Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Reta atako malŝaltis esperantan televidon dum tuta tago

Reta atako malŝaltis esperantan televidon dum tuta tago

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-22 12:02
En merkredo, la 30-a de novembro, nekonata atakanto sukcesis pere de la reto forviŝi ĉiujn informojn en la servilo de Internacia Televido, la nova esperantlingva televidkanalo kiu komencis siajn elsendojn antaŭ kelkaj semajnoj. Tiel klarigis la tuttagan malaperon de ITV la administrantoj de la projekto.

Por malhelpi la sukceson de estontaj atakoj, la administrantoj de ITV altigis la nivelon de la sekureco en la servilo, anoncas Flavio Rebello, la estro de ITV.

- Estas absurde, ke kelkaj homoj provas detrui tion, kion la esperantista komunumo tiel multe atendis. Internacia Televido ne estas mia iniciato, aŭ de CIDKON, aŭ de Ĝangalo, sed ja de la tuta esperantistaro. Mi estas ege trista pro ĉi tiu senbezona agreso, konstatas Flavio Rebello en artikolo aperinta ĉe Ĝangalo.

CIDKON estas la entrepreno kiu administras la retejojn de Ĝangalo kaj ITV. Laŭ Flavio Rebello, jam kvarfoje okazis retaj atakoj kontraŭ Ĝangalo. La plej serioza el la ret-atakoj malfunkciigis la retejon de Ĝangalo dum kvar tagoj, li rakontas.

- Ni tamen lernas de ĉiu atako, por eviti ke ili okazu. Ni promocios nian sistemon, por ke tiaj atakoj estu ĉiam malpli eblaj. Malicaj homoj ne silentigos la esperantistan televidkanalon, nek nun nek iam ajn, asertas Flavio Rebello.

Alia kunlaboranto de ITV en la sama artikolo esprimas sian konsternon pro la atako.

- Mi ne imagis, ke oni povas fari tion al esperantistaj retejoj, komentas Rodrigo Thebich, la art-direktoro de ITV.

Tamen Ĝangalo kaj ITV tute ne estas la solaj esperantlingvaj retejoj kiujn trafis atakoj de retaj maliculoj. Retaj atakoj ĝenerale estas konstanta problemo ĉie en la mondo, sed multaj organizaĵoj kaj entreprenoj preferas laŭeble silenti pri la atakoj por ke la atakantoj ne ricevu la publikecon kiun ili ofte deziras.

Laŭ la informoj de ITV la atako kaŭzis ke la tuta enhavo de la retejo estis forviŝita. Ne ĉiuj estas konvinkitaj, ke ITV efektive estis atakita. En la diskutejo SCE Edmund Grimley Evans konstatis, ke plej ofte malfacilas scii, ĉu retejo efektive estis atakata, aŭ ĉu ĝi ĉesis funkcii pro alia kialo.

- Kiam iu pretendas, ke TTT-ejo ĉesis funkcii pro atako, sed ne donas pliajn informojn, tio ofte signifas, ke malkompetenta administristo volas forpuŝi la kulpon de si mem. La pretendo estas speciale suspektinda, kiam malgraŭ la manko de detaloj oni pretendas scii, kia homo atakis, kaj kiajn motivojn tiu homo havis, li skribas.

arkivita en: