Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Corsetti: "Temas pri usonemo kaj malusonemo"

Corsetti: "Temas pri usonemo kaj malusonemo"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-12-19 19:22 Renato Corsetti
"Iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn, kiuj nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj. [Sed] mi havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merkatemo/malmerkatemo, elitemo/malelitemo", skribas Renato Corsetti.
En mia vivo mi travivis la forviŝon de la kamparana kulturo de mia deven-vilaĝo (kaj de ĝia dialekto) fare de la urbeca kaj moderneca itala socio en la 50-aj jaroj. Oni povas teoriumi kiom ajn pri la valoro de malaperanta lingvo kaj malaperanta kulturo, sed oni ne rajtas forgesi la amason da frustriĝo, honto-sentoj, humiliĝoj, kiujn spertas tiuj, kies lingvo kaj kulturo malaperas. Pri tiuj malbonaj sekvoj ĉe la "venkatoj" kaj "forviŝatoj" mi havas personajn memorojn, kaj mi povas certigi vin ke ili estas veraj kaj doloraj. Se oni analizas la aferon el la flanko de la "venkantoj", oni neniam povos kompreni ĝis-funde la signifon de tio, kio okazas.

Cetere mi ankoraŭ nun estas konvinkita ke kelkaj elementoj de la kamparana kulturo estis same se ne pli validaj por la homa feliĉo ol la trajtoj de la moderna, urbeca, komerceca kulturo. Ne ĉiuj, kompreneble, sed kelkaj bazaj.

Same nun mi estas vidanta la laŭgradan forviŝon de la itala kulturo favore al la usona. La uzo de la angla estas nur rimedo kaj simbolo, kaj la afero ripetiĝas precize same.

Certe estus bele se "unu belan tagon" ni ĉiuj parolos la saman lingvon kaj havos la saman kulturon, sed se tio estos atingita per perforto (kiel nun okazas, ĉar oni ja ne havas elekton), tio en si mem sufiĉas por kontraŭi la fenomenon aŭ almenaŭ kompati la "perfortatojn".

Mi volas diri, ke iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn, kiuj nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri movadoj esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj.

Aliflanke laŭ la ekzemplo de Tony Blair multaj tradiciaj maldekstraj partioj estas nomeblaj "maldekstraj" nur pro la tradicio, certe ne pro la praktika sinteno (kaj en internaj kaj en eksteraj demandoj). Do, la situacio estas tre komplika, kaj mi havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merkatemo/malmerkatemo, elitemo/malelitemo ktp.

Tamen neniu sin demandas kial ĝuste nun ekestas ĉi tiuj lingvodefendaj movadoj. Antaŭ 30 jaroj ekestis la movadoj por defendi la bretonan kontraŭ la franca (kaj tiam la tiama maldekstro ĝenerale diris: tio estas io bona, konservi sian identecon estas io bona, ktp.). Nun ekestas movadoj por defendo de la franca kontraŭ la angla kaj neniu scias kion pensi.

Sed se oni volas kompreni, kial tiuj movadoj ekestas, oni simple venu al Romo kaj iru tra la stratoj kaj faru statistikon pri la filmoj montrataj en romaj kinejoj. Oni rimarkos, ke apenaŭ plu ekzistas filmoj, kiuj parolas al italoj pri la problemoj de italoj. Preskaŭ ĉiuj filmoj estas enportitaj kaj parolas pri la problemoj de kalifornianoj en Kalifornio, kaj oni eĉ komencas diri, kial ili ne restu en la originala lingvo, sed almenaŭ restu la originala titolo en la afiŝoj, kiujn homoj ne komprenas. Mi parolis pri Romo sed la situacio estas tre pli malbona en Norda Eŭropo.

Mi persone pensas ke kiam ni ne plu havos svedojn, danojn kaj germanojn, ni estos en pli malbona situacio, ĉar mi persone opinias ke svedoj, danoj kaj germanoj havas ankoraŭ ion por diri al la mondo. Bonvolu ne diri, ke ili daŭre rajtos diri aferojn en la angla. Vidu la bibliografiajn citaĵojn de usonaj libroj kaj konkludu kiom da germanoj, kiuj faris al si la penon verki en la angla, estas citataj.

Ĉiuokaze, kial la defendantoj estus dekstraj naciistoj kaj la okupaciantoj maldekstraj portantoj de progreso? Mi, kiel teoria heredanto de la roma imperio, ankoraŭ havas malfacilaĵojn kompreni, kial la judoj en Palestino tiel obstine rifuzis akcepti la superan civilizon de Romo. Sed nomi la tiamajn judojn aŭ la nunajn germanojn dekstraj naciistoj ĉar ili ne volas akcepti la imperion, ŝajnas al mi iom misgvida.

Kiam mi eniris la Esperanto-mondon en la 60-aj jaroj mi legis diligente la paroladojn de Zamenhof, kaj en ili mi trovis multajn vere bonajn ideojn pri "justeco inter la gentoj", pri kontraŭeco al subpremado de unu popolo fare de alia, ktp. Vere, laŭ mi, liaj esprimoj estas tiom fortaj, kiom apenaŭ iu ajn nuntempa esperantisto kuraĝus uzi.

Poste mi legis pri la agado de Privat inter la du mondmilitoj, kaj ankaŭ tiu estis favora al subpremataj popoloj.

Poste mi legis la paroladojn de Lapenna, kaj ankaŭ ili, elegante tajloritaj por ke ili estu akcepteblaj al politike modera okcidenta publiko, pli-malpli diris la saman aferon: loka lingvo, ŝtata lingvo, internacia lingvo.

Poste mi estis kaptita de Tireso, kaj ĝi estis laŭ la sama linio kun multe pli da emfazo.

Poste mi kunverkis tra la jaroj dekojn da kongresaj rezolucioj kaj ĉiuj pli mapli havis la ideojn pri justeco inter la lingvoj, la kulturoj, la etnoj, ktp. , kiuj estas en la lasta rezolucio. (Ne forgesu, ke en Stokholmo antaŭ 20 jaroj la kongresa temo ankaŭ alfrontis nelingvajn diskriminaciojn, kontraŭ kiuj ni batalu...)

Mia sperto estas, ke ne superregis alia paradigmo en la lasta historio de la movado.

La alia grupo, kiu daŭre estis malkontenta pri tiu tuta agado kaj pri la kongresaj rezolucioj, estis la grupo de la, ni nomu ilin klarigcele, "veraj neŭtraluloj". Temis pri la homoj, kiuj daŭre diris: "ne okupiĝu pri politikaj temoj, ne kritiku gvidantojn, Esperanto estas nur lingvo, nur teknika rimedo, ktp. Mi ne neas, ke tiu alia vid-punkto ekzistas kaj ĉiam ekzistis (pensu pri Zamenhof kaj la francoj en Bulonjo-ĉe-maro), kaj ĝi havas civitanecon ĉe ni.

Por mi mem la plej alta valoro de la tuta Esperanto-afero estas "justeco inter fortaj kaj malfortaj popoloj, lingvoj, kulturoj, etnoj, ktp.". Kaj tiun valoron, por resti en la tradicio, mi ĉerpas el Zamenhof mem.

Ekzistas kaj gravas ankaŭ ĉio cetera (la komunumo, en kiu mi partoprenas), la poemoj (kiujn ankaŭ mi fuŝtradukas de tempo al tempo), la denaskaj esperantistoj kaj la universalaj kongresoj, sed se ni havas unu originalan ideon vendeblan al la mondo, tio estas la ideo de egaleco kaj justeco inter la lingvoj kaj la kulturoj.

Sed kio pri sennaciismo? Mi ankaŭ estis ĉiam konscia pri la ekzisto de tio, sed mi, eble malprave, ĉiam konsideris ĝin, kiel unu el la flankaj aferoj, kiuj de tempo al tempo aperas (UEA devas aĉeti insulon en la Pacifiko kaj starigi tie ŝtaton, aŭ similaj ideoj), kaj ĉiukaze ĝi neniam ŝajnis al mi nia centra celo.

Renato Corsetti

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2005-01-16 11:13
Ne estas la tasko de la esperantomovado batali kontraŭ la naciismo, tio povas esti preterlasita al politikaj partioj. Sed ekkoni, montri kaj klarigi erojn de naciismaj enhavoj en niaj pensoj, sentoj, sintenoj kaj en la edukado, estas necesa okupiĝo de ĉiu esperantisto. Pro tio estas konvena la diskuto kiu jam kelktempe daŭras en, por kaj kontraŭ al la kunlaboro kun “lingvodefendaj” organizoj, ĉe kiuj post la malkovro de kamufladoj ofte montriĝas naciemaj intencoj, kiuj kun la esperantomovado ĉu “nova” aŭ “klasika” nenio povas komuniĝi.

Eventuale estas ĉe tiuj diskutoj por nia movado pli grava la apudefiko, kio sin enmetas en la klarigado de antikvaj penstrukturoj en niaj propraj cerboj, ol la solvo de naciismo, kion nepre solvos la tempo. Ekz., la konfuziĝo per la tranxco de la esperantomovado en nocioj “klasika esperantismo” kaj “novesperantismo” (de Gary Mickle) provokas diskuton kaj tio helpas al klarigado.

