Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Sukcesa Malferma tago en la Centra Oficejo

Sukcesa Malferma tago en la Centra Oficejo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-12-01 14:55
Proksimume 150 vizitantojn el 18 landoj allogis la aŭtuna Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA sabate la 27-an de novembro. Jam dum dek jaroj oni regule aranĝas du malfermajn tagojn jare. Ĉi-foje la programo estis aparte ampleksa, kaj ankaŭ la vendoj de la libroservo estis rekordaj. La libroservo enkasigis entute 5262 eŭrojn.


Dum la 21-a Malferma tago la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, transdonis al Marjorie Boulton la plej gravan distingon de la asocio,  la premion Onisaburo Deguĉi. Tiu premio rekonas longdaŭran agadon por internacia paco kaj amikeco pere de Esperanto. Post la premiada ceremonio s-ino Boulton faris prelegon kun la temo "Tra lumo kaj mallumo - kelkaj memoroj de veteranino". La prelego poste aperos kiel ilustrita libreto.

Dum la Malferma tago estis ankaŭ prezentitaj pluraj novaj originalaj verkoj. Unuafoje aĉetebla estis la nova romano de John Francis, La kastelo de Vitro. Francis estas plej konata pro sia ampleksa kaj impona verko La granda kaldrono, kiu tamen de multaj jaroj ne plu estas aĉetebla.

Ĉeestis la malferman tagon Jorge Camacho, kiu prezentis siajn du poemarojn aperintajn ĉi-jare, kaj Mikaelo Bronŝtejn, kies romano Dek tagoj de kapitano Postnikov same aperis ĉi-jare. Mikaelo Bronŝtejn prezentis al la ĉeestintoj siajn proprajn kantojn, kaj muzikis en la Centra Oficejo ankaŭ la kantgrupo Akordo.

Inter la furoraĵoj de la libroservo estis la plej nova titolo de la serio Oriento-Okcidento, la klasika verko de Jaroslav Hašek Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito.
arkivita en: