Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / UEA proponas ke UN esploru lingvajn rajtojn

UEA proponas ke UN esploru lingvajn rajtojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-08 10:27
UEA proponas, ke la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN starigu laborgrupon por pristudi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservon de homaj rajtoj pro lingvaj malegaleco kaj maljusteco. En sia raporto la laborgrupo devus proponi mez- kaj longperspektivajn agojn por certigi lingvajn homajn rajtojn en diversaj lingvaj kaj kulturaj situacioj, opinias UEA.
La Komisiono devus laŭ UEA ankaŭ apogi la klopodojn de fakuloj, interalie de UEA, esplori kaj eksperimenti la plej efikajn manierojn elekti la lingvojn uzotajn en lerneja instruado, kun la celo respekti lingvajn homajn rajtojn kaj kuraĝigi la evoluon en la koncernaj landoj.  UEA aldone renovigas sian malnovan proponon, ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN metu la temon "Lingvaj kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de unu el siaj estontaj kunvenoj.

Pro siaj konsultaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, UEA havas la rajton liveri al UN-organoj skribajn dokumentojn, kiuj rilatas al tagordaj punktoj de iliaj kunvenoj.  Uzante tiun eblecon prezidanto Renato Corsetti sendis dokumenton al la Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj por distribuo inter la membroj de ĝia 61-a sesio, kiu kunvenos en Ĝenevo de la 14-a de marto ĝis la 22-a de aprilo.  La dokumento rilatas al la tagorda punkto, kiu pritraktos la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn.

UEA atentigas la Komisionon, ke laŭ la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en la Deklaracio apartenas al ĉiuj homoj sen diferencigo i.a. laŭ lingvo, sed malgraŭ tio UN kaj ĝiaj membroŝtatoj donis al la lingva aspekto de la homaj rajtoj malmulte da atento ĝis nun.

La dokumento de UEA elstarigas la negativajn sekvojn de la edukado de infanoj en alia lingvo ol la gepatra.  Laŭ multaj esploroj uzo de netaŭga lingvo en lernejo estas unu el la plej gravaj kaŭzoj, aŭ eĉ la plej grava kaŭzo, de antaŭtempa forlaso de lernejo, kiu siavice kondukas al seriozaj sociaj problemoj, ĉar ĝi pligrandigas la riskon je senlaboreco, krimado, alkoholismo kaj drog-uzado.  Laŭ studo de UN mem, la plej malriĉaj landoj povus ŝpari grandegajn sumojn, se la lingvaj homaj rajtoj de iliaj loĝantoj estus respektataj per la uzado de lokaj lingvoj en instruado.

Pli ĝenerale UEA komentas ankaŭ la uzon de nur kelkaj difinitaj lingvoj por kontaktoj inter homoj de malsamaj popoloj kiel malkontentigan kaj diskriminacian praktikon kaj kiel kontraŭdiran al la dua artikolo de la Universala Deklaracio.

[Laŭ Gazetara Komuniko de UEA]
arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-05-24 17:51
Interese, ke en tiu chi rubriko komplete mankas komento. Mi konkludas, ke tiu chi temo interesas neniun esperantiston.

En la Esperanta Vikipedio la koncerna artikolo pri homaj rajtoj estas hontinde magra:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Homaj_rajtoj
Do, oni ech ne povas paroli pri tio, ke che la artikoloj de la Esperanta Vikipedio temas pri artikoloj, kiuj estas simple tradukitaj el la nacilingvoj, sed la situacio estas ech pli malbona.

Kun intereso mi legis la artikoleton pri lingvaj rajtoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lingvaj_rajtoj

Mi ech pensas, ke tiun artikolon (almenau ghian unuan frazon) UEA povus inkluzivi en sian Statuton kiel bazon por la plua laboro de UEA (kiu povus farighi analoga al la laboro de Amnestio Internacia, WWF, Transparency International, Freedom House, Societo pri minacataj popoloj ktp.). La artikolo devigus al nenio, sed a) substrekus unu el konkretaj temoj kaj terenoj, por kiu UEA volus ighi pli aktiva kaj konkreta, b) honorus la idearon kaj agadon de certaj e-istoj farita ghis nun sur tiu chi kampo (la grupo de la Eo-lingvorajtistoj ja devas esti totale frustritaj, se ilia laboro ne eniras oficialajn dokumentojn en formo de paragrafoj).
Chiu tia paragrafo en la Statuto de UEA (akj de Landaj Asocioj) povus doni multe pli da konkreta stimulado al plua sencohava kaj racia aktivado ol la fantaziaj idearokonstruajhoj de la Fettes-komisiono.
Se mi estus komitatano de UEA, mi farus tian formalan proponon.

Sed malgrau chia optimismo kaj bonvolo ni restu realismaj: Ech kun tia utila paragrafo en la Statuto de UEA vershajne nenio shanghighus, char sub la nunaj kondichoj kaj cirkonstancoj la diskuta kulturo en la Eo-movado kaj en UEA restus vershajne same primitiva, fanfarona kaj fantazia kiel ghis nun. Ghi povus shanghighi nur sub unu kondicho: Se aperus tute nova kaj alitipa generacio de aktivuloj kaj e-istoj, kiuj komplete rezignus pri la ghisnun aplikata diskutkulturo kaj enkondukus novan stilon kun novaj temoj. Temoj, kiuj havus iun ligon kaj rilaton kun la realeco de nuntempaj aktualaj problemoj de la mondo.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-24 18:48
Mi ne forgesu aldoni jenan gravan konsideron. La esenca demando de lingvaj rajtoj estas politika. Do, por agadi konkrete kaj eventuale atingi ion konkretan, la Eo-lingvorajtistoj devus argumenti poliitke, ech naciisme au almenau etnisme, char ili ja devus defendi la vidpunkton de certaj politikistoj, naciistoj kaj etnistoj, kion la "neutrala" Eo-movado EGE MALSHATAS fari, char la neutrala Eo-movado timas la politikon kiel la diablo la konsekritan akvon.* Despli ke la lingvorajtistoj devus riski la dangheron, ke oni "akuzus" ilin pro malneutraleco, naciismo kaj etnismo (kio ghis nun koncernis nur IKEL kiel Fakan Asocion de UEA, kiu iusence nome de UEA plendis kontrau lezado de etnaj rajtoj - sed chu ghi atingis ion konkretan mi ne povas diri). Supozeble, la lingvorajtistoj en UEA konscias pri chio tio. Sed malgrau tiu politika obstaklo, ekzistus iu elirvojo: Oni ne sentu sin devigita argumenti politike au morale, sed argumentu science, fake, objektive. Tio estus la truko, chirkauvojo, la preteksto, la "Ausrede", kiun oni povus apliki. Sed mi dubas, chu UEA (t.e. ties estraro kaj komitato) entreprenas ion ajn sur tiu chi kampo.


*Kiel laudira au memdeklarita "pacmovado", ghi ech rifuzis tian ideon protesti kontrau la militoj en Jugoslavio de la 90aj jaroj, sendepende de la etno, kiel mi siatempe sugestis fari al Svisa Esperanto-Societo.