Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Corsetti faris viziton al Unesko

Corsetti faris viziton al Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-01 11:54
La prezidanto de UEA Renato Corsetti faris laborviziton al la sidejo de Unesko en Parizo la 26-an de januaro. Dum la vizito akompanis lin estrarano Claude Nourmont kaj s-ino Renée Triolle, kiu estas la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko. Dum la renkontiĝoj kun funkciuloj de Unesko precipan atenton ricevis la kunlaboro de Unesko kaj UEA por la programo de la kulturo de paco.
Kun s-ino Aurore Salinas, kiu respondecas pri la Jardeko por Kulturo de Paco, la delegitaro de UEA inventaris la ĝisnunan kontribuon de UEA al tiu projekto. En ĝi elstaras la Esperanta eldono de la Manifesto 2000 kaj la kolektado de subskriboj por ĝi.  La esperantista partopreno en tiu kampanjo stagnis dum iom da tempo pro necerteco, ĉu Unesko ankoraŭ akceptas subskribojn.  Ĉar la kampanjo plu daŭras, UEA promesis denove instigi esperantistojn al nomkolektado.  Post la renkontiĝo s-ino Salinas sendis al UEA instrukciojn pri teknikaj aspektoj de la nomkolektado per interreto, kiujn respondeculoj de UEA nun pristudas.  S-ino Salinas ankaŭ akceptis envicigi la projekton "Esperanto por Evoluo" en la kadron de la Jardeko por Kulturo de Paco.

En la fako de Kultura kaj Lingva Diverseco en Edukado okazis renkontiĝo kun vicdirektorino Linda King.  Prezidanto Corsetti skizis la planatan agadon de UEA lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro kaj prezentis ekzemplerojn de la speciala afiŝo, kiun UEA lanĉis por diskonigi la Tagon.  (La afiŝo estas elŝutebla en kelkaj lingvoj.)

La reprezentantoj de UEA havis mallongajn renkontiĝojn ankaŭ kun aliaj oficistoj de Unesko.  Al la sekretariino de la asista ĝenerala direktoro pri edukado, kiu posteno nun vakas, ili transdonis la ĵus eldonitajn aktojn de la Pekina Nitobe-simpozio, al kiu la antaŭa asista ĝenerala direktoro John Daniel sendis salutmesaĝon.

En interna kunsido de la UEA-delegitaro pri plua evoluigo de la Unesko-agado partoprenis ankaŭ d-rino Barbara Despiney, kiu havas jam 20-jaran sperton pri tiu agado kaj ankaŭ nun estas unu el la reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.  Dum la kunsido d-rino Despiney transprenis ekzempleron de la plej lasta ero en la Serio Oriento-Okcidento, la romano "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk en la mondmilito" de J. Haŝek, por donaci ĝin al la respondeculo de Unesko pri agado por interkultura dialogo.  Oni diskutis ankaŭ pri intensigo de la kunlaboro kun ILEI, kiu same kiel UEA havas oficialajn rilatojn kun Unesko.  Aperis i.a. ideo pri komuna komisiono de UEA kaj ILEI pri Unesko, kiu ĉefe konsistus el la reprezentantoj de ambaŭ organizaĵoj en Parizo.

(El Gazetara Komuniko de UEA)

arkivita en: