Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Corsetti: La Esperanto-movado malfavoras virinojn

Corsetti: La Esperanto-movado malfavoras virinojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-10 13:03
La Esperanto-movado malfavoras aktivan partoprenadon de virinoj, opinias la prezidanto de UEA, Renato Corsetti en mesaĝo kiun li dissendis okaze de la Internacia tago de la virinoj. Ne samopinias Ans Bakker, estrarano de UEA. Laŭ ŝi, la problemoj estis diskutitaj jam en la 70-aj kaj 80-aj jaroj kiam efektive funkciis komisiono de UEA pri virinaj aferoj.
En mesaĝo sendita al kelkaj retpoŝtaj listoj Renato Corsetti aliĝis al bondeziroj okaze de la Internacia tago de la virinoj, kaj komentis:

- Mi bedaŭras ke la Esperanto-movado, kiel similaj movadoj, funkcias en tia maniero, ke ĝi malfavoras aktivan agadon de pli multe da virinoj. Mi volonte provus fari ion por igi la movadon pli virin-amika, sed mi ne vere scias kion fari.

Al tio respondis Ans Bakker-ten Hagen, estrarano de UEA, kiu dankis la prezidanton de UEA pro ties agado antaŭ kelkaj jardekoj.

- Mi memoras kiom vi subtenis la feminisman agadon kiam en la 70-aj kaj 80-aj jaroj funkciis Virina Komisiono en UEA. Vi ne subtenis pervorte sed perage. Ankoraŭ nun en nia kolekto de sonbendoj estas la kantoj de Marĉela kaj Suzana - kiujn vi tradukis kaj eldonis.

Temas pri feminisme inspiritaj kasedoj de Marcela Fasani kaj Suzana, kiujn ĉirkaŭ la jaro 1980 aperigis la fama itala eldonejo Edistudio. La sama eldonejo publikigis ankaŭ multajn aliajn radikalajn muzik-kasedojn, kaj Renato Corsetti estis la motoro de tiu agado. La iama ĝenerala sekretario de UEA, Michela Lipari, rakontis ke pluraj projektoj kaj provkantadoj okazis en ŝia dormoĉambro.

Nuntempe la Komisiono pri virina agado de UEA ekzistas nur surpapere. Tamen laŭ Ans Bakker la situacio de virinoj en la movado estas bona.

- Kara Renato, vi troigas! Ĉie en la Esperanto-movado troviĝas aktivaj virinoj. Vi eĉ eltenas la inan plimulton en la estraro de UEA!

Laŭ Ans Bakker la Komisiono pri virina agado siatempe havis viglajn diskutojn pri la pozicio de la virinoj, kaj UEA tial ne bezonas ian novan diskuton, male ol ekzemple la granda internacia kongreso de virinoj kiu estis aranĝita en Pekino en 1995, kaj kies rezolucioj grandparte restas neplenumitaj.

- La Virina Komisiono havis viglajn diskutojn en pluraj Universalaj Kongresoj. Ĝi efektive traktis la pozicion de virinoj en la socio - skizita de partoprenantoj el plej diversaj mondopartoj kun plej diversaj kulturoj. La kunvenoj estis instruaj pro tiu interŝanĝo de kulturaj kutimoj. Tiusence UEA ne bezonas iun 10-jaran prijuĝadon ĉu en Nairobo, ĉu en Beijing. Ĉiujare ni kunvenas en plej internaciaj grupoj dum niaj kongresoj el kiuj elstaras UK. Same en tiuj kunsidoj pri Virina Agado ni prilumigis la pozicion de inoj en decidpovaj organoj kiel Komitato, estraroj internaciaj kaj landaj, regionaj, skribas Ans Bakker.

Kiajn konkretajn sekvojn tiu prilumigado havis Ans Bakker tamen ne rakontas, sed ŝi konsentas kun Renato Corsetti, ke ne ĉio ankoraŭ estas perfekta.

- Multo ja ŝanĝiĝis. Multon ni deziras ŝanĝi, Evidente ne ŝanĝiĝas la fakto ke la divido de la monda natura riĉeco okazas ne-egala! Rilate al nia movado: ankaŭ inoj estu liberaj funkcii tie kie ili deziras kaj kapablas. Vi/ni kreu tiun elekto-eblecon, atentante la situacion kiu plej allogas inojn.

Ans Bakker afable
konsentis rakonti al Libera Folio pri siaj spertoj lige kun virina agado en Esperantujo. Ŝi atentigas, ke la Komisiono pri virina agado ĉe UEA havas longan historion.

- Pasintjare, kiam estis kelksemajna diskuto pro interhoma ĵaluzo kaj kompetento (ŝajne ie kelkaj personoj starigis inan klubon kaj aligis ĝin al organizaĵo, tute kontraŭe al la deziroj kaj promesoj de la originaj iniciatintoj) stariĝis la demando pri la historio rilate al KVA de UEA.

Lige kun tiu diskuto pri Feminisma Esperanta Movado, en la virina retlisto de UEA oni menciis artikolon pri la historio de la Komisiono. Tiun artikolon Ans Bakker disponigis al Libera Folio, kaj ĉar ĝi antaŭe ne aperis en la reto, ni aperigas ĝin jen.

- Kvankam eble la listo ne tiom viglas, la inoj ĉie en nia asocio aktivas. Pozitive, sen kvereloj! Gravas niaj agoj kaj rezultoj, ne lozaj vortoj, ŝi diras al Libera Folio.

Ans Bakker akcentas, ke kvankam la plej aktiva periodo de la Komisiono pri virina agado estis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ankaŭ poste la Komisiono ion faris.

- Klare mi memoras viglan informan diskutadon dum la UK en Bergen (1991), kie la tiama ĉefrespondeculo estis Märtha Andréasson (Svedio). En Vieno (1992) mi prelegis en publika kunveno de KVA pri kelkaj agadoj en Nederlando pri kiuj mi mem respondecis: "emancipado en kaj per instruado". Ankaŭ en Valencio (1993) okazis diskuto pri la pozicio de virinoj en la mondo. Estis klopodoj okazigi intensajn kursojn kiel funkcii - kiel virino - en la tiel nomata "vira mondo" de estraroj kaj tiel plu. En Pekino estis kunveno en kiu oni informis pri la pozicio de virinoj en Ĉinio. Tre bedaŭrinde mi ne povis ĉeesti tiun pro estraraj devoj.

Ankaŭ sur landa nivelo okazis virina esperantista agado, rakontas Ans Bakker.

- En iu jaro la Itala Esperanto-Federacio dediĉis sian jarkunvenan kongreson grandparte al la temo "emancipiĝo". Eĉ invitis eksterlandan "spertulon" (mi havis la honoron esti invitita). Ĝenerale en Italujo la virina agado pri emancipiĝo viglis kaj estis klas- kaj socikonscia, ekster kaj en Esperantujo. De multaj jaroj en Japanujo aktivas virina grupo kiu sin dediĉas al inaj projektoj en la tria mondo. Ili helpas materie kaj informas pri la projektoj sed (ĉu kultura fenomeno?) ne fanfaronas pri siaj agoj.


arkivita en: