Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Nova deficito atendas UEA-n

Nova deficito atendas UEA-n

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-28 12:21
Ankaŭ venontjare UEA havos deficiton, konstatis la estraro en sia printempa kunsido. Planoj pri reta abono al la revuo Esperanto kaj pri reta aliro al la UEA-kontoj estis prokrastitaj. Ŝovita estis ankaŭ la inaŭguro de la UK: ĝi nun denove okazos dimanĉe.
La estraro de UEA dum sia printempa kunsido ankoraŭ ne povis fintrakti la rezultojn de la financa jaro, sed jam klaras, ke la jaro finiĝis kun rimarkinda deficito. Ankaŭ por la venonta jaro oni jam antaŭvidas deficitan buĝeton.

La kunlaboro de la estraro kun la nova ĝenerala direktoro, Osmo Buller, komenciĝis glate. Raportante pri la stato de la aferoj en la Centra Oficejo, Buller uzis la samajn vortojn kiel en sia raporto al Libera Folio: ”Pli bone ol antaŭ unu jaro”.

- Tute ne estis problemoj pri la kunlaboro inter la nova/malnova Ĝenerala Direktoro kaj la estraranoj. Mi scias, ke tio sonas tre malbone por via gazeto, sed mi eĉ ne povas raporti pri tio, ke unu el la estraranoj ridetis malpli intense al la Ĝenerala Direktoro aŭ inverse, komentas Renato Corsetti.

Osmo Buller ankoraŭ ne trovis tempon por respondi al niaj demandoj, sed laŭ Renato Corsetti unu el la ĉefaj prioritatoj en la laboro de la nova ĝenerala direktoro estas finfine forigi la enormajn malfruojn en la laboro de la librotena fako de la Centra Oficejo. Laŭ Corsetti, ene de kelkaj monatoj la malfruoj devus malaperi.

- Ne estis diskutoj pri labor-disdivido, ĉar tion fiksas la statuto, rakontas Corsetti.

Multaj tagorderoj de la estrara kunsido
rilatis al la Pekina Universala Kongreso. Laŭ estrara decio, ĉi jare oni revenos al la tradicia modelo, kaj la inaŭguro de la
kongreso okazos dimanĉe.

Rilate la revuon Esperanto estis faritaj neniuj decidoj, sed la estraro esprimis sian ĝeneralan kontenton pri la laboro de la nuna redaktoro, Stano Marček. Ne estis diskuto pri la longigo de lia nuna redaktora kontrakto.

- Oni tute ne parolis pri tio en la estrara kunsido, kaj el tio mi konkludas ke Stano daŭrigas la laboron, diras Renato Corsetti.

La planoj por reta abono por la revuo Esperanto estis denove prokrastitaj por plia esplorado, kaj ankaŭ pri reta konsultado de la kontoj oni provizore rezignis, kvankam tio laŭ la estrarano pri informado, Andrej Grigorjevskij, estus afero facile realigebla en kelkaj semajnoj.

- Por mi mem la kunveno estis tre malagrabla kaj malesperiga, ĉar projektoj kiujn mi opinias gravaj ne estis subtenitaj, komentas Grigorjevskij.

Baldaŭ devos komenciĝi la modernigo de la Centra Oficejo, tasko por kiu la komitato de UEA en la Gotenburga kongreso destinis ĝis 300.000 eŭrojn. Jam okazas kontaktoj kun eksteraj firmaoj, sed ankoraŭ ne estas anoncita konkreta dato por la komenco de la rekonstruo.

Dum la modernigo oni solidigos la domon, igos ĝin pli taŭga por moderna oficejo, kaj precipe reordigos la instalaĵojn por gaso kaj elektro.

La estraro esprimis sian kontenton pri pozitivaj evoluoj en la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiu dum kelka tempo vegetis, sed nun montras signojn de reaktiviĝo. Novajn kunlaborantojn la estraro daŭre serĉas interalie por la projekto ”Esperanto en Aviado”.

- Vi certe scias pri la revo de la ĵus mortinta Kent Jones, enkonduki Esperanton en la aviadilan trafikon, kaj per tio malpliigi riskojn de akcidentoj. Ne nur Kent Jones pensas tiel sed ankaŭ aliaj esperantistoj. Tamen ĝis nun oni ne trovis volontulon kun la necesaj kvalifikoj kaj energio por entrepreni nome de UEA tiun kampanjon, kiu certe devos enplekti esperantistojn en multaj landoj, diras Renato Corsetti.

Same daŭre mankas kunlaborantoj por la projektoj Agado Espero, kaj por ”Por kulturo de paco”.

Laŭ Corsetti, en la informada kampo atendeblas diversaj iniciatoj, en kiuj UEA partoprenos.

- En la nuna momento, ekzemple, Brusela Komunikad-Centro provas gvidi esperantistojn en EU-landoj informi ĉiujn kandidatojn al la Eŭropa Parlamento pri Esperanto kaj peti ilin pri sindevigo respekti lingvan plurecon. Certe s-ro Mijoŝi daŭrigos sian anoncadon kaj ankaŭ certe UEA mem plu instigos la landajn asociojn je informado, kaj cetere la ĉina landa asocio jam komencis informi pri la UK pere de neesperantistaj gazetoj.

arkivita en: