Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / La rasismo kaj specifaj esperoj

La rasismo kaj specifaj esperoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-08-05 09:53
Kontribuintoj: Probal Daŝgupto
Nia aŭtoro Probal Daŝgupto sentas sin en rasisma medio ankaŭ en Esperantujo. "Laŭ mia sperto ekde 1967 la esperantista publika opinia fluaro restas katenita en tiu modera, senmemkonscia formo de la rasismo, kiu en diversaj variantoj oftas en la blankulaj landoj. Ekzistas la firma kredo, ke la formato de la sola ebla homa civilizo estas jam valide difinita, kaj ke ne restas io por intertrakti", li skribas.
Mi ne scias, kion vi, kaj vi, kaj vi specife esperas. Sed mi devas ion ĝeneralan konjekti antaŭ ol alparoli vin. En la antikva mondo, malmulton oni esperis. En niaj jarcentoj, oni atendas multege pli. Ni ofte ne sufiĉe tuje rimarkas, ke ni devas tion atendi de ni mem. Barato estas unu el la malmultaj landoj elektintaj treni sian antikvon kun si, kaj devantaj serĉi uzeble seriozajn interparolojn kun landoj ne farintaj tiun elekton. Tial mi ne rajtas atendi de la ĉi-fojaj legantoj veran komprenon. Mi esperas, ke vi faros sufiĉe da demandoj kaj formatos ilin kiel kritikojn (ĉar tio plej konvenas al la kutimaj psiĥaj stiloj kaj tute ne ĝenos min).

Rilate al la rasismo mi esperas, specife, ke ĉiuj, kies decidoj rekte aŭ nerekte efikas sur la klerigon de la infanoj en la landoj kun blankulaj plimultoj, firme identigos la rasismon kiel ekstermendan malsanon, agnoskos la nevelkintan fortecon de la mikrobo, kaj fasonos strategiojn kaj aliancojn por venki ĝin. Tio, kion ni havas ĝis nun, estas emfaze nesufiĉa. Kaj la esperantistoj ĉirilate ne trafis pensi pli, ol siaj senverdaj samlandanoj.

Ĝis nun ni disponas la sekvojn de la ĝenerala hororo, per kiu oni reagis al la traŭmo de la nazioj. Ni ne havas firman identigon de la rolo, kiun ludis la rasismo en la starigo kaj sistemigo de la blankulaj kolonioj en la sudaj landoj. Anstataŭe, ni havas ĝeneralan volontecon "konsideri la koloniistan konduton en la historia kunteksto, en kiu ĝi devus esti juĝata" kaj aliajn alibiojn, kiujn oni konsentis ne apliki en la kazo de la nazioj. Pro tio, multaj esperantistoj ne pretas sin firme distancigi de la supozoj kaj la konduto de la blankulaj elitoj en la deknaŭa kaj frua dudeka jarcento.

Mi ĝojas, kiam mi vidas en Libera Folio tekston de Ziko skizantan la konflikton inter iu Privat kaj iu Butler. Ziko konservas la necesan historiistan neŭtralecon sed permesas al ni vidi, ke ĝuste Privat, reliefigante la atingojn de Gandhi, partoprenis la vektoron, kiu kondukis al nia tempo kaj preter ĝi.

La prezento de Ziko helpas al ni vidi, ke Butler, defendante la tiaman britan koloniismon, parolis por la plimultoj en la tiamaj esperantistaj komitatoj sed ne por tiu serioza interpopola rilatado, sur kiu la esperantista retoriko strebas bazi sin.

Tamen tiu laŭgrada, kontinua aliro al la problemo distancigi la nunan esperantistan konscion disde la paseaj hegemonioj, kiun reprezentas la stilo de Ziko, ŝajnas al mi nesufiĉa, kvankam mi volas klarege indiki, ke nenion povos li fari pri tio, se la fortaj preferoj kaj malpreferoj de liaj legantaroj tenos lin tiurilate senpova. Mi tial alparolas lian legantaron. Kaj dankas Liberan Folion pro la invito tion fari rilate la rasismon.

Mi devas diri, ke laŭ mia sperto ekde 1967 la esperantista publika opinia fluaro, kiu havas karakterizan stilon ebligi kaj malebligi konkretajn konversaciojn, restas katenita en tiu modera, senmemkonscia formo de la rasismo, kiu en diversaj variantoj oftas en la blankulaj landoj.

Ekzistas la firma kredo, ke la formato de la sola ebla homa civilizo estas jam valide difinita, kaj ke ne restas io por intertrakti. Oni estas certaj, ke oni estis edukitaj fare de klera kaj finpensinta elito sialanda, kaj ke oni ne bezonas funde revizii ion ajn, kion oni lernis. Oni estas certegaj, ke oni ne bezonas ion lerni de iu aziano/ afrikano, krom se unu el ni hazarde laboras por instanco en la blankulaj landoj kaj do rolas kiel honorofica kunblankulo. Oni foje ĝentile neas ĉi tion, foje honeste konfesas ĉi tion, sed la fakto restas klara kaj laŭta.

Ho, pardonu, kompreneble oni pretas demandi nin pri lokaj bunteroj de ia monda mozaiko! Oni kompreneble oftege demandas nin, kiel aspektas specife niaj papilioj (ĉi tio estas metafora kundensigo de la faktaj demandoj). Tion oni volonte "lernas" de ni. Sed ne kun ni oni intertraktos la koordinatojn de siaj aksoj.

Vi vidas en ĉi tiuj komentoj fundamentan eraron, ĉu ne. Vi trovas, ke ne pri la rasismo mi parolis. Al vi estas klarege, ke estas rasisto nur tiu, kiu ligas siajn kredojn pri la etnoj al la biologiaj trajtoj (haŭtkoloro, hartipo, lipkonturoj), per kiuj la homoj diskonas sin. Miaj komentoj certe ŝajnas al vi rilati al la kulturaj niveloj kaj enhavoj de diversaj pensejoj. Vi eble ricevas la impreson, ke viajn juĝojn mi mislegas kiel antaŭjuĝojn, kaj ke mi malvalide neŭs vian rajton trovi la aziajn kulturojn (ekzemple) malinteresaj. Kial, vi demandas vin, mi disputas pri la gustoj, kiam estas jam de epokoj klare, ke de gustibus non disputandum est?

Mi volus sufiĉe klare proponi, ke oni pli utile specifu la rasismon por niaj celoj (ni, kiuj volas ekstermi la mikrobon) kiel la volontecon atribui iujn negativajn ecojn de iuj homoj al la biologia aŭ nebiologia (ekzemple kultura) esenco de tiu etno, al kiu la homoj apartenas. Alidire, se vi kutimas al tiu vorto, la esencismo estas la pli ĝenerala problemo; la rasismo kaj la seksismo estas la plej oftaj subspecoj de la esencismo. Ni esperantistoj havas la respondecon ĉefigi la procezon, la peradon, la pontadon, la tradukon.

Ĝis nun, ni ne trafis ligi tiun nian respondecosenton al uzeblaj ideaj fonoj. Oni ne kulpigu nin ktp, ni ne havis sufiĉe da okazoj ktp, la mondo malliberigas nin en etajn rondojn ktp, mi konas la kialojn kaj aŭdis la pardonuojn, kaj mi volonte pardonas. Sed Libera Folio demandas min, ĉu mi sentas min en rasisma medio, kiam mi estas inter esperantistoj, kaj mi devas ne nur respondi jese, sed ankaŭ proponi ĉi tiun specifon de la rasismo. Limigi la terminon al la pribiologiaj kredoj de la nazia tipo havas la efikon tro facile, tro rapide akcepti la kutiman intelektan mallaboremon de la homoj loĝantaj en komfortaj kondiĉoj.

Labori kontraŭ la rasismo devas signifi, ke oni emfaze malfermas siajn mensajn pordojn. Tio, inter la eŭropaj esperantistoj, ankoraŭ ne komencis okazi, se temas pri la preteco aŭskulti la aziajn kaj afrikajn voĉojn.

Lastatempe iu skandinavia aŭtorino en Libera Folio plendis, ke UEA sin ligas al maldezirinda reĝimo per sia pekina deklaracio. Mi dankas ŝin pro tiu opiniesprimo, bazita sendube sur iom da legado kaj pensado. Sed mi demandas ŝin, ĉu estas maldezirindaj la faktoroj, kiuj igis Svedion ne doni vizon al multaj afrikaj aliĝintoj al la gotenburga kongreso; ĉu ili ion montras pri la sveda reĝimo; ĉu nia aŭtorino verkis tekston pri la sveda reĝimo aŭ pri la "libera" publika opinio en Svedio, kiu permesas al la sveda reĝimo resti tia, kia ĝi estas; ĉu ŝi ion faris en 2003 por esprimi publikan bedaŭron pri la fakto, ke al Gotenburgo ne povis veni la afrikanoj; ĉu ion montras ŝia decido komenti pri Ĉinio, ne komentinte unue pri Svedio.

Mi skribas ne por kulpigi unu individuon, sed nur por doni ekzemplon de la etoso, en kiu ni funkcias; tute amike, kaj tute sen ia ajn deziro diri, ke nia aŭtorino estus dirinta pri UEA kaj Ĉinio ion evidente eraran.

Probal Daŝgupto
arkivita en:
msandelin
msandelin diras:
2004-08-04 23:48
Estimata Probal Daŝgupto,

Fine de via pripensita kaj pripensinda artikolo, vi starigas demandon al mi, kiun mi respondas jene:

Kritiki iun pro tio pri kiuj temoj tiu NE verkas ŝajnas al mi ĝenerale sensenca. En la specifa kazo pri la afrikanoj kiuj ne ricevis vizon al la pasintjara kongreso en Gotenburgo, la afero estas ke mi tute ne aŭdis pri tio (kaj eble mi eĉ ne estis esperantisto pasintjare, kiel vi povas scii?). Sufiĉe bona kialo ne verki, ĉu ne?

Se tamen, nun, komenti la kazon pri la afrikanoj kiuj, laŭ vi, ne ricevis vizon, do tio ajnakaze ne temis pri rasismo - nek el la vidpunkto de la reĝimo, nek la "libera publika opinio" - sed pri sveda politiko pri enmigrado. Oni supozeble timis ke la afrikanoj volus resti kaj peti azilon. La sveda enmigradpolitiko estas certe kritikinda, kaj certe eblus verki kritikan artikolon pri ĝi, sed tiu temo ne apartenas al la paĝoj de Libera Folio, almenaŭ ne unu jaron post la Gotenburga kongreso.

Mi kun interseo legis vian artikolon, kiun mi neniel povus skribi mem, ĉar mi ne havas vian perspektivon aŭ spertojn. Sed unu vidpunkton mi povus jen transdoni al vi - el mia perspektivo: via opinio ke eblas multon konkludi pri la sveda registaro kaj la sveda publika opinio surbaze de tio ke iuj afrikanoj ne ricevis vizon al UK, estas troigita. Ĉu foje povas esti tiel, ke tiu kiu sentas sin trafata de rasismo vidas ĝin ankaŭ tie kie ĝi ne estas?

Maria Sandelin
mhdesert
mhdesert diras:
2004-08-05 01:53
Gekaraj,

Vivinte dum jaroj samtempe en du malsamaj komunumoj, mi ne povas eviti tiun komenton : Probal Daguŝpta pravas. Mi ŝatus diri la malon, sed evidente, li pravas.

Kiel eŭropanino mi mem povas rekoni rasismerojn kiam ili malice enplektiĝas en miaj pensoj, sed nur ĉar mi estis ankaŭ edzino de magrebano, kies suspektindeco en la menso de miaj ĉirkaŭantoj evidentis laŭ pluraj kriterioj. Kiom da subtilaj nuancoj oni povas senti en la intereso de tiel nomataj progresemuloj al ekzotikeco de la edzo ... Ankoraŭ hodiaŭ mi strebas ne forgesi tiujn nuancojn por ke ili almenaŭ utilu en miaj sociaj rilatoj.

Ĉu ne pripensi, kiam oni vidas en francio kiom da voĉoj aŭdiĝas kontraŭ islamaj virinoj kiam ili deziras konservi vualon ? Mi ne estas religiema, kaj mi malamas la vualon, sed ni honeste konfesu ke la plej altvaloraj debatoj pri tiu afero en francio amindumis kun malamo al islamo. Oni ne parolu pri virinrajtoj : perforta liberigo estas malestima kaj malhonesta, ĉar oni tute fajfas pri la estonteco de tiuj virinoj forpelitaj el lernejoj pro obstino al surmetado de vualo (kiaj ajn estu iliaj motivoj).

Ne nur la enmigrada ŝtatpolitiko klarigas la fakton, ke petintoj malofte povas akiri akceptleteron. Ne nur en svedujo tio okazis. En francio ankaŭ, kaj mi konas alĝerianon kiu strebas akiri vizon jam de tri jaroj por ĉeesti kongreson, kvankam li ĉiufoje pagis altajn sumojn por starigi dikan dosieron. Sed oni abunde parolas pri la fakto ne ne estas esperantistoj en la arabaj landoj, tiel dirite pro religiaj bremsoj, aŭ pro rasismo al la "juda lingvo".

Nia esperantista, progresema sinteno tute sindetenas kiam temas pri akceptleteroj. Kio se ni esperantistoj estos invaditaj de afrikanoj, argentinanoj kaj magrebanoj serĉantaj vizon nur por enmigri ? Ja la novaj leĝoj (almenaŭ en francio) antaŭvidas ke oni punu la gastiganton preskaŭ same kiel la gaston se okazas eksterleĝa evento. Sed ĉu tio estas la nura motivo ?

Antaŭ kelkaj monatoj francoj forte ribelis kontraŭ usona decido, registri fingrospurojn je alveno de eŭropaj vojaĝantoj en usonon. Ankaŭ mi protestis, ĉar mi neniam konsentos pri tio, krom se la leĝo validas por ĉiuj. Sed kiel ĝuste rimarkigis informitoj, la franca ŝtato jam tiel kondutas delonge por afrikaj rifuĝintoj. Oni eĉ memoras kazojn en kiuj, disigante gepatrojn kaj gefilojn, oni forpelis la plenkreskulojn al la devenlando, kaj adoptigis la infanaron en francio !!!

Antaŭ kelkaj tagoj mi konversaciis kun sociaj laborantoj altrangaj en nia departemento. Pri ciganoj. Mirinde, kiom da spertuloj konsideras ke por ciganoj oni povas fari nenion pro ties neprogresemo, pigreco, stulteco, malpureco, malhonesteco ! Ĉu serioze ? Mi ŝatas tiun ekzemplon ĝuste ĉar la ciganoj loĝas en eŭropaj landoj, sed venis de Barato. La fakto ke oni volas nepre asimili ilin (malaperigi ilin kiel ciganojn) anstataŭ konsideri ilian kulturon, ŝajnas tre klara indiko.

Fine, la ideo, ke spertinte rasismon, oni paranojiĝas, ŝajnas al mi danĝera. Se kelkaj friponoj ja malhoneste uzas la argumenton ke ĉio malagrabla venas de rasismo, oni ne povas serioze pensi tion pri penskonstruo de Probal Daŝgupta. Oni almenaŭ penu ne senti sin agresita, ĉar tia artikolo alportas bonŝance unu el maloftaj oportunecoj por pripensi serioze.

Maria-Helena
msandelin
msandelin diras:
2004-08-05 10:11
Mi diras nenion pri paranojo rilate al la artikolo de Probal. Mi skribis ke "cxu foje povas esti tiel" ke iu kiu sentas sin trafata de rasismo povas vidi gxin kie gxi ne estas. Suficxe grava nuanca diferenco.

Kaj se vi ne jam faris, do legu la komenton de Vinko Oshlak.

amike, Maria
Vinko
Vinko diras:
2004-08-05 08:52
Mi kun ghojo legis la artikolon de sinjoro Probal Dashgupta pri la kashita rasismo ech en Esperantio. Estas bone kaj juste atentigi pri tio, ja la fenomeno rasismo ne estas "privilegio" de certa homa grupo au persono, chu el rasa, kultura, religia, lingva, politika k.a. vidpunktoj. Tamen mankis al mi pli konkreta demonstro, kio faras la artikolon tro abstrakta kaj tiamaniere ne ekstreme helpa. Tamen dankon por la bonintenca kaj baze prava sprono!
Ni lernis el la fontoj de politika propagando, ke rasismo estas afero de "koloniisto" - kaj forgesas, ke ankau tia doktrino mem jam estas rasista. Diri, ke "regas nin fremduloj" jam estas en sia sistema strukturo profunde rasisma. Chiam regas au estas regata la homo - chio alia apartenas al la kategorio al tia au alia speco de rasismo. Rasisto ne estas nur tiu, kiu al la alia diras: Pro via kolorhauto vi ne rajtas sidi sur chi tiu benko - sed ankau la viktimo mem, diranta: Pro mia hautkoloro vi ne permesas al mi sisi sur tiu chi benko. La vero, nome, estas, ke la malpermeso ne estas kauzita de la hautkoloro, kiel pensas la rasisma cerbo, chu de la aktiva au de la pasiva, viktima flanko, ghi efektive estas kauzita de la malbono flanke de la persekutanto kaj de la malbono, flanke de la viktimo. Kompreneble, la malbono de la pereskutanto estas senkompare pli granda, tamen ankau la malbono: pro manko de kuragho akcepti maljustecon (kiel chiam ripetis Gandhi)de la viktimo ne estas por subtaksi.
Kaj chi tie oni devas meti klaran distingon. Starigi totalisman politikan sistemon kun unu sola permesita doktrino kaj partio (politika kaj ideologia rasismo!) kun sistema persekutado, mortpunado, koncentrejoj ktp. estas unu afero. Permesi au ne permesi shtatanon de fremda lando in propran estas plene alia afero. Riprochi al suverena stato rasisman sintenon, se ghi ne enlasas fremdcivitanon, estas rasisma riprocho. Argumenti malpermeson eniri estus same rasisma sinteno. Sed restas legitima rajto de chiu shtato al fremda civitano permesi au permesi eniron ech sen mencii argumenton. Estas same kiel chiu privata persono havas plenan rajton akcepti au malakcepti viziton en sia domo sen devo argumenti.
Kompari totalisman tiransistemon kiaj nazia kaj diversaj komunismaj kun administra decido de iu suverena shtato ne permesi al certa homo au homgrupo eniri kaj ghui la statuson de gasto, estas komparo ekster la bona gusto kaj mensa ekvilibro. Per tio chi mi ne pledas por malpermesoj eniri diversajn shtatojn, mi nur ne volas, ke oni tiamaniere, per tiel ekstrema relativigo bagateligu la sisteman maljuston en la plej kontrauhomaj shtatoj, inter kiuj bedaurinde daure trovighas Chinio.
Spite al tiu chi mia rimarko mi kun ghojo salutas la iniciaton de sinjoro Dashgupta pli profunde pritrakti la demandon de la rasismo. Mi esperas, ke en tiu ege bezona diskuto ni ne restos sur la suprajho de politika propagando tiu-chi au aliaflanka, sed eniros filozofian kaj religian profundon de la fenomeno, kiu turmentas la homaron dum jarcentoj kaj ne montras jam baldau sian finon.

Kun estimo Vinko Oshlak
kallekn
kallekn diras:
2004-08-09 18:16
Lerni de miaj fuŝoj

Mi enhastis en lokon, kie la homoj ne kutimas piediri, kaj perpalpe elserĉis ne tre saĝan vojon. Mi kun danko registras, ke mi rikoltis valorajn komentojn de Vinko Oŝlak kaj de Maria Sandelin. Mi dankas ankau pro aliaj komentoj, kiuj ne bezonas tujan reagon.

Oŝlak tute pravas, ke post rasisma ago reagi paŭseme estas enfali en rasisman reagon. Paŭsanto ĉiam eĥas la agostilon de paŭsato. Viktimo akceptanta sian viktimecon kaj reaganta viktimeske konstantigas per tio la maljuston. Tiu lia komentario tute klere sekvas la gandhian paradigmon. Mi estis uzinta la voĉon de naivreaga viktimo pro taktikaj kialoj, surbaze de mia takso pri la preteco aŭ nepreteco de nia publiko aŭdi kaj/aŭ kompreni intervenojn de difinitaj tipoj. Mia takso estis evidente hasta; oni saĝe kaj mature reagas al la mesaĝo de Oŝlak. Aliflanke, bonvenigante la intervenon de tiu granda iniciatinto de la projekto Lumo, mi bonvenigas ankaŭ, ke mi havas okazon relerni la gandhian perspektivon de unu el la seriozaj tiuperspektivanoj en la esperantista komunumo.

Sandelin tute pravas, ke mi ege fuŝe reagis al ŝia interveno pri Ĉinio. Mi devas iom pli enfokusigi la situacion. En 1994, dum la seula UK, okazis gazetara konferenco, kiun mi ĉeestis. Mi tial povas atesti, ke la tiama prezidanto de UEA John Wells, parolante al la korea gazetaro, oficiale protestis pri la decido de la registaro de Koreio ne doni vizon al kongresanoj el landoj, kun kiuj Koreio havas nebonajn politikajn rilatojn. Tiufoje UEA citis la pli malavaran konduton de ekzemple la registaro de Kubo dum la havana kongreso. En 2004, dum la gotenburga UK, la gastiglanda registaro kondutas simile (ĉi-kaze kontraŭ ekonomie kaj ne politike suspektataj landoj), sed neniu flanke de UEA faras publikan proteston al la gazetaro. Ankaŭ mi kunrespondecas pri tio; mi estis kunreĝisoro de la kongrestema programaro kaj rajtis instigi la asocion diri ion al la gazetaro aŭ almenaŭ rajtis paroli al la redakcio de la kongresa kuriero. Poste mi trovas, ke Sandelin akre reagas en 2004 al la decido de UEA tro intimi al registaro, kiu laŭ ŝia takso elstare devias de internacie konsentitaj normoj de publika konduto. Mi ĵus skizis la fonon, al kiu mia percepto rilatigis ŝian reagon. Ŝajnis al mi, ke estas la baza supozaro en la esperantistaj medioj, baze rasisma supozaro, el kiu fontas, ke oni nature emas publike protesti, se temas pri registaroj orientaziaj, kaj same nature emas ne protesti publike, se temas pri fenomenoj nordeŭropaj. Anstataŭ sufiĉe delikate kaj senpersonece indiki tiun mian senton pri la baza supozaro, mi eltiris, kvazaŭ ekzemplon, la reagon de Sandelin mem, kaj menciis ke ŝi ne reagis pri Gotenburgo.

Pro tiu mia maldelikata kaj erariga traktado de la temo, mi nun publike pardonpetas, kaj provas raporti, kion mi lernas de miaj fuŝoj. Mi lernas, ke per mia propra sindeteno en 2003 mi mem partoprenis la bazajn tendencojn de la komunumo, ne ataki la politikon pri la laŭrasaj enlasado kaj neenlasado de turistoj en difinitajn eŭramerikajn landojn, kaj ke do mi devas agnoski mian propran partoprenon en la prisilentadoj (fontantaj el baze rasisma supozaro) de Esperantujo. (Mi komprenas, ke tiu vorto "laŭrasa" ŝajnas indiki nesufiĉan lernon miaflanke. Mi tial bezonas krome diri, ke la korelacio inter la raso kaj la objektivaj indikoj pri risko de azilpeto estas tiel granda, ke en la psiĥologio de la juĝantoj pri vizindeco oftege kunagas la raso kun aliaj faktoroj; tribunalo post tribunalo en ekzemple Britio malkovris ĉi tion.) Mi lernas, ke se mi volas paroli pri tuta serio da intervenoj kaj neintervenoj, tiam mi zorge min detenu de elstariga mencio de unu ĵusa teksto, ĉar de tia elstarigo oni certe konkludas, ke mi atribuas priajn konscion kaj kulpan respondecon al la aŭtoro de tiu teksto.

Mi lernas ankaŭ, ke mi devas, poste provante ripari la propran fuŝon, tamen klarigi, kial mi elektis paroli pri Maria Sandelin. Mi menciis ŝin apud Ziko. Iliaj tekstoj en Libera Folio altiris mian atenton pro ilia konstanta strebado atentigi la publikon pri la neceso altigi nian politikan kaj intelektan gustonivelon. Mi ilin tial volis mencii, ĉar mia intenco estis diri, proksimume: "Vidu, eĉ de niaj politike plej perceptemaj aŭtoroj, ni ne sukcesas rikolti tiajn plialtiĝojn de nia konscio, kiaj eblus, se nia ĝenerala etoso estus multe malpli rasisma. En la kazo de Ziko, ni multe pli bone komprenus lian intervenon pri Privat kaj Butler, ke nia ĝenerala kompreno pri Gandhi estus pli klera. En la kazo de Maria, ni pli rekte povus reagi al ŝia interveno pri Ĉinio mem, se nin ne hezitigus la penso, ke ni kiel publiko pretas akre kritikemi pri eventualaj ĉinaj misagoj eble iom pli tuje, ol ni tion pretus fari pri kazoj aperantaj en la okcidentaj aŭ nordaj landoj de Eŭropo mem."

Ĉi tio ne nepre fermas la diskuton miaflanke; mi kunfluos kun aliaj kontribuontoj. Sed aldoni ĉi tion al la ĝisnuna tekstaro ŝajnas al mi urĝe.

Probal Daŝgupto
tuvalkin
tuvalkin diras:
2004-08-15 20:34
«Oni foje ĝentile neas ĉi tion, foje honeste konfesas ĉi tion». Aŭ nei (supozeble mensogante), aŭ konfesi. Jen la solaj do alternativoj kiujn permesas la artikolinto. (Kaj demandindas kiurasa estas "oni"…)
JorgeCamacho
JorgeCamacho diras:
2004-08-16 07:56
Mi instinkte emas konsenti kun la tezo de Probal Dashgupto, sed volonte vidus (iom) pli da ekzemploj. Mi mem eble devus iam rakonti pri aliaj rasismoj el chi tie, en Tajvano, kie mi nun pasigas du monatojn. Cetere, mi konsentas kun s-no Sandelin pri la absurdo, ke UEA aplaudu Chinujon pro ajna politiko, dum restas tiom da pendantaj aferoj koncerne homajn rajtojn, kio, parenteze, validas ankau por Usono.