Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / TEJO ne nuligas sian oficialan gazeton

TEJO ne nuligas sian oficialan gazeton

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-28 08:55
En intervjuo ĵus aperinta en la oficiala gazeto de UEA, la prezidanto de TEJO Bertrand Hugon diris, ke la oficiala gazeto de TEJO ĉesos aperi kiel aparta eldonaĵo kaj iĝos kvarpaĝa informletero, dissendota kun la revuo Kontakto. Tamen laŭ Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de TEJO, tiu informo estas tre malaktuala kaj ne plu validas. Laŭ li, TEJO tutmonde pluvivos, sed iĝas malpli skandalema.
- Se vi estus patrono de TEJO, vi ricevintus jam, kiel ĉiuj membroj de TEJO, du numerojn de TEJO-Tutmonde (TT) en 2004, akompanataj de Kontakto, aŭ inverse! La oficiala revuo de TEJO daŭre aperas kiel aparta eldonaĵo, eĉ pli ofte, (6-foje jare anstataŭ 4-foje), dank'al sendado kune kun Kontakto. TT aperis jam dufoje ĉijare, redaktita de Joel Amis kaj kompostita de Ĵenja Zvereva, redaktoro de Kontakto. La tria numero de 2004, jam redaktita, aperos post kelkaj semajnoj, komentas Aleks Kadar.

La intervjuo kiu aperas en la julia-aŭgusta numero de la oficiala gazeto de UEA, la revuo Esperanto, laŭ Aleks Kadar estis farita antaŭ pluraj monatoj.

- Tio okazis ĉirkaŭ marto laŭ mia memoro, kaj tiam ne certis ankoraŭ la estonteco de nia oficiala revuo. Sed la realeco disvolviĝis pli favore ol ni atendis: eblas gardi kaj Kontakton kaj TEJO-Tutmonde, kaj ankaŭ Pasportan Servon, kiu estas eldonata kaj financata de EJO), la kuna sendado de TEJO-Tutmonde kaj Kontakto ebligas drastan malaltigon de la eldonaĵaj kostoj de TEJO.

Libera Folio: Kio do ŝanĝiĝos pri  la oficiala gazeto de TEJO?

Aleks Kadar:  Ŝanĝigis nur, ke ĝi nun aperas pli ofte ol antaŭe, 6-foje jare anstataŭ 4-foje, ĉar ĝi estas dissendata kune kun Kontakto, kaj ĉiu numero enhavas nun ĉirkaŭ 20 paĝojn. Kaj la redaktora stilo kompreneble ŝanĝiĝis ankaŭ, kun nova redaktoro: malpli skandaleca, pli pozitiva; la enhavo malmulte ŝanĝiĝis: raportoj pri seminarioj, renkontiĝoj, novaĵoj de Landaj Sekcioj, junularaj asocioj, kalendaro de aranĝoj kaj simile.

Nordulo
Nordulo diras:
2004-07-29 10:40
Kiel TEJO-ano min kompreneble ĝojigas, ke daŭre aperos en mia poŝtkesto Tejo Tutmonde. Kuna dissendado (kaj almenaŭ dume tre kunlabora redaktado) kun Kontakto ja helpos kaj redukti kostojn kaj fari pli bonan revueton.

Tamen min iom dubigas la eldiroj de prezidanto Kadar, ke la revuo iĝas "malpli skandalema, pli pozitiva". Unue, ĉar tio implice indikas, ke multjara redaktinto Rick Newsum, presigis provokajn aferojn nur por skandali kaj negativumi. Due, ĉar min timigas redakta principo, kie aperu nur sunoplenaj raportoj pri kiom sukcesa estas nia agado.

Nu, mi tamen ne troigu tiun timon. La nova redaktanto, Joel Amis, sukcesis al la ĝisnunaj numeroj havigi kelkajn legindajn kontribuojn. Kaj de tio kompreneble dependas la enhava kvalito.

Eblas senfine diskuti abstraktajn principojn, sed la kutima problemo por tia bulteneto, estas igi homojn verki por ĝi, ne ke venas lavango de negativaj aŭ skandalecaj kontribuoj aŭ ke severe cenzuras la redaktanto.

Salutas

Bord Hekland
Norvegio