompetentaj personoj el la Centra Oficejo kaŭzis diversajn problemojn.

- Konata fenomeno en komercaj entreprenoj estas, ke neatenditaj ŝanĝoj en la organizaĵo povas montriĝi multekostaj. Eĉ plie tiaj ŝanĝoj povas influi al la financoj de ekonomie malgranda entrepreno, kiel estas UEA en tia komparo. Ne eblas kulpigi unuopan personon, sed la perdo de scioj kaj rutinoj povas kaŭzi kromkostojn, kiuj povas aperi longe post la ŝanĝo, kiu startigis ĉenon de aliaj ŝanĝoj. Mi kredas, ke tio estas la kazo en la ekonomio de UEA de la lastaj kelkaj jaroj, komentas Ulla Luin, ĝenerala sekretario de UEA.

Libera Folio: Tamen, kie aperis la kromkostoj? Ĉu iun konkretan ekzemplon vi povus doni?

- Mi ne havas plian komenton al tiu demando.

Konstantaj deficitoj iom post iom malkreskigas la kapitalon de UEA, sed samtempe estas malfacile pli redukti la kostojn de UEA, opinias Ulla Luin.

- La ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo [tiele] havas la taskon atenti pri la kuranta ekonomio, kaj laŭeble ekvilibrigi ĝin, sed li ne havas liberajn manojn por fari kion ajn, se temas pri ekzemple redukto de kostoj. Momente ni eble estas je tia punkto, ke ni reduktis la ĝeneralajn kostojn tiom kiom eblas, rilate al la nuna agado. Se ni volas pli redukti la kostojn, ni ektuŝas la koron de la movado, kaj riskas perdi membrojn, dum ni ja bezonas kreskigi la membronombron anstataŭe.

Por ŝpari monon UEA fakte neniam dungis novan direktoron de la Centra Oficejo post kiam Pasquale Zapelli proteste forlasis sian postenon fine de la jaro 2001. Printempe 2004 la demisiinta ĝenerala direktoro Osmo Buller estis redungita kaj ricevis kvinjaran kontrakton. Kiel aludas la nova titolo, kiun uzas Ulla Luin en sia respondo, Buller nun havas du ĉapelojn.

Ankaŭ la buĝeto de UEA
por la nuna jaro antaŭvidas malprofiton, sed tion la nuna estraro laŭ Ulla Luin ne povis influi.

- Tiu buĝeto estis farita de la antaŭa estraro, akceptita de la komitato en Pekino, kaj estis malmulte da ebleco influi ĝin post la elekto de nova estraro en Pekino.

La buĝeto por la jaro 2005 antaŭvidas minuson de 37.000 eŭroj, do proksimume same grandan kiel en la pasinta jaro. Tamen prognozo farita ĉi-printempe antaŭvidas, ke la efektiva deficito eble iĝos nur 15.200 eŭroj. Jam kiam la buĝeto estis diskutata en la komitata kunsido en Pekino, Osmo Buller konstatis, ke buĝeto estu prefere tro pesimisma ol optimisma.

- Optimisma buĝeto estas narkotilo, ĉar ĝi dekomence lulas onin pensi, ke ĉio iros bone kvazaŭ de si mem, li avertis.

Tian narkotilon evidente uzis la unua estraro de Renato Corsetti en 2004. Restas vidi, ĉu la ekonomia rezulto de la nuna jaro estos pli sobra.
arkivita en:
JMW
JMW diras:
2005-05-30 10:41
Jam en komenco de la nauxdekaj jaroj mi skribis artikolon, kiun mi sendis al "Esperanto", "HdE", "Eventoj" kaj aliaj gazetoj. La titolo estis "UEA nekapabla". Post paso de pli ol dek jaroj, tiu artikolo estas tute aktuala. Oni povas bedauxri, ke decidemuloj de UEA dauxre faras la samajn erarojn pri la financa flanko.
En tiu artikolo mi skribis, inter alie, ke ne estas en UEA homo kapabla por imagi kaj gxuste regi la financojn. Simplaj decidoj kaj movoj povus kauzi, ke UEA profitus jam en la unua jaro. Ecx mi povas fari tion, simpla entreprenisto, dum dek jaroj dekobliki donitan al mi monon. UEA havas statuson de neprofitiga organizajxo. De la komenco mi cxiam ripetis, se tio ne permesas al UEA profiti, sxangxu la statuson, estu profitiga.
aG
aG diras:
2005-05-31 16:19
Pli grava problemo estas perdo de centoj da individuaj membroj. Buĝetaj
perdoj en certaj kondiĉoj estas permeseblaj, vidu la gigantajn deficitojn de Usono, kiujn oni tie ne rimarkas dum la ekonomio estas sana. La ekonomio de UEA ankaŭ aspektas sana - almenaŭ laŭ la kresko de financaj rezervoj (dum la 11-jara periodo, uzata en la artikolo por kalkuli la sumon de deficitoj).