Ĉu iam ekzistis iu klasika Esperantismo? Kiel staras nuntempe kun la klasicismo ĝenerale ? Klasicismo en la senco de antaŭ cent jaroj ne plu ekzistas. Ne ekzistas la klasika muziko, ne la literaturo, ne iu klasika kulturo, ne…ktp., kaj ankaŭ ne iu klasika lingvo. Per nuna juĝo ili eĉ neniam ekzistis absolute, nur relative en la limigita perceptkapablo de niaj prauloj. Nur en la muzeojn estas ankoraŭ akceptebla distingi la klasikan arton de la naturpopolarto. Sed pri la moderna dialogika artkompreno ni lernis esti atentemaj ĉe ĉiu tiu klasifikado. Eĉ nia t.n. klasika scienco ne plu estas tiel « klasika ». La klasika logiko ne plu valoras absolute. Tiel ke, en la plejgranda naturkatastrofo ekde la hommemoro, saviĝas naturpopolo de iu malgranda insulo en la oceano, sed cent miloj da homoj mortis ĉar nia klasika scienco ne povis antaŭmendi la tertremon. Kiel povus ankoraŭ aŭ eĉ iam ekzisti iu klasika esperantismo, al kiu ni hodiaŭ devus postplori ? « Ĉiu mondoparto estas same grava” (Renato Corsetti) kaj ĉiu kulturo, tio ne plu estas klasikaĵo, sed realaĵo.

Tro krude estas ankaŭ, priskribi (de G. Mickle) la “transiron” de la movado el la gvidmotivo de la “paco”, al “kultura diverseco”. Fakte tiu transiro neniam okazis, certe ne en tiu senco, ke la unua ekskludu la alian. La novo estas, ke ni pri la kultura diverseco de la mondo en la nova homa historio, ricevis tute novajn spertojn kaj ekkonojn, novan konsciiĝon pri la neceseco de la protektado kaj savo de ĉiu kultursfero, kiuj eblas enhavi grandan tresoron, ankaŭ por la scienca ekkono de la origino de la homeco. En tiu proceso neniam staras la paco je la alia flanko, sed ĉiam estas envolvita, ĉar nur pace eblas la serĉado de vojoj por koniĝo kaj dialogika renkontiĝo inter diversaj kulturoj.Anŝtataŭ antaŭaj grandiozaj ideoj en pasinta historio, unigi la homaron al iu “unu granda Familio” okazas nun konkretaj paŝoj, sed ankoraŭ mankas ĉe la komprenado, kaj tio ne nur pro la lingvo. Gravas ankaŭ “kiel” ni komunikas, la maniero de nia unu al alia.

Historio neniam plenigas ideojn kaj idealojn. Tio ne estas ĝia tasko. Sed ĝi ekzamenigas kaj montras la valoron de tiuj en la estanta realeco. Se ili havas ion restantan diri, tio devas esti ĉiam denove perita en la komprenformo de la estanteco, alikaze ĝi malaperas en la tempo. Esperanto okulfrape havas ion por diri, tion pruvas ĝia vivanta ekzisto. Ne pro tio ĉar ĝi restis fidela al siaj propraj ideoj, sed pro tio ĉar la realeco ĉi tie kaj nun pruvas ĝian aktualecon.

La novesperanto (sen –ismo) montriĝas per nova pensado, fakte ekkoneble en la rilato al la “kultura diverseco”, ke ne stas alternativo al la “paco”, sed tion kondiĉas. Kulturbatalo okazas pri la olda dialektika rilatmetodo, kie ĉiu grupo eĉ ĉiu individuo devas persvade trabatali la propran manieron. Kion ekkauzis tiu pensmaniero, ni konas el la histoio, sed ni ankaŭ jam spertis la limon de tiu maniero. Nur bedaŭrinde tiu ĝis nun ne povis sufiĉe konsciiĝi en niajn cerbojn. En la realeco ni ofte ekkonas la urĝan necesan novan vojon, sed venotpaŝe ni tamen pensas per oldaj strukturoj, ĝis la realeco nin denove ne devigas al dialogika reago ; al la naturo, al niaj kunhomoj, al ktp…,eĉ al Dio.

