Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Libro pri infana balotrajto aperos esperante

Libro pri infana balotrajto aperos esperante

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-06 17:40
La 28an de majo en la peterburga Domo de Ĵurnalistoj okazis prezento de la nova libro de sociologo Leo Semaŝko (Rusio) kaj Marta Devit (Usono). La 72-paĝa libro nomiĝas "Infana voĉdonrajto - ŝlosilo por solvi problemojn de la infanaĝo". La prezento estis dediĉita al la internacia tago de infan-protektado (1 jun). La libro baldaŭ aperos ankaŭ en Esperanto.
La libro entenas detalan koncepton de la infana voĉdonrajto, kiu ĝis certa aĝo povus esti plenumata de la gepatroj. Sociologoj povas trovi en la verko ankaŭ programon de internacia esploro pri rilato de gepatroj al la infana voĉdonrajto. Juristoj povas trovi projekton de rusia federacia leĝo "Pri infana voĉdonrajto" kaj alvokon al UNICEF pri la sama temo.

La du aŭtoroj esploras socian, politikan kaj moralan neceson de la infana voĉdonrajto, ili ankaŭ listigas tre imponan aron de pozitivaj sociaj postsekvoj de enkonduko de tia voĉdonrajto. Laŭ Leo Semaŝko, infana voĉdonrajto estas mekanismo por plenumi rajtojn de la infano, priskribitajn en la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la infanaj rajtoj. Infana voĉdonrajto, laŭ la aŭtoroj, povus ankaŭ ŝanĝi prioritatojn de ŝtata politiko al plia zorgo pri problemoj de infaneco.

Kiel iĝas jam tradicio por profesoro Semaŝko, serioza subtenanto de Esperanto, la libro estas baldaŭ aperonta ankaŭ ne nur angla sed ankaŭ Esperanta tradukoj. La antaŭa libro de Leo Semaŝko "Tetrasociologio: de sociologia imago per dialogo al universalaj valoroj kaj harmonio" aperis kiel unu volumo kun tri paralelaj tekstoj - en la rusa, la angla kaj Esperanto. Profesoro Semaŝko ne nur kredas, ke en nova socio de baldaŭa estonteco Esperanto havos gravan rolon, sed li ankaŭ jam nun laboras por proksimigi tiun pligrandiĝon de graveco de Esperanto per siaj eldonprojektoj.

Slavik Ivanov