Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton

Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-27 07:48
Unika seminario, organizita de lokaj esperantistoj en Burundio, en aŭgusto 2005 kolektis centon da afrikanoj por komune studi Esperanton kaj profundigi siajn sciojn. Gvidis la studojn la konata Cseh-metoda instruisto Tereza Kapista el Beogrado, kiu pli frue instruis Esperanton al afganaj rifuĝintoj en Irano. Poste unu el ŝiaj afganaj lernantoj ĉeestis la Universalan Kongreson en Pekino. La seminario en Burundio same kiel la instruado de Esperanto al afganaj rifuĝintoj estas parto de "Agado Espero" de UEA. La vojaĝo kaj restado de Tereza Kapista estis pagitaj per la ĉi-jara Subvencio Cigno, kiun la estraro de UEA ĵus donis al Agado Espero. Renato Corsetti raportas ekskluzive por Libera Folio.

Seminarianoj en BurundioUrurimi rw'amahoro signifas en la runda "Lingvo de paco". Tio estas skribita sur kelkaj T-ĉemizoj, kiujn havis la organizantoj de la ĵus okazinta samnoma seminario pri Esperanto en Buĵumburo, Burundio.

La agado estis lanĉita de UEA en la perido de intertribaj militoj en la tiel nomata laga regiono de Afriko.  Ĉiuj emis pensi, ke la problemo estas tribismo, sed ofte tiu tribismo estas nur preteksto por lanĉi la malsamajn afrikajn gentojn en batalojn, kies vera fonto estas en la "eŭropaj aŭ amerikaj triboj", kiuj volas certigi al si la regadon kaj la ekspluatadon de la naturaj riĉaĵoj. Tiuj "eŭropaj aŭ amerikaj triboj" foje estas tutaj registaroj, foje estas multnaciaj entreprenoj, kiuj ekspluatas la afrikajn minejojn, ktp.

Tamen nia kampanjo celis ĝuste la afrikan tribismon. Temas pri kampanjo, kiu celas kunligi esperantistojn el la malsamaj militantaj gentoj de Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la grandaj lagoj), kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi grandajn intergentajn renkontiĝojn de esperantistoj.

Por UEA temas pri la tria branĉo de la sama kampanjo "lingvo de paco", post "zaban-e-salam" por afganoj kaj "lughatu-s-salam" por arablingvanoj.

Nun, proksimume du jarojn post la lanĉo de la kontaktoj kaj de la instruado de Esperanto en la koncernaj landoj, estis la okazo aranĝi grandan seminarion dum aŭgusto 2005 en Buĵumburo, Burundio, kaj en alia burundia urbeto, Rumonge.

Partoprenis cento da afrikanoj en pluraj niveloj de lernado. Ili venis el Burundio, Tanzanio kaj Orienta Kongolando. Fakte oni  nur planis diversnivelajn kursojn, ĉar oni ne certe sciis, je kiu nivelo efektive la homoj tie kapablos aŭskulti prelegojn en Esperanto. Nun, sciante ke almenaŭ 15 apartenas al la supera lingvo-kono, ni povos fari ion pli ambician la venontan fojon.

Instruis en Buĵumburo kaj ankoraŭ nun instruas en Rumonge (kie neniu havas ret-aliron) Tereza Kapista el Beogrado, kiu jam instruis en la tendaroj de afganaj rifuĝintoj en Irano.

Tereza Kapista estas baze Cseh-instruistino, kiu laŭbezone ne sekvas la metodon Cseh. Mi volas diri, ke ŝi povas instrui komencantojn per tiu metodo, kaj tio estas nepre necesa kiam temas pri komencantoj alilingvaj, sed samtempe ŝi povas instrui konversacion kaj literaturon kaj movadon, se tio montriĝas ebla, ĉar ŝi havas longan sperton kaj en la loka kaj en la nacia kaj en la internacia movado.

En Irano ĉe la afganaj rifuĝintoj ŝi estis ravita pro la lernemo de la knabinoj (unu el ŝiaj lernantinoj venis al la UK en Pekino). La kurso al la afganaj rifuĝintoj estis pli facile organizebla pro la irana Esperanto-movado, kiu subtenis la aferon organize. Informoj pri ŝia vojaĝo tiama estas legebla en ŝia ampleksa raporto.

Ĉeforganizis surloke Birindwa Mushosi, kiu mem estas kongolandano loĝanta en Burundio, kaj Sabiyumva Jeremie, burundiano. Helpis aliaj esperantistoj burundiaj. Por havi pli detalan raporton oni devas atendi la mezon de septembro, kiam Tereza Kapista estos ree en Beogrado.

Se vi volas helpi por postaj similaj agadoj ankaŭ en aliaj mondopartoj, simple sendu  monon al UEA laŭ la pagmanieroj indikitaj plurloke en la revuo Esperanto kaj en la Jarlibro de UEA, kaj aldonu la indikon: "agado espero" aŭ "lingvo de paco".

Renato Corsetti

arkivita en: