Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Centra Oficejo / Buller: Ne vortojn, sed farojn!

Buller: Ne vortojn, sed farojn!

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-20 15:08
Osmo Buller nun revenis al la Centra Oficejo kaj eklaboris kiel la ĝenerala direktoro de UEA kun kvinjara kontrakto. Laŭ li la situacio en la oficejo nun estas pli stabila ol antaŭ unu jaro, sed ankoraŭ multo lamas, li diras en ekskluziva intervjuo. Laŭ li, nun ne estas tempo paroli pri ŝanĝoj, sed pri stabiligo de la funkciado de la oficejo.
Libera Folio: Kiaj estis viaj unuaj paŝoj en via ofico?

Osmo Buller: -
Mi provis re- kaj ekkonatiĝi kun ĉio kiel eble plej rapide. La taskaro de la CO tamen estas tiel kompleksa, ke mi ankoraŭ ne povis fari la unuan rigardon al vere ĉio.

Kiaj estas viaj spertoj pri la nuna situacio en la oficejo? Kio ŝanĝiĝis, kio restis kiel antaŭe? Kio funkcias bone, kio malpli bone? Kiajn planojn vi havas por via unua tempo en la oficejo?
-La situacio estas pli stabila ol ekz. antaŭ unu jaro, sed multo lamas ankoraŭ. Plej multaj problemaj niĉoj tamen tuŝas malmultajn homojn, ekzemple la estraranojn aŭ aliajn funkciulojn. Kvankam oni ne ĝenerale konscias pri ili, ili estas grava ĝeno. Pli da homoj ĉagreniĝas pro stumbloj en la librotena administrado. Mi kompreneble esperas kontribui kiel eble plej efike al la forigo de ĉiuj problemoj, ĉu grandaj aŭ etaj.

Kiajn ŝanĝojn vi antaŭvidas en la funkciado de la oficejo kaj de la asocio dum la proksimaj unu-du jaroj?
-Nun ne estas tempo por grandaj vortoj, ĉar ili estos kredindaj nur tiam, kiam la CO denove funkcios kun tiu glateco, kiun la membroj rajtas atendi de ĝi. Efektive, ne vortojn sed farojn! Pri eblaj ŝanĝoj en la funkciado de la tuta asocio devos cerbumi unuavice la Estraro, kiu gvidos nin post Pekino.

Kiel longe vi antaŭvidas, ke vi povus resti en via nuna posteno?
- Mia laborkontrakto estas farita por kvin jaroj.

Kion vi atendas de la elektoj de B-komitatanoj kaj estraro ĉi-jare?
-Mi esperas, ke en la unuaj elektoj la individuaj membroj partoprenos vigle. Tiurilate mi ja estas optimisto. Pri la estraraj elektoj ni scios pli en majo, kiam la Elekta Komisiono raportos al la Komitato. Mi timas, ke la komitatanoj ne ricevos laŭdan mencion de la komisiono pri sia ĝisnuna aktiveco, sed mi esperas, ke kiel la fina rezulto aperos Estraro, kiu plenumos la atendojn de la membraro kaj sole per sia konsisto katalizos pozitivan etapon en la vivo de nia asocio.

Kiel kaj kiam praktike okazos la balotado por la komitatanoj B?
-La individuaj membroj ricevos balotilon, kun prezento de la kandidatoj, ĉirkaŭ la mezo de majo. La balotiloj devos reveni al la CO ĝis la fino de junio.

Kiel progresas la preparoj por la pekina kongreso - ĉu jam via dua, cetere?
-La preparoj progresas kontentige. Ankaŭ pri aliĝoj - je la 16-a de aprilo sume 1366 - oni devas esti kontenta, konsiderante la negativan influon de diversaj plagoj al la internacia turismo. Antaŭ tri jaroj, kiam mi inspektis Pekinon kiel eblan kongresurbon, mi antaŭvidis pli ol 2000-kapan UK, sed poste la mondo freneziĝis kaj atingi tiun limon ne estas tre verŝajne.
-Mi efektive kunpreparis la unuan UK en Pekino en 1986 kiel direktoro de la CO kaj kongresa administranto. La ĉi-jara UK tamen okazos en urbo kaj lando, kiuj estas komplete aliaj ol antaŭ 18 jaroj. Notindas ankaŭ, ke en 1986 la CO travivis ege profundan krizon, kompare kun kio la nuna situacio estas multege pli bona.

Dum la lasta jaro vi volonte donis intervjuojn al la redakcio de Libera Folio. Ĉu vi povos daŭrigi tian malferman informan politikon ankaŭ en via nuna posteno?
-Certe jes. La ĝisnunan kontribuon de Libera Folio mi taksas tre
pozitiva el la vidpunkto de UEA.

Kiel vi sentas vin, reveninte al Nederlando, ĉu tio estas eksterlando por vi?
Vivinte jam 14 jarojn en Nederlando mi certe ne estus reveninta, se mi ne sentus min  hejme en la lando. Tio precipe validas pri Roterdamo, pri kiu mi estas absolute ravita. Eble mi kuraĝas diri, ke jam frue mi ekposedis la "internan ideon" de tiu ĉi unika urbo. Mi konsideras min roterdamano, kiu tamen estas profunde finna kaj sopiras finnan panon.