Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Corsetti petas ĉiujn helpi la viktimojn de la cunamo

Corsetti petas ĉiujn helpi la viktimojn de la cunamo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-12-30 14:22
Kredeble pli ol 100.000 homoj pereis kiel viktimoj de granda submara tertremo okazinta sub la Hinda oceano. La tertremo estis la plej forta dum pluraj jardekoj, kaj la kvanto de suferintoj estas senprecedenca. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, alvokas ĉiujn esperantistojn helpi la viktimojn laŭ sia kapablo. Ĝis nun ne estas informoj pri esperantistaj viktimoj.
Jen kion skribis la prezidanto de UEA en mesaĝo sendita al pluraj retlistoj en la 27-a de decembro:

"Ĉiuminute iĝas pli klara la enorma grandeco de la katastrofo, kiun granda parto de la homaro travivis pro la cunamo en la hinda oceano. Ĉiuminute la nombro de la viktimoj pliiĝas kaj certe ĝi ankoraŭ pliiĝos en la venontaj tagoj.

En ĉi tiu momento mi ne kapablas fari ion alian ol sendi la solidarecon de ĉiuj esperantistoj al ĉiuj popoloj tiel kruele trafitaj fare de ĉi tiu natura katastrofo.

Povus ŝajni eĉ maldece en ĉi tiu momento pensi krome pri la esperantistoj en tiuj landoj, sed tiuj estas la solaj viktimoj, kiujn ni povos rekte helpi pere de la Fondaĵo Espero de UEA.

La unuaj esploroj faritaj kaj de mi kaj de aliaj ne donis informojn pri esperantistaj viktimoj, sed mi supozas, ke kelkaj povus ekzisti ĉefe en Barato. Se iu havas fidindajn informojn pri tiaj kazoj, tiu bonvolu kontakti min aŭ Hans Bakker aŭ la Centran Oficejon de UEA.

Mi fidas, ke, preter ĉi tiu malgranda helpo, la esperantistoj en ĉiuj landoj, kiuj estas mobiliziĝantaj por sendi kuracistojn, kuracilojn kaj aliajn urĝe bezonatajn materialojn, respondos al la help-alvokoj de la landaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj. Finfine unu el la bazaj valoroj de nia kulturo, kiun ni volas transdoni al la mondo, estas tiu de
solidareco tutmonda.

Mi estas tre malĝoja, ĉar mi volus fari multon plian, ion konkretan, por tiuj homoj, kies domoj estas forportitaj kaj kies familianoj estis mortigitaj, sed mi ne kapablas."