Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Demisioj / La demisia letero de Osmo Buller

La demisia letero de Osmo Buller

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2013-03-31 08:38
En la Zagreba Universala Kongreso, post la elekto de la nova estraro, anoncis pri sia demisio la tiama Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, kaj la Direktoro de la Centra Oficejo, Pasquale Zapelli. Tuj poste demisiis ankaŭ la redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl. Ni publikigas la demisian leteron de Buller.

Mi formale konfirmas mian decidon demisii de la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA, kiun mi anoncis al la Estraro en Zagrebo la 25-an de julio 2001. Mi restos en ofico ĝis la 28-a de februaro 2002. La reston de mia pagata tempo tamen plejparte konsumos feriaj kaj liberaj tagoj (sume 89 labortagoj).

Mi bedaŭras veni al tiu decido multe pli frue ol mi origine planis, ĉar ĝi ja iel perturbos la funkciadon de la Asocio dum la proksima tempo, sed espereble ne tro longe.

Mia decido sekvas el la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto de UEA kaj la reelekto de Michela Lipari kiel estrarano. Tiuj elektoj estas por mi neakcepteblaj el du vidpunktoj:

1. Renato Corsetti kaj Michela Lipari havas gravajn funkciajn malkvalifikojn por siaj postenoj.

La labormaniero kaj stilo de Corsetti estas neseriozaj. Liaj impulsiĝemo, hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaŭ ol decidi kaj ekagi pri ĝi, estas trajtoj, kiujn mi ne povas akcepti ĉe prezidanto de UEA. Kiam mi dum la antaŭa estrarperiodo daŭre insistis pri serioza traktado, mi rikoltis akuzojn pri bremsado, blokado, diktatoreco, malrespekto de la Estraro, ktp. Ĉi rilate Corsetti kaj mi tiel antagonisme malkongruas, ke tio inter la ĉefaj honorofica kaj dungita funkciuloj de UEA estus fonto de daŭraj kolizioj kaj ĝenus nian laboron ankoraŭ pli ol jam okazis, kiam Corsetti estis vicprezidanto.

Min ĝenas ankaŭ la malbonega memorkapablo de Renato Corsetti. Tiun homan econ kompensus konsultado de protokoloj, regularoj ktp, kiuj registras faritajn decidojn aŭ validan praktikon, sed tio fremdas al Corsetti. Fine, la sinteno de Renato Corsetti al la CO estis ĉiam baze negativa. Por li la CO estas balasta burokratiaĵo, kiu rabas rimedojn for de "vera" agado - pensado, kiun mi kategorie rifuzas.

Michela Lipari siavice dum siaj antaŭaj periodoj en la Estraro ade konfliktis kun aliaj estraranoj kaj oficistoj pro sia persona malŝato al ili. Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili. La sintenon de s- ino Lipari al diversaj proponoj kaj aferoj tro ofte difinas ne ilia enhavo sed tio, kiu ilin prezentas. Tio ne estas serioza. Konsiderante Lipari ne kvalifikita por esti membro de la Estraro de UEA, mi estas konsternita, ke oni elektis ŝin jam por la kvara mandato.

Renato Corsetti kaj Michela Lipari certe havas ankaŭ pozitivajn kvalifikojn, sed la malkvalifikoj superas ilin. Mi bedaŭras, ke la Elekta Komisiono kaj aliaj influpovuloj, kiuj estis informitaj de diversaj homoj ĉi-rilate kaj aparte de mi pri mia propra starpunkto, ne donis al tiuj informoj la necesan gravecon aŭ ne fidis al ilia ĝusteco.

2. Renato Corsetti kaj Michela Lipari morale kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj kontraŭ Francisco Veuthey kaj mi mem.

La antaŭa Estraro (pli precize prezidanto Kep Enderby, Renato Corsetti kaj Michela Lipari) kondukis la traktadon de la kalumnioj kontraŭ F. Veuthey en maniero, kiu ofendis bazajn postulojn de deco, justeco kaj ordinara prudento. La tuta afero povintus esti finita tuj post la esploro, kiun en novembro pasintjare ĉiurilate senpartie faris P. Zapelli kiel Direktoro de la CO. Lia esploro montris la malpravecon - kaj fakte falsecon - de la akuzoj pri miskonduto de Francisco, sed Enderby deklaris ĝin nevalida kaj komencis treni la aferon per propraj "esploroj" kunlabore kun S. Stahlberg, kiu lanĉis la akuzojn. Renato Corsetti kaj Michela Lipari kunkulpas pri tiu trenado, des pli, ĉar ili ambaŭ diris almenaŭ al mi, ke ili mem ne fidas al Stahlberg, eĉ se ili ne kredis je mia supozo pri ŝiaj motivoj kaj celoj. Mi kondamnas la konduton de la tri estraranoj kiel tute senmoralan, ne tiom pro miaj propraj suferoj kiom pro tiuj de Francisco, kies dignon oni tretis ne nur kiel oficiston de UEA sed ankaŭ kiel homon. Pro la naturo de tiu ĉi afero mi preferis ne informi pri ĝi kaj pri la rolo de Corsetti kaj Lipari en ĝi la Elektan Komisionon. Tio eble estis eraro, ĉar la afero ja ne estas senfine kaŝebla kaj ĝi fakte jam komencis publikiĝi. Estas hontinde, ke neniu el la iniciatintoj kaj trenintoj suferis konsekvencojn aŭ eĉ nur admonojn pro sia rolo. Male, Corsetti kaj Lipari reelektiĝis al la Estraro malgraŭ tio, ke ili morale kompromitis sin kaj damaĝis la Asocion. Pro tio estas al mi apenaŭ eble kunlabori kun la nuna Estraro. Se la aliaj personoj, kiuj nutris kaj vivtenis la kalumniojn kontraŭ Francisco, ĝuos fidon de la Estraro ekz. en formo de novaj funkcioj aŭ taskoj en UEA, mi ne nur neniel kunlaboros kun la Estraro sed ankaŭ ne plu sentos min ligita de ajna lojaleco al ĝi.

Mi sincere bedaŭras, ke pro du membroj de la nova Estraro mi devas fari tiajn konkludojn, ĉar la plimulton de la estraranoj mi respektas pro iliaj kapabloj kaj meritoj. Mi ankaŭ tre aprezis la dankojn de la Estraro en la Fermo de la UK kaj aparte tiujn de la publiko.

Mi deziras al vi sukcesan laboron.

Osmo Buller
2001 08 27

arkivita en: