Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Kiu volas turni la fluon de riveroj?

Kiu volas turni la fluon de riveroj?

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-29 00:38
KOMENTARIO. Nia aŭtoro Maria Sandelin subite trovis sin en alia epoko, kiam ŝi sekvis lastatempajn diskutojn en esperantlingvaj forumoj. "Iuj homoj en nia tempo volas disciplini, korekti kaj puni tiujn kies amo fluas en 'malĝusta' direkto", ŝi skribas.

Lastatempe en diversaj esperanto-forumoj - retaj diskutejoj kaj papera periodaĵo - aŭdiĝis akraj voĉoj kiuj igis min pensi ke mi troviĝas en alia epoko. Temas pri voĉoj kiuj opinias ke ili scias kiel aspektas la ĝusta  formo de amo.  De kie venas tia timo?

Kiaj koincidoj povas okazi – kiam mi legis la vesperan fabelon al mia filino hodiaŭ, mi subite eksentis ke ĝi povus esti ilustraĵo al la pensmaniero de homofoboj aŭ rasistoj. Kaj jes – la libro estas cent jarojn malnova. Eble mi ne devintus prunti ĝin de la biblioteko. Temas pri festo en ĝardeno kaj floroj kiuj ekhavis homajn trajtojn. La hierarkio estas klara – la plej altan statuson, ekzemple, havas la rozo. La parado iras, la floroj prezentiĝas kaj ĉio ŝajnas harmonia ĝis aperas la misherboj, kiuj ankaŭ volas partopreni la feston. La soldatoj de la ĝardenaj floroj tamen sukcesas forpeli ilin al la alia flanko de la barilo kaj la gaja festo povas daŭri.

La floroj de la fabelĝardeno memorigas min pri homoj kies granda timo devigas al strikta ordo kaj fiksaj limoj.  Kaj mia konvinko estas, ke ju pli oni timas, des pli gravas la limoj. La vivo ene de tia limigita cirklo ŝajnas nigra-blanka, ununivela kaj komplete sen ebloj al homa evoluo.  Kaj kiu estas la fonto de la timo – ĉu eble io ene de oni mem? La tezo ke malestimo al aliaj komenciĝas de malestimo al oni mem same validas kiel tio ke por ami aliajn oni devas unue ami sin mem.

Norma homo, laŭ la mondkoncepto de tro multaj, estas blanka, malsamseksema viro. Laŭ la sama mondkoncepto do ĉiuj kiuj devias de tiu normo (alivorte granda plimulto de la homaro) ŝajnas pli aŭ malpli minacaj kaj neperfektaj kaj devas resti malantaŭ siaj limoj.

En lando jam historia – oriente de la suno kaj okcidente de la luno – ŝtala estro decidis ke oni devas turni la fluon de riveroj. Kun la sama pensmaniero iuj homoj en nia tempo metas sin en la lokon de Dio kaj volas disciplini, korekti kaj puni tiujn kies amo fluas en ”malĝusta” direkto. Kvazaŭ amo - ne malamo - estus granda problemo en la mondo. De kie venas la timo?

Mi ŝatus kredi ke esperantistoj, kiuj ja ekvidis la lingvan malegalecon en la mondo, same facile ekvidus aliajn specojn de diskriminacio – ĉu kontraŭ virinoj, samseksemuloj, etnaj aŭ religiaj minoritatoj, sed mi ne certas ke estas tiel. Sed se pravas la akraj voĉoj (kvankam tio neniel estas pruvita) – ke gejoj abundegas kaj sentas sin tre bonvenaj en la Esperanto-movado – do tio estas bona noto al la malfermeco kaj toleremo de la plimulto de esperantistoj. Tiuj kiuj ĉefe sentas sin forpuŝataj estas verŝajne la homofoboj mem. De kie venas tia timo?

Maria Sandelin

arkivita en: