Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Ambasadoro de Belgio denove akceptis esperantistojn

Ambasadoro de Belgio denove akceptis esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-01 18:41
La 15-an de novembro 2005, la ambasadoro de Belgio en Litovio, s-ino Marie-Louise Vanherk, denove invitis esperantistojn al solena akcepto. Dum la akcepto Povilas Jegorovas kaj aliaj esperantistoj povis en neformala etoso renkontiĝi kun diversaj litovaj gravuloj.

Ambasadoro Vanherk estas mem esperantisto, kaj jam dum la Universala Kongreso en Vilno ŝi invitis multajn esperantistojn al granda akcepto en la oficiala ambasadora rezidejo. Ĉi-foje la solena akcepto okazis pro la belga Reĝa Tago kaj la 175-a datreveno de la fondiĝo de Belgio.

La akcepto okazis en la luksa hotelo Radisson SAS Astorija en Vilno. Inter ĉirkaŭ 200 invititoj la akcepton partoprenis la esperantistoj Povilas Jegorovas, Algimantas Piliponis, Angelina Liaudanskiene, Arunas Bliudzius kaj Jonas Poniskaitis. En neformala amika etoso kun diversaj litovaj gravuloj estis pridiskutitaj pluraj aktualaj demandoj de la litova Esperanto-movado. Multfoje oni povis aŭdi diversajn laŭdajn vortojn pri jubilea, 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis ĉi-jare en Vilno.

(Laŭ informo de Povilas Jegorovas)

arkivita en: