Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Litovio ne proponis rezolucion pri Esperanto

Litovio ne proponis rezolucion pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:32
La reprezentanto de Litovio ne proponis al la ĵus finiĝinta ĝenerala konferenco de Unesko rezolucion pri Esperanto, male ol atendis multaj esperantistoj. En la Vilna kongreso Renato Corsetti publike anoncis, ke Litovio planas fari proponon pri Esperanto al Unesko. Jam tiam, en la kunsido "Estraro respondas", li menciis kelkajn landojn, kies subtenon oni esperis ricevi por la rezolucio. Tamen neniu lando finfine povis esprimi sian eventualan subtenon, ĉar la rezoluci-propono neniam aperis. Laŭ UEA tamen ekzistas forta espero, ke Litovio anstataŭe prezentos sian proponon pri Esperanto post du jaroj.

uneskoasembleo.jpgEn la ĉi-jara Universala Kongreso en Vilno, la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, deklaris ke la litova ambasadoro ĉe Unesko prezentos novan rezolucion favoran al Esperanto dum la ĝenerala konferenco de tiu organizo en oktobro. Laŭ li, la kroata reprezentanto jam anoncis ke li subtenos la proponon.

Subtenon de la propono la estraro de UEA atendis ankaŭ de la reprezentantoj de Nederlando, de Ĉinio, kaj de la nord-europaj landoj, laŭ esperoj eldiritaj en Vilno. La ĝenerala konferenco de Unesko tamen finiĝis en Parizo la 21-an de oktobro sen ajna propono de rezolucio pri Esperanto.

Jam fine de aŭgusto la sekretariejo de la ĝenerala konferenco informis la litovan Unesko-reprezentejon, ke ne plu eblis envicigi la proponon en la tagordon. Necesus komenci la proceduron multe pli frue, por ke ĝi povu esti unue prezentita al la Plenumkomitato de Unesko, kiu kunsidas nur dufoje jare kaj kies ĉefa kunsido por prepari la Ĝeneralan Konferencon estis en aprilo.

Por certigi apogojn de aliaj landoj necesas pluraj monatoj - sekve necesus eklabori prefere fine de la pasinta jaro, rakontas Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA. Kiam la litova Unesko-ambasadorino Ina Marciulionytė informis UEA pri la afero, ŝi skribis: "Venontfoje ni komencu pli frue kaj prefere konduku la aferon tra la Plenumkomitato."

- Se Litovio denove prezentos la proponon al la sekva Ĝenerala Konferenco, kiu kunsidos en 2007, la sukceso estos pli certa, ĉar en la ĵusa Ĝenerala Konferenco Litovio mem estis elektita kiel membro de la Plenumkomitato de Unesko por la periodo 2005-2009, opinias Osmo Buller.

Pluraj esperantistoj partoprenis la aranĝon nome de UEA kaj ILEI.

- Ne eblis spekti la tuton, kaj malfacile partopreni en la debato, sed Monique Arnaud havis multajn kontaktojn kun interalie landaj delegitoj, rakontas François Lo Jacomo en sia raporto.

Manke de nova rezolucio favore al Esperanto, la reprezentantoj de la esperantistoj devis kontentiĝi je pli malgrandaj sukcesoj.

- Mi vizitetis la bibliotekon. Tie, sur breto kun diversaj prilingvaj vortaroj, mi trovis la jarlibron de UEA 2005, kun UNESKO-etikedo: jen pruvo, ke la materialo sendata al UNESKO tamen atingas iun, skribas François Lo Jacomo, kiu estis unu el la reprezentantoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Laŭ li, la malapero
de la atendita rezolucio pri Esperanto ne havis same grandan signifon kiel alia dokumento kiu ja estis prezentita kaj akceptita.

- La plej grava (ankaŭ por ni) tagordero estis la akcepto de la konvencio pri kultura diverseco (148 voĉoj por, Usono kaj Israelo kontraŭ, kaj 4 sindetenoj).

La Konvencio pri la protektado kaj antaŭenigo de la diverseco de kultur-esprimoj estas specifigo de la Universala deklaro pri Kultura diverseco, akceptita de Unesko jam en 2001. La nova konvencio rekonfirmas la suverenan rajton de ŝtatoj decidi pri kultura politiko "por protekti kaj kuraĝigi la diversecon de kultur-esprimoj". Samtempe la teksto starigas garantiojn por la libereco de esprimado.

En unu frazo
de la dokumento estas preterpase menciite, ke tia kultura politiko rajtas esti uzata por protekti lingvon uzatan lige kun kulturaj agadoj, varoj kaj servoj.

Lingva diverseco aperas en unu iom svaga alineo, en kiu la subskribantaj registaroj rekonas, ke "lingva diverseco estas fundamenta elemento de kultura diferenco" kaj konstatas, ke edukado "havas fundamentan rolon en la protektado kaj antaŭenigo de kultur-esprimoj".

Foto: François Lo Jacomo

arkivita en: ,