Tiu kulturbatala dialektika pensmaniero estas ekzemple bone ekkonebla en la nuna rilato de multe da naciaj lingvoj al la Angla (Usona). Estas facile observebala kiel amasiĝas la kontraŭaĵoj kiuj kovras la realecon kaj malebligas ĉion objektivan juĝon tiusence. Kvankam ĝis nun, pri reala juĝo, estis la Angla (Usona) lingvo por la tutmondiĝo, internaciiĝo, sennaciiĝo, universaliĝo, aŭ kiel ni ankaŭ nomas tiun fenomenon, kiu nin elmovigas el nia en sin mem algluita idiotismo, pli multe helpis, ol iu ajn alia lingvo en la mondo. Ĉar por tiu lingvo plej multe sukcesis realigi la samajn valorojn kiuj staras ankaŭ sur la bazo de Esperanto, meritas respekton. Ĉiu envio estas falsa reago. Inverse, la tutmondiĝo de la Angla faras sensebla por valoroj por kiuj fine Esperanto pli profundan solvon ofertas. Ni povas kaj devas multe lerni de la Angla kaj ni uzu eĉ ĝin por la disvastigo de la valoroj de Esperanto, ankaŭ por anglaingvanoj aŭ tiuj kiuj la Anglan parolas kiel internacian lingvon. Tiel ni povas montri ke por internaciaj aferoj Esperanto pli bone taugas.

Sinceraj esperantistoj ne povas esti kontraŭ la Angla, el la simpla kialo, unue, ĉar esperanto kiel internacia lingvo nenian alian ligvon kontraŭas, sed estas en dialogika rilato kun tiuj, kaj por ĉiu ali lingvanoj volas helpi en la internaciiĝo; due, plej malmulte kontraŭ la Angla, ĉar tiu ligvo estas nun la plej internacia nacia lingvo, sed Esperanto tamen estas nenia alia ol nur internacia.

La endanĝerigo kaj minaco de la propra kulturo, (kiu estas vere konservinda,) kion kelkaj tutmondiĝ- kaj -angla-kontraŭantoj vidas, en tiu formo kiel ĝi estas kontraŭbatalata, en realeco neniam ekzistis. Ekz., Mc Donalds, ĝis nun nenie forŝovis la kutiman kuirmanieron, ĉe tiuj kiuj havas la eblecon tiun ĝoi. Sed multe da aliaj ricevis la eblecon malmulekoste kaj rapide ion manĝi kaj tiel restis por ili plu da tempo ion alion fari, eble iam tiam ĉe okazo pli longe ĝoi konscie la scpecialaĵojn de la propra origina kuireo kaj kulturo.

Ke multe da originaĵoj estas en la mondo endanĝeritaj, tio estas fakto, sed pri tio certe ne kulpas la angle parolantoj, sed eble ni kulpigu nian agresivan europan kulturon komune, se tio ion helpas. Sed pli bone se ni ekkonas tion kaj provas savi, kio ankoraŭ estas savebla. Cetere, la plejmulto de la naturpopoloj aŭ oldaj altkulturoj ricevis la konscion pri la propraj valoroj tra la angla, aŭ iu alia fremda lingvo. Tie montriĝas kaj helpas al memekkono, la fenomeno de la “inter”, kiu konsciiĝas la propran staton en la mondo kaj helpas trovi la ĝustan rilaton kaj pozicion.

Mi ne povas partigi la timon de Renato Corsetti ke la itala kulturo estas minacata, ĉar en Romo pli multe da kelneroj parolas la anglan ol en la provinco. Ankaŭ ne, ke la germana kulturo estas minacata, ĉar Berlino estas la dua plej granda turka urbo post Istambulo. Eĉ ne, ke la hungara lingvo baldaŭ malaperas ĉar en Budapeŝto eblas studi Angle komercon, Germane medicinon kaj France ĵurnalismon. Sed mi vidas, ke reale helpas al ĉiuj tiuj landoj, ke la civitanoj pli konscie vivas kaj trovas sian lokon en la mondo, ne nur renversite en la propra kulturo, kredante ke tie estas la umbiliko de la mondo.

En la nova esperantomovado ne temas pri la forgeso de la historio, sed pri la novkompreno per nova pensado. Bedaŭrinde tiun evoluon kelkaj Esperantistoj maltrafis. Ili ankoraŭ ĉiam batalas kontraŭ imperial-ismo, nacional-ismo, kapital-ismo, ktp., per sennaci-ismo, universal-ismo, komun-ismo, ktp..Kiel noble ankoraŭ estis en la pasinta historio tiu batalkampo, la estanteco havas tute alian strukturon kaj problemojn, kiujn kompreni ne plu eblas per tiu idealisme dialektika klas-batal-pensmaniero. Felixce la esperantomovado neniam estis tiel potenca, ke ĝi iam povis perforte iun “grandiosan ideon” trabatali. Mondmoviĝintaj ideoj malaperis, en la dialektika strukturo de la propra potenco. Esperanto restis per sia esence dialogika pensmaniero kaj ankoraŭ ĉiam havas ion por diri kaj proponi al urĝaj solvoj de la internaciaj mondproblemoj.

Eugen Macko
Jogoinstruisto, Dr. Phil., Dipl. Ing.