Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Ĉina gazetaro vaste atentas la kongreson

Ĉina gazetaro vaste atentas la kongreson

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-27 17:14
La organo de la ĉina komunisma partio publikigis la tutan bonvenigan mesaĝon de la alta protektanto Wu Bangguo. Aperis en la gazetaro ankaŭ komentoj de Humphrey Tonkin kaj Yu Tao. Apartan atenton ricevis la Nitobe-simpozio, kiu komenciĝis dimanĉe.
La ĉina gazetaro lunde tre amplekse raportis pri la malfermiĝo de la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.

La plej konata ĉina ĵurnalo Renmin Ribao (Popola taggazeto) lunde publikigis ampleksan artikolon pri la kongreso kaj pri esperanto. Almenaŭ en la reta eldono de la gazeto la artikolo ricevis la lokon de la plej grava novaĵo kaj aperis en la kategorio "aktuala politiko".

Tre grandan atenton Renmin Ribao dediĉis al bonveniga mesaĝo de la prezidanto de la ĉina popola kongreso Wu Bangguo. Tiu mesaĝo aperis en la gazeto sen mallongigoj.

Renmin Ribao estas la ĉefa organo de la ĉina komunisma partio, kaj ĝia eldonkvanto superas 3 milionojn.

En la reto Renmin Ribao aperas ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj, kaj la alilingvaj eldonoj donis al la Universala Kongreso minimume same multe da atento kiel la ĉinlingva. En la anglalingva eldono aperis pluraj artikoloj pri la kongreso, interalie ampleksa intervjuo kun Humphrey Tonkin.

Tute apartan artikolon Renmin Ribao dediĉis al la Nitobe-simpozio, ligita kun la kongresa temo Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. En la artikolo, la gazeto citas profesoron Su Jinzhi, kiu akcentis, ke Esperanto estas utila por konservi lingvan diversecon.

- La rilatoj inter kulturoj kaj lingvoj reflektas la politikajn kaj ekonomiajn rilatojn inter landoj kaj popoloj, diris Renato Corsetti al Renmin Ribao.

La iom  malpli oficiala anglalingva gazeto China Daily same publikigis ampleksan artikolon pri la kongreso. En la papera eldono la artikolo aperis sur la frontpaĝo de la gazeto kaj okupis kvaronon el tiu prestiĝa paĝo.

Ankaŭ China Daily intervjuis Humphrey Tonkin. Krome la gazeto citis el la saluta mesaĝo de Xu Jialu, la vicprezidanto de la ĉina popola kongreso,  kaj ankaŭ atentigis,  ke Yu Tao, la ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, iĝis la unua ĉina estrarano de Universala Esperanto-Asocio.

- Esperanto permesas egalecan komunikadon inter homoj, ĉar neniu ricevas la kulturajn avantaĝojn kiujn kutime havas la denaskaj parolantoj, diris Yu Tao al China Daily.


arkivita en: