Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / 334 ĉeestis japanan kongreson

334 ĉeestis japanan kongreson

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-10-26 14:44
Dimanĉe en Inuyama proksime de Nagoya en Japanio finiĝis la 91-a Japana Esperanto-Kongreso. Estis 457 aliĝintoj, el kiuj 123 laŭ la japana terminologio estis "moralaj aliĝintoj", alivorte ili pagis kotizon, sed ne ĉeestis la kongreson.
El la neĉeestintaj aliĝintoj dek estis eksterlandanoj. Inter la ĉeestintaj eksterlandanoj estis Povilas Jegorovas el la venontjara kongreslando Litovio, kaj ankaŭ la neesperantista ambasadoro de Litovio en Japanio, Algirdas Kudzys.

Aliaj oficialaj gastoj kiujn bonvenigis la vic-urbestro de Inuyama estis Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, la prezidanto de SAT, Jakvo Schram, el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio, kaj la juna rusa pianisto Andrej Korobejnikov kiu koncertis dum la kongreso.

En la fino, la kongresa verda standardo estis transdonita al reprezentantoj de la urbo Jokohamo, kie venontjare okazos la 92-a Japana Kongreso. En Jokohamo okazos ankaŭ la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2007.

La tertremego kiu okazis en Japanio dum la kongreso ne trafis la kongresanojn. La centro de la tertremo situis 300 kilometrojn for. Unu el la kongresanoj el la trafita distrikto frue reveturis hejmen pro la tertremo kaj povis konstati ke neniu el la familianoj suferis.

[Laŭ informoj de SIBAYAMA Zyun'iti]