Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / La novaĵservo NUN denove funkcias

La novaĵservo NUN denove funkcias

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:31
Pro teknikaj problemoj en la rethotelo, dum kelka tempo ne funkciis la novaĵ-servo NUN kaj pluraj aliaj servoj en la retejo esperanto.se. Janko Luin sukcesis refunkciigi la novaĵ-servon NUN dimanĉe la 23-an de oktobro. Baldaŭ aperos ankaŭ novaj servoj en la retejo esperanto.nu, kiun li momente plibonigas.

NUN funkciasLa rethotelo kie luas lokon Sveda Esperanto-Federacio lastatempe ŝanĝis siajn servilojn, kaj tio kaŭzis gravajn problemojn por la retejo esperanto.se

- Tio rompis pli-malpli ĉion en esperanto.se, rakontas Janko Luin.

Unuavice li decidis restarigi la urĝe bezonatan novaĵservon NUN.

- Mi celas ataki la problemon dimanĉe. Pli precizan tempoplanon ol tio mi ne povas doni, sed mi antaŭvidas ke temas nur pli relative malgrandaj ŝanĝoj al la programaro. Kiam NUN refunkcios, mi kompreneble ankaŭ dissendos la novaĵon pri tio, li informis Liberan Folion sabate la 22-an de oktobro. Dimanĉe vespere laŭ la eŭropa horo la novaĵservo NUN efektive ekfunkciis.

Pli longan tempon bezonos la restarigo de la retejo esperanto.nu, kie troviĝas interalie la populara E-librejo. Tiu retejo estis malŝaltita antaŭ pluraj semajnoj pro teknikaj problemoj, kaj Janko Luin planis okupiĝi pri ĝia kompleta rearanĝo. Intertempe forpasis lia patro Franko Luin. Krome en la lastaj tagoj Janko Luin estis aldone okupita pro translokiĝo, do retejaj aferoj devis atendi.

- La kaŭzo ke esperanto.nu malaperis estas iom pli teknika, sed pri tio kulpas ke la ĝis-tiama rethotelo ne plu volas loĝigi esperanto.nu. La plenan historion mi verŝajne rakontos iam, kiam la nova esperanto.nu jam funkcos. (Plejparte ĉar mi ne kredas ke la plena historio havus grandan signifon por ne-teknikistoj.)

Janko Luin rakontas, ke jam nun eblas atingi fruan version de la nova esperanto.nu je la adreso esperanto.luin.nu. Li atentigas, ke kiam la retejo funkcios laŭplane, ĝi denove estos atingebla ĉe la kutima adreso. Tamen ĝis tiam pasos kelkaj semajnoj.

- Mia ideo por la estonteco de esperanto.nu en ĝia nova formo estas ke NUN fariĝu la unua paĝo de esperanto.nu, sed daŭre funkciu kiel ĝi funkciis ĝis nun: iu ajn registrita membro rajtas verki artikolojn, kiuj tuj aperas je la unua paĝo, kaj dissendiĝas retpoŝte al abonantoj. Mi kompreneble retenas la rajton forpreni artikolojn kiuj simple ne apartenas al novaĵservo - precipe korespondpetojn kaj tiel plu - sed esperanto.nu neniam estis, kaj neniam estos, cenzurita.

arkivita en: