Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / 1463 jam aliĝis al la Vilna UK

1463 jam aliĝis al la Vilna UK

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-05 18:32
La Dua Bulteno de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto estis dissendita. Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1463 aliĝintoj el 51 landoj. 171 el la aliĝintoj estas loĝantoj de Litovio.
Mendoj pri loĝado, ekskursoj k.a. servoj dum la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 julio 2005) komencis alveni al la Kongresa Administacio en Roterdamo post la dissendo de la Dua Bulteno de la UK. La 32-paĝa eldonaĵo priskribas 28 hotelojn kaj gastejojn kun prezoj por diversaj personaj buĝetoj. La kongresanoj povas elekti ankaŭ inter tri antaŭkongresaj kaj kvar postkongresaj ekskursoj, el kiuj kelkaj direktiĝos ankaŭ al najbaraj landoj.

Dum la ekskursa tago en merkredo eblos konatiĝi kun historiaj kaj kulturaj lokoj de Litovio elektante iun el la ses tuttagaj ekskursoj. Kvar el ili okazos ankaŭ en alia tago. Po du- ĝis kvinfoje dum la kongresa semajno okazos kvin diversaj duontagaj ekskursoj por pli bone ekkoni la kongresurbon.

La Dua Bulteno enhavas ankaŭ la menuon de la kongresa bankedo kaj informojn pri kelkaj aliaj programeroj de la UK, kaj pri iuj aliaj kongresoj okazontaj lige kun la UK. Sur la dorsa kovrilpaĝo troviĝas anonco de la nacia litova flugkompanio pri ĝia speciala prezo por la partoprenontoj de la Vilna UK.

La Dua Bulteno estas konsultebla ankaŭ en la kongresa TTT-ejo.

Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1463 aliĝintoj el 51 landoj. La unuan lokon daŭre okupas la kongreslando Litovio kun 172 aliĝintoj. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Francio (161), Germanio (135) kaj Japanio (117). En la listo de 10 landoj kun plej multe da aliĝintoj sekvas Pollando (76), Rusio (67), Nederlando (66), Finnlando (56), Italio (54) kaj Svedio (52).

[el Gazetara Komuniko de UEA]
arkivita en: