Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Lasta prepar-seminario por la IJK

Lasta prepar-seminario por la IJK

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-05-06 09:23
La lasta preparseminario por la jubilea IJK (10-17 jul 2004) finiĝis la 3an de majo en la estonta IJKejo en Kovrov, Rusio. La partoprenantoj kontrolis la staton de ĉiuj ejoj kaj finkompilis la programon. La sekva vizito de organizantoj al la ripozejo 'Berjozka' okazos nur 1 semajnon antaŭ la IJK-60, kiam oni kontrolos realigon de ĉiuj interkonsentoj inter la LKK kaj estraro de 'Berjozka'.
La junulara ripozejo Berjozka havas grandan terenon, ĉirkaŭitan de arbaroj kaj kampoj, ĉe la rivero Kljazma. Tie estas loĝejoj por proksimume 500-600 personoj, do ankoraŭ restas lokoj por aliĝi al IJK: www.tejo.org.