Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Studentoj el 13 landoj enprofundiĝas en la kulturon de Esperanto

Studentoj el 13 landoj enprofundiĝas en la kulturon de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-09 10:26
27 studentoj el 13 landoj partoprenas la ĉi-fojan trijaran kurson pri interlingvistikaj studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. La studoj okazas ĉefe malĉeeste, sed dum ĉiu semestro oni aranĝis unu intensan ĉeestan sesion. La unua tia sesio okazis fine de septembro, parte kadre de la semajnfina kultura renkontiĝo Arkones.

Inter la 26-a kaj la 30-a de septembro okazis la unua sesio por la novaj studentoj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), en Poznań. 27 kandidatoj el 13 landoj aliĝis al la trijara malĉeesta studado, kiu postulas surlokan partoprenon nur dum unu intensa semajno ĉiusemestre, kaj tion sekvas hejma laboro kaj reta konsultado. La multnacia partoprenantaro ebligis interesajn interkulturajn komparojn.

La unua semestro konsistis
el la kursoj pri komunikado (Ilona Koutny), enkonduko en la esperantan kulturon (Zbigniew Galor), esperanta literaturo de la unua periodo (Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik) kaj interlingvistiko (Vera Barandovská-Frank kaj Detlev Blanke). La kurson pri kulturo kompletigis la prelegoj pri esperanta teatro (Zofia Banet-Fornalowa), pri esperanta muziko (Floréal Martorell) kaj pri esperantaj filmoj (Roman Dobrzyński) okazintaj jam enkadre de la semajnfina kultura renkontiĝo Arkones.

Dum la sama semajno tri finstudintoj faris sukcesan finekzamenon defendante sian diplomlaboraĵon pri metodiko gvidatan de Katalin Kovats: Alain Delmotte (Belgio): Analizo de vortprovizo en kvar lernolibroj; Iwona Kocięba (polino el Belgio): Instruado de akuzativo; Mónika Molnár (hungarino el Svislando): Muziko en la instruado.

Arkones atendis la diligentajn gestudentojn per multe da elstara muziko (JoMo, Jacques Le Puil, Georgo Handzlik, Suzanna Kornicka, Jacques LePuil, Paulo Moĵajev, Natalia Stiĵnjova,Yas Kawamura, Moliere Ngangu, Robert von dem Borne, la bandoj Dolĉamar’ kaj Krio de l’ morto) kaj per aliaj kulturaj eventoj: de diverstemaj prelegoj tra oratora konkurso ĝis teceremonio.

[Laŭ raporto de Ilona Koutny]