Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Malmultaj demandis al la Centra Oficejo

Malmultaj demandis al la Centra Oficejo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-29 11:17
Kontribuintoj: Georgij Kokolija, Jukka Pietiläinen
Malpli ŝtorma kaj kritika ol pasintjare estis la ĉi-jara kunsido "Centra Oficejo respondas" en la Pekina kongreso. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la funkciado de la CO daŭre pliboniĝadas, eĉ se restas kelkaj problemoj. Marde okazis ankaŭ inaŭguro de Esperanto-arbaro en la plej granda parko de Pekino. Merkredo estas ekskursa tago kaj ne estas programeroj en la kongresejo.
Marde la 27-an de julio en la plej parko Chaoyang, la plej granda parko en Pekino, okazis la inaŭguro de Esperanta bosko, aŭ Esperanto-arbaro, kiel iuj certe preferus nomi ĝin. La inaŭguron partoprenis interalie la antaŭaj vicprezidantoj de UEA Humphrey Tonkin kaj Lee Chong-Yeong.

- Neniam ni dediĉis tiel belan lokon al Esperanto, diris Humphrey Tonkin.

En la inaŭguro de la arbareto parolis ankaŭ Zhou Mingwei, vicdirektoro de la Ĉina fremdlingva eldonejo. En sia parolado li memorigis pri la 5-a Pacifika kongreso de Esperanto, okazinta 1992 en la ĉina urbo Qingdao, kaj konstatis, ke la kongresoj montras al la ĉina registaro la valoron de Esperanto.

En mardo okazis ankaŭ
la tradicia programero Centra Oficejo respondas, dum kiu reprezentantoj de la Centra Oficejo kaj precipe la ĝenerala direktoro respondas al demandoj de la kongresanoj.

En Centra Oficejo respondas pasintjare en Gotenburgo la demandoj pri la funkciado kaj misfunkciado de la Centra Oficejo de UEA estis tre akraj, sed evidente la membroj sentas, ke la servoj de la asocio komencas funkcii pli normale, ĉar ĉi-jare venis malpli da interesiĝantoj, estis faritaj malpli da demandoj, kaj la demandoj ne estis tre akraj.

Laŭ Osmo Buller, la nuna ĝenerala direktoro de UEA, la rilatoj inter la oficistoj en la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA nun estas tre bonaj. La antaŭaj konfliktoj laŭ li nun estas elĉerpitaj.

- Pri la bonaj rilatoj kaj bona atmosfero en la Asocio atestas ankaŭ la pasintjara simbola kresko de la membraro, diris Osmo Buller.

Pasintjare la membraro de UEA kreskis je unu membro, post plurjara falado. En 2004 Osmo Buller atendas jam pli grandan kreskon - je minimume kelkdek individuaj membroj, kaj ankaŭ kreskon de la kvanto de aligitaj membroj.

Osmo Buller en sia enkonduko konstatis ke la aferoj de la Centra Oficejo nun funkcias pli bone ol antaŭ unu jaro. Estas daŭre problemoj, malfruiĝoj, forgesoj kaj diversaj miskomprenoj, sed la situacio estas pliboniĝanta, kvankam ankoraŭ ne perfekta, li konstatis.

Diccon Masterman, antaŭa estrarano de UEA, kaj antaŭa konstanta kongresa sekretario de la asocio, opiniis, ke Roterdamo ne estas taŭga loko por la Centra Oficejo. Laŭ li la oficejo devus situi en iu pli renoma urbo kie eblas kontakti kun tiuj kun kiuj ni volas havi kontaktojn, ekzemple en Bruselo. Se la financaj ebloj malebligas tion, la oficejo laŭ li devus situi en malmultekosta lando tiel ke la kotizoj povus esti pli malaltaj.

Osmo Buller rebatis la ideon kaj emfazis ke CO en Bruselo ligus UEA:n tro forte nur kun Eŭropo, dum Roterdamo, kiel la plej granda haveno de la mondo, ligiĝas multe pli bone kun la tuta mondo. Kiam la komitato pasintjare decidis investi 300 000 eurojn por la ripado de la domo, ĝi laŭ Buller ankau decidis ke la domo restu en Roterdamo.

Osmo Buller ankaŭ konstatis, ke en la urboparto kie la Centra Oficejo situas, okazas granda altigho de prezoj por nemoveblajhoj kaj pro tio la valoro de la domo kreskas. Se konkludi laŭ la aplaŭdoj post tiuj du intervenoj, eble nur dekono el la kvindeko da partoprenantoj estis por translokiĝo de UEA for de Roterdamo.

Por kompletigi la financajn rimedojn UEA laŭ Buller planas krome kolekti mondonacojn por la renovigo de la domo. Kredeble oni denove vendos nomojn de la ĉambroj en la Centra Oficejo - alivorte, donacanto kiu proponos signifan sumon, rajtos doni nomon al iu el la ĉambroj de la Centra Oficejo.

Oni daŭre havas planon instali komputilan sistemon por reta kontrolado kaj administrado de siaj individuaj kontoj ĉe UEA far la membroj.

- Tamen unue mi kiel direktoro devas konvinkiĝi, ke la sistemo estos sekura kaj ne permesos misuzojn, ĉar mi la unua iros al tribunalo, diris Osmo Buller.

Alia ideo kiu estis menciita estis transloki la bibliotekon al la suba etaĝo, kie nun situas ĉambro Zamenhof, uzata kiel kunvenejo.

La plejmulto de la ceteraj demandoj rilatis la funkciadon de la nuna kongreso. Oni demandis ekzemple pri la nuna formo de kongresaj ŝildoj, kiuj estas kun fotoj, pri la ekskursa tago - ĉu eblas estonte fari ĝin sabate, ĉu eblas indiki la retadresojn en la listo de kongresanoj, kaj simile.

Merkrede estas la ekskursa
tago, kaj en la kongresejo ne okazos programeroj. Tuttagaj ekskursoj okazas interalie al la Granda muro, al la regiono de 13 imperiestraj tomboj el la tempo de la Ming-dinastio kaj al aliaj historiaj temploj kaj tomgoj, kaj ankaŭ al la historia urbo Tianjin kiu situas je duhora veturado el Pekino. Duontagaj ekskursoj en Pekino inkluzivas ekzemple viziton al la imperiestra palaco kaj la placo Tiananmen.
arkivita en: ,
kallekn
kallekn diras:
2004-07-29 11:54
Eble malmultaj plendis ĉar la programero estis tro frue en la mateno. Oni devas esti tre ege kolera je UEA por esti je tiom serioza aranĝo je la 09h00.

- Christopher Culver