Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Centra Oficejo / Malferma tago kun konataj vizaĝoj

Malferma tago kun konataj vizaĝoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-28 15:59
La malferma tago en la Centra Oficejo de UEA la 24-an de aprilo kolektis iom pli ol 70 vizitantojn, inter kiuj estis ankaŭ la estraranoj de UEA, kiuj kolektiĝis por la tujposta printempa estrar-kunsido. La kvanto de vizitantoj estis sufiĉe malalta, sed tamen ne rekorde tia. Kutime la kvanto de vizitantoj estas ĉiam malpli alta printempe ol aŭtune.
Ĉi-jare kun la malferma tago en Nederlando konkurencis edziĝo de reĝinido, kio kaŭzis malpliiĝon de la nederlandaj vizitantoj. La antaŭan malferman tagon decembre de 2003 vizitis pli ol 120 esperantistoj.

- Malgraŭ la princa geedziĝo la nombro da vizitantoj estis sur la kutima nivelo de printempa malferma tago. La novembra malferma tago ĉiam estis pli vizitata pro la proksimeco de la Librotago, Sankta Nikolao kaj Kristnasko. Oni ne komparu aprilan MT kun la novembra, krom se oni intence volas krei certan impreson, komentas Osmo Buller.

Se preni nur la printempajn ciferojn, en 1998 estis 120 vizitantoj printempe, en 1999 estis 85, en 2000 same 85 printempe, en 2001 nur 55 pro samtempe okazintaj aliaj Esperanto-aranĝoj. Por printempo 2002 ni ne trovis iun ciferon, sed en printempo 2003 estis nur 43 vizitantoj. Almemaŭ kompare kun tiu malrekordo, la ĉi-jara kvanto de vizitantoj, iom pli ol 70, estas tute kontentiga.

Premieris dum la malferma tago du libroj, pri kiuj diversgrade kunkulpis kunfondinto de Libera Folio, István Ertl.

Aparte grandan atenton ricevis la verko Ĉu nur-angla Eŭropo? de Robert Phillipson. La libro, kiu origine aperis en la angla, estas profunda kaj serioza rigardo al la nuna stato de la eŭropa lingva situacio, kun sobra analizo de ĝiaj kaŭzoj kaj efikoj. La verkon eldonis UEA kaj tradukis István Ertl, kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation. La esperanta traduko esttas la unua alilingva eldono de tiu verko.

En diskuto pri la temoj de la libro, la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin opiniis la verkon mejloŝtona almenaŭ pro tri kialoj. Laŭ li, antaŭ kelkaj jardekoj estus nepenseble ke relative grava lingvisto entute parolu pozitive pri Esperanto en tia libro, permesu tradukon, kaj eĉ entuziasme subtenu ĝin.

Alia verko prezentita dum la malferma tago estis poemaro de István Ertl kun la titolo Provizore. Tiun verkon publikigis Bero, eldonejo de Ionel Oneţ (la libroservisto de UEA) kaj dum li prezentis la novan verkon, la libroservan angulon prizorgis lia antaŭulo Simo Milojević. El la malnovaj CO-anoj ĉeestis ankaŭ Nikola Rašić kaj Pasquale Zapelli.

Prelegis Zofia Banet-Fornalowa, pri Lidja Zamenhof kaj pri la situacio de nia historiografio. Fine de ŝia unua prelego, aktoro Jerzy Fornal (ŝia edzo) deklamis la poemon "La juda foririnto". Nur post la deklamo klariĝis, emocie, ke ĉeestis la aŭtoro Leen Deij el Nederlando.

Malsame al pli fruaj tempoj,
la biblioteka ĉambro ne estis uzata dum la malferma tago, ĉar nun ĝi similas al batalkampo pro ŝrankoj malplenigitaj post epokoj.

- La komenctempa biblioteka ĉambro estas kiel stacidomo: arkivaĵoj malordaj el la stoklokoj envenas, kaj ordigite en arkivskatoloj reiras al la stoklokoj, rakontas Ziko M. Sikosek, kiu subtenate de Esperatic Studies Foundation jam de iom da tempo entreprenas kompletan ordigadon kaj reorganizadon de Biblioteko Hodler.

(Foto de Humphrey Tonkin kompleze de Ziko M. Sikosek)
arkivita en: