Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Esperanta Donkiĥoto ricevos 9.000 eŭrojn

Esperanta Donkiĥoto ricevos 9.000 eŭrojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:32
Hispana Esperanto-Federacio ricevas du oficialajn subvenciojn por sia "Projekto Kiĥoto". Per la subvencioj, kiuj kune atingas la sumon de 9.000 eŭroj, oni celas internacie disvastigi la hispanlingvan kulturon, kaj samtempe informi pri Esperanto en hispanlingvaj kultur-rondoj.

Dum la jaro 2005 oni festas la 400-jaran datrevenon de la publikigo de la unua parto de la verko "La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha". Ĝi estas sendube la pinta verko de la hispanlingva literatura, kaj, ni aldonu, eĉ hodiaŭ tre leginda romano. Pro ambaŭ kaŭzoj dum la tuta jaro oni programis en Hispanio, kaj parte ankaŭ en Latinameriko, diversajn agadojn, oficialajn kaj privatajn, por kunmemori tiun ĉi eventon.

Ankaŭ la hispana esperantista movado decidis partopreni la celebradon, profitante la feliĉan fakton ke ni disponas je impona traduko de la verko, ŝuldita al la laborplena plumo de Fernando de Diego. Do, Hispana Esperanto-Federacio aranĝis specifan projekton, "Donkiĥoto parolas Esperanton", kiu taŭgu por prezenti ankaŭ al ekstera publiko la kulturan valoron de nia lingvo.

Por la plenumo de la projekto
la Federacio interalie kontaktis kun diversaj oficialaj instancoj kaj aŭtoritatoj. La lasta novaĵo estas ke –nun ni povas konfirmi– ĝi ricevis du subvenciojn de la Ministerio pri Kulturo, respektive de la Ĝeneralaj Direkcioj de Kultura Kunlaboro kaj de la Libro. La suma kvanto estas de entute 9.000 eŭroj, kio ja estas sufiĉe granda kvanto por asocio kia nia.

Detala priskribo de la agado troviĝas en speciala dulingva retejo. Ĝi inkludis publikajn prezentadojn de la dediega kaj antaŭaj tradukoj, prelegojn pri la lingvo kaj ĝia literaturo, verkadon de artikoloj, publikigon de broŝuroj, partoprenon en foiroj.

La pinta agado estis la hispana kongreso, okazinta en julio en Alcalá de Henares, la naskiĝurbo de Miguel de Cervantes. En ĝi estis planita speciala omaĝo al Fernando de Diego, kiu bedaŭrinde forpasis dek tagojn antaŭ ĝi. La omaĝo tamen okazis, kaj ĝin ĉeestis pluraj familianoj de De Diego.

Indas mencii ankaŭ porinfanan konkurson de desegnoj, "Tia mi vidas Donkiĥoton", el kiu baldaŭ sekvos libro. Dume, rigardu ilin en la reto; ja estas tre interese, ne nur por hispanoj, scii kia vidas Donkiĥoton diversnaciaj infanoj.

Toño del Barrio
Direktoro de Fundación Esperanto kaj kunordiganto de la projekto

arkivita en: