Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / En kiu tago la mondo estiĝis?

En kiu tago la mondo estiĝis?

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-01 00:30
Nia aŭtoro Maria Sandelin pripensis la malfacilan arton levi la rigardon por vidi arbarojn kaj ne nur arbojn. Krome, meze de plena horaro, ŝiajn okulojn trafis reklamfolio de skandal-ĵurnalo: ”Mi vidas dum kelkaj sekundoj tre klare la rakonton en kiu mi ludas rolon - ĝian pozicion en la tempo, geografio, socio kaj generacioj. Kaj mi ekpensas: kiuj el miaj veroj estos malveroj post dudek jaroj?”
Komence de januaro ĉi-jare, la suda parto de mia lando estis trafita de ŝtormo, kiu ene de dek du horoj faligis 150 milionojn da arboj. Ĉiuj al kiuj mi plurakontas pri la nombro de falintaj arboj reagas same kiel mi mem - ĉu entute ekzistis tiom da arboj? – en la plej dense loĝata regiono de Svedio, aŭ entute en Eŭropo? Arboj en arbaroj estas kiel steloj sur la firmamento – nekalkuleblaj. Malfacilas al homoj kompreni tion kio ne havas homajn dimensiojn.

Cetere ja pri arbaroj la problemo estas ke ili estas tiel malfacile videblaj – pro ĉiuj arboj kiuj ĝenas. La problemo estas ĝenerala kaj sentebla en la vivo ĉiutage. Mi parolas pri la arto levi la rigardon. Mi volonte konfesas ke mi ofte sentas min tre mallerta pri tiu arto, sed mi almenaŭ ekzercas, preskaŭ ĉiutage, kaj se oni konsideras la aferon vivdaŭra projekto, do eble oni iam ion lernos? Foje helpas skua sperto, kiu elĵetas min el la ĉiutagaj rutinoj kaj subite igas tre klara la diferencon inter gravaĵoj kaj malgravaĵoj, foje helpas aliaj homoj, ne malofte infanoj, kies maniero starigi demandojn ofte estas pli matura ol tiu de plenkreskuloj.

Iun malfruan posttagmezon mi sidas ĉe la kuireja tablo kaj enprofundiĝas en kalkulojn: Kiom da tempo restas ĝis la pensiiĝo de tiu mia malfacila kolego kiu denove forŝtelis de mi tro da energio? Kaj kial kelkaj homoj ŝajnas specialiĝi pri ŝtelado de energio, ĉu ĉar mankas propra? Ŝi naskiĝis en -41,  aŭtune, do restas... Subite enrompiĝas anĝelsonora voĉo en mian distritan  kalkuladon:

 -Kiam la mondo komenciĝis?

Kiam ĝi komenciĝis? Ĉar mi neniam komprenis la diferencon inter centoj da miloj kaj centoj da milionoj mi diras simple ke estis antaŭ neimageble longa tempo. Por konkretigi, mi aldonas ke  eĉ la praavino - kiu baldaŭ iĝos naŭdek tri - ne ekzistis tiam.

- Ĉu antaŭ tiom da tempo?

- Jes, antaŭ tiom da tempo – kaj ankaŭ ne vivis tiam ŝia patrino, avino aŭ praavino. Neniu homo entute ankoraŭ naskiĝis.

- Sed en kiu tago la mondo estiĝis? Ĉu estis lundo, merkredo, sabato aŭ kio estis?

Mi klopodas plenkreskece klarigi ke la aranĝo kaj nomumo de la tempo estas homa elpensaĵo kaj cetere por kompreni tempon ne sufiĉas niaj homaj cerboj, sed la penso de la knabineto estis pli delikata ol mi pensis.

- Kiel oni povas scii ke lundo estas lundo kaj ne ekzemple  mardo aŭ ĵaŭdo?

Hm... La penso akompanis min la reston de tiu tago.

 - Dio kreis la mondon kaj li estas knabo, ĉu ne?

Denove plenkreskece mi diras ke se Dio ekzistas ŝi estas nek viro nek virino. Pri ĉi tio lasta mi tamen ne sukcesas konvinki mian kundiskutanton, ĉar ŝi aŭdis pastron de nia proksima preĝejo – kie cetere ĉiuj pastroj estas virinoj - paroli pri Dio kiel ”li” kaj ”sinjoro”, do la afero estas klara, same klara kiel tio ke pastro  estas virino, se tio kongruas kun onia ĝisnuna sperto.

El mia perspektivo
ĉe la rando de l’ universo, mia kolego subite ŝajnas multe malpli malfacila kaj mi pensas ke eble, fakte, ekzistas alternativaj manieroj sinteni al tiaj  personoj ol sopiri al ilia pensiiĝo. Krome – pri la dispono de mia energio decidas finfine nur mi mem.

Krom la arto levi la rigardon, interesas min interalie rakontoj – tiaj kiujn individuoj, socioj aŭ movadoj rakontas pri si, pri vi kaj ili. Kaj mi kredas ke la du estas ligitaj unu al la alia – por kompreni unu necesas ankaŭ vidi la alian.

Mi vivas en lando kie unu ĉefa rakonto estas ke ĉi tie ĉio estas bone, ĉiuj aferoj solveblaj kaj ĉio cetera estas esceptoj. (Kiel ekzemple kiam neprotektataj ministroj estas murditaj, kio hazarde okazis dufoje dum periodo de dek sep jaroj.)  Tial ni povas trankviligi niajn infanojn pri la stato de ĉio bona kiam ili demandas pri militoj - pasis ducent jaroj de la pasinta - aŭ naturkatastrofoj. Tornadojn oni vidas nur en televido, same vulkanojn kaj tertremojn.  Pro tio ĉiuj estis tre surprizitaj kiam la svedan regnon – tute sen antaŭaverto – trafis cunamo kaj mortigis sescent aŭ simile da svedoj, kio en lando kun naŭ milionoj da loĝantoj signifas ke ĉiu konas iun kiu konas iun kiu estas trafita. Ĉio iĝis por iom da tempo silenta kaj la reĝo por ŝanĝo diris saĝaĵojn en televido. Kaj eble iom post iom aŭdiĝas nova, malpli naiva, rakonto.

Ĉiam marde mi havas la taskon porti tri knabinetojn al eklezia infanĥoro. Post la alveno de la trajno de la urbo kie mi laboras al la urbo kie mi loĝas restas kelkaj minutoj por trinki kafon ĝis iros la buso kiu portos min taŭgtempe al nia urboparto por preni la knabinojn. Mi klopodas kapti tiujn minutojn por spiri profunde, sed ne ĉiam sukcesas.

Facile mi ekpensas ekzemple ke, kvankam mi estos laca, vespere necesos sidi kelkajn horojn ĉe la komputilo por pretigi tiun artikolon kiun mi devas sendi antaŭ la dudeka se mi volas ricevi honorarion la dudek kvinan. Kaj morgaŭ mi laboros ĝis malfrue vespere kaj la edzo prizorgos ĉion kaj poste, jes, jaŭde la filino iros rajdi kaj mi al ĥoro (kaj ankoraŭ ne havis tempon ekzerci), poste vendrede jes kaj sabate mi laboros, sed post tio ni eble havos tempon iri rigardi novajn tapetojn kaj la filo havos manpilkan maĉon (ĉu la vestaĵoj estas en ordo?) kaj krome iros al naskiĝtaga festo (donaco necesos) kaj dimanĉe venos gastoj, sed je kiu horo kaj kiam ni havos tempon purigi la domon? Krome mi denove forgesis subskribi iujn paperojn por la lernejo.

Dum la adrenalino pliiĝas en la korpo miajn okulojn trafas la plej freŝa flavĵurnala reklamfolio: ”Streĉo povas kaŭzi sukeran diabeton ĉe virinoj. Anna, 38 rakontas: MIA HORARO ESTIS PLENPLENA”. Cetere mi devas jam de longe konsulti  kuraciston pri suspektata alergio. Eble mi povus samtempe demandi kiom da aferoj oni povas havi en sia horaro sen ke oni pliigas la riskon de sukera diabeto.

La reklamfolio trafas min
rekte en la stomakon kaj mi  vidas dum kelkaj sekundoj tre klare la rakonton en kiu mi ludas rolon – ĝian pozicion en la tempo, geografio, socio kaj generacioj. Kaj mi ekpensas: kiuj el miaj veroj estos malveroj post du dek jaroj? La kafo finiĝas kaj mi ekiras al la buso. Survoje mi pensas ke mi devas pli serioze sinteni al spirado kaj, jes, al arbaroj.

Nu, pri kio ĉi tiu babilaĵo do rakontas? Ĉu pri miaj mardoj? Eble, sed ankaŭ pri la  nekalkuleblaj arboj kaj steloj kaj pri Dio, kiu estas viro.

-Li kreis la mondon en lundo, ĉu ne?

Maria Sandelin
arkivita en: