Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Demisioj / Krizo kaj Malkrizo

Krizo kaj Malkrizo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-02-21 22:59
Ni petis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, komenti la situacion en la asocio. "La malkrizo almenaŭ konkurencas kun la krizo kaj kun Giorgio Silfer, kiu kaptis UEA-n. Ne estas klare, ĉu li sukcesos teni ĝin," skribas Corsetti [30.4.2003]
La krizo en UEA estas profunda, tre profunda. Sed ne temas pri la funkciado aŭ nefunkciado de la Centra Oficejo, pri la kovrilo de la jarlibro kaj ĝia aperodato, temas pri io tre pli serioza. Temas pri tio ke Giorgio Silfer transprenis la potencon ankaŭ en UEA. Li estas tre lerta, tion ĉiuj scias. Li ne banale transprenis la potencon en la senco, ke li pagis sian kotizon kaj elektiĝis prezidanto de UEA. Ne, li transprenis la mensojn de ĉiuj movadanoj.

Mi volas diri, ke sufiĉas ĉirkaŭrigardi por vidi la influon de la raŭmismaj ideoj, ĉie, absolute ĉie. Pri kio interesiĝas la membroj de UEA? Pri tio ke la komunumo estu bone servata. Ke estus eldonataj multaj libroj en Esperanto, ke estu organizataj la Belartaj Konkursoj, ke la revuo enhavu difinita rubrikon kaj ne enhavu alian, ke la Universala Kongreso estu tia kaj ne tia, ktp...

UEA ankoraŭ ne estis akceptita de PEN Internacia, kaj ne petis aliĝi al la Civito, sed tio estis nur taktikaj movoj por ne malkaŝi la realon. La bedaŭrindaj finvenkistoj, tiuj, kiuj iam opiniis, ke ni laboras por ke Esperanto estu la dua lingvo de ĉiuj, ne havas facilan vivon. Informado kaj informiloj, kio estas tio kaj kiu pretas elspezi por tio? Se la decidantoj en UEA devus elekti inter pliaj koloroj en la revuo kaj informkampanjo en Indonezio, kion ili elektus laŭ vi?

En ĉi tiuj kondiĉoj kelkaj finvenkistoj pretervivas en la ĝangaloj de Brazilo aŭ de Barato, sed iliaj tagoj estas jam ĉe la fino.

Kaj tamen estas ankaŭ malkrizo. Aro da maljunaj eŭropanoj ankoraŭ revas la revon de sia juneco kaj subtenas finance. Granda aro de junaj eŭropanoj kaj amerikanoj lernas per la reto. Multe pli ol ILEI estus iam ajn revinta kolekti. Ili, kompreneble, sentas lojalecon nur al sia komputilo kaj al sia servilo. En la ĝenerala listo esperanto-l@esperanto.org, konata ankaŭ kiel SCE, usonano demandis (preskaŭ laŭvorte): "Iu bonvolu klarigi al mi, kio estas ĉi tiuj UEA kaj TEJO, pri kiuj de tempo al tempo oni parolas. Ĉu ili estas serviloj por la hejmapaĝoj de esperantistoj?".

Kaj ekzistas ankaŭ amaso da neeŭropanoj kaj ne nord-amerikanoj, de tiu speco, kiu neniam iros al Universala Kongreso kaj neniam aĉetos paperan libron je nederlandaj prezoj (la reto kaj Franko Luin igis la eldonadon de libroj relative superflua. Vi povas senpage ricevi multe pli da libroj ol vi povos iam ajn legi, se vi havas komputilon).

En tiu senco la malkrizo almenaŭ konkurencas kun la krizo kaj kun Giorgio Silfer, kiu kaptis UEA-n. Ne estas klare, ĉu li sukcesos teni ĝin.

Renato Corsetti