Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Jarlibro 2003 redaktita en Slovakio pro CO-krizo

Jarlibro 2003 redaktita en Slovakio pro CO-krizo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-25 13:23
En 2003 la Jarlibro de UEA estis redaktata ekster la Centra Oficejo. Ne pro strategia decido, nek por ŝpari monon. Laŭ la ĝenerala direktoro Trevor Steele, la kialo estis akuta krizo en la Centra Oficejo
La 13-an de junio 2003 Trevor Steele (la ĝenerala direktoro de UEA) asertis, ke la ĉi-jara jarlibro estos sendita al la presejo "en la venonta semajno". La nuna redaktoro de la Jarlibro, Stano Marĉek, tamen preferis ne doni precizan daton.

 -Ne estus de mi serioze se mi nun dirus daton kiam ĝi iros al presejo, ĉar tio dependas de multaj aferoj kaj ne nur de mi. Mi klopodos kiel eble plej frue. Nur tion mi povas promesi. Tamen temas pri 200 paĝoj da densa teksto, kiun mi dume ne havas, diris Stano Marček meze de junio.

Pro la intensa laboro, postulata de la Jarlibro, iom malfruiĝis laŭvica numero de revuo Esperanto.

Ĉi-jare la Jarlibro unuafoje estas disdonata en la Universala Kongreso, kio sendube estos aprezata de la kongresantaj membroj, se la administraj rutinoj de UEA bone funkcios.

Pasintjare la Jarlibro alvenis nur oktobre, kaj estis multaj plendoj pri eraroj kaj malaktualaj informoj en ĝi.

La demisiinta Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Rašić, dubas ĉu la ĉi-jara Jarlibro ĉi-jare povas esti pli bonkvalita ol pasintjare.

- La Jarlibro postulas kompletan konon de la tuta movado kaj perfektan konon de regularoj kaj proceduroj en la asocio mem, kaj ĝi postulas glate funkciantan Centran Oficejon. Ĝi ankaŭ postulas kompetentan direktoron kiel la ĉefan kontrolanton de la laboro, kaj tiuflanke kompetentan kaj respondecan estraron.

 - Ĉio ĉi momente mankas. Sen tio mi ne vidas kiel la Jarlibro povus esti bone farita, kaj mi dubas ke ĝi havos sencon, kiam ĝi aperos tia kia ĝi aperos, komentas Rašić.

Multaj miras, kiel eblas, ke por savi la aperon de la Jarlibro, la gvidantoj de UEA lastminute kaj sen konsidero al aldonaj kostoj devis mendi eksteran helpon. Ja en ĉiuj jaroj la Jarlibro estis preparata en la oficejo, kaj neniam ĝi aperis same malfrue kiel pasintjare. Sekve estus logike, ke ĉi-jare la estraro kaj la ĝenerala direktoro dediĉu apartan atenton al la afero, por certigi bonan rezulton.

Komentante la sukcesojn kaj malsukcesojn de la pasinta jaro en Libera Folio, la prezidanto de UEA Renato Corsetti fakte menciis la malfruan aperon de la Jarlibro kiel la ĉefan malsukceson de la pasinta jaro. Tamen jam nun klaras, ke nur en la lasta momento la gvidantoj de la asocio efektive ekzorgis pri tio, ke la Jarlibro aperu pli-malpli ĝustatempe.

En antaŭaj jaroj la ĉefdelegitoj en novembro ricevis tiel nomatajn korektofoliojn de la paĝoj de la koncerna lando. Pasintjare multaj el la korektoj indikitaj de la ĉefdelegitoj neniam aperis en la finfine presita jarlibro. Ĉi-foje la ĉefdelegitoj estis kontaktitaj nur lastmomente, kaj daŭre venadas ŝanĝoj ankaŭ al la jam kompostitaj paĝoj. Tamen oni povas ja ankoraŭ esperi, ke la eraroj estos malpli multaj ol pasintjare.

Laŭ Trevor Steele la tuta kolektivo de la Centra Oficejo ĉi-jare intense okupiĝis pri la preparado de la Jarlibro. Laŭ li, ne ekzistis nek ekzistas plano, ke la Jarlibro estonte estu redaktata ekster la Centra Oficejo.

 - La rolo de Stano Marček estas unufoja, pro nia aktuala krizo. La redaktado fakte okazas en la CO kaj aliloke, kaj Stano kunmetas la tuton, diris Steele.

 Renato Corsetti rakontis al ni pri la labordivido:

- La plej granda helpanto estis Michela Lipari, sed ankaŭ Trevor Steele, Roy McCoy kaj aliaj faris sian pezan parton. Ili savis la jarlibron kaj ne nur Stano.

Laŭ la priskribo de Marček li tamen mem devis fari ankaŭ grandan parton de la redaktado:

 - Poste sekvos mia tasko: ripari la tekstojn (litertiparoj, titoloj, diakritaj simboloj...), enpaĝigi, grafike aranĝi, enmeti simbolojn kaj bildojn, fari la enhavon kaj indekson, provlegi...

Trevor Steele ne volis rakonti kiajn aldonajn kostojn al la asocio kaŭzis la lastmomenta solvo kiu ŝovis ekster la Centran Oficejon grandan parton de la laboro kutime farata en la oficejo.

- Mi ne havas tempon respondi, komentis la ĝenerala direktoro.

Renato Corsetti aliflanke esperas, ke la improvizita solvo ne kaŭzos aldonajn kostojn al la asocio.

 - Ĉiuj faris sian parton senpage aŭ en la kadro de siaj laborhoroj, pro tio neniu scias ĉu estos kromaj kostoj pro la lastmomenta prespretigado farata de Stano, kiu ĉiukaze estus devinta kunlabori je ĝi.

Libera Folio: Sed almenaŭ por la ekspresa laboro farata de Stano Marček oni supozeble devas pagi. Au ĉu tio estas parto de lia kontrakto kiel redaktoro de la revuo?

 - Kial oni nepre devas pagi inter esperantistoj? Ĉiukaze Stano ja devis peri inter UEA kaj la loka presisto.

Post la granda malfruo de la pasintjara Jarlibro, estrarano pri informado Andrej Grigorjevskij asertis, ke ĉiuj teknikaj problemoj nun estas solvitaj, kaj la Jarlibro estonte povos esti pli-malpli aŭtomate produktita en ajna momento kiam oni tion bezonos.

 En septembro 2002 Andrej Grigorjevskij skribis en la retlisto uea-membroj:

 "Mi timas, ke serĉado de kulpuloj ne utilos,evidente la Jarlibro ĉi-jare estis prilaborata pli entuziasme ol dum pluraj jaroj antaŭ tio. Sed de alia flanko nur la entuziasmo - nome de la nova redaktanto Joost Witteveen ne helpis kontraŭ nescio/miskompreno de kelkaj specifaj aferoj, ekz. rilate la formatajn postulojn de la presejo k.t.p. La entuziasmo certagrade eĉ malhelpis, ĉar Joost laŭvoje enkondukis plurajn plibonigojn en la oficejan komputilaron kaj aŭtomatigis procezojn, bezonatajn por la preparado de la Jarlibro, anstataŭ senpense entajpadi ŝanĝojn tradicimaniere. Nu, kaj pro iu mistera naturleĝo ajna krea procezo ĉiam postulas pli da tempo ol oni antaŭplanas."

 Ŝajnas, ke ankaŭ ĉi-jare tiu mistera naturleĝo plu efikas, kaj eĉ je la aŭtomatigitaj procezoj.
arkivita en: