Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Simpozio proponas ke EU konsideru Esperanton

Simpozio proponas ke EU konsideru Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-10 16:01
Sepdeko da konataj sciencistoj, politikistoj kaj reprezentantoj de la Esperanto-movado tuj post la Vilna kongreso partoprenis la 4-an Nitobe-simpozion en la litovia parlamentejo por diskuti eŭropan lingvan politikon. Kunorganizis la simpozion la parlamenta komitato pri eŭropaj aferoj. En skizo de fina dokumento la partoprenintoj instigas la Eŭropan Union diskuti la eblan rolon de Esperanto por antaŭenigi lingvan egalecon. La definitiva teksto tamen aperos nur, kiam ĉiuj partoprenintoj aprobos ĝin.

La ĉefa konstruaĵo de la litova parlamento,  SejmoEn nekutime prestiĝa ĉirkaŭaĵo,  en la litovia parlamentejo, okazis la  kvara Nitobe-simpozio. La simpozio, organizita tuj post la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, kolektis aron da mond-renomaj sciencistoj kaj politikistoj por diskuti la lingvopolitikajn aspektojn de la disvastiĝo de la Eŭropa Unio.

La Nitobe-simpozio estis aranĝita en la parlamentejo, ĉar unu el la kunorganizantoj de la simpozio estis la litova parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj. Tial la parlamento senpage disponigis salonon kaj aliajn ejojn kaj provizis aliajn valorajn servojn. Krome la prezidanto de parlamenta komitato invitis por solena vespermanĝo la plej gravajn partoprenantojn de la simpozio. La aliaj kunorganizantoj de la simpozio estis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED), la Universitato de Vilno kaj la Litovia Akademio de sciencoj.

La Nitobe-simpozioj estas unikaj, ĉar en ili neesperantistaj fakuloj pri lingva politiko renkontiĝas kun pintaj reprezentantoj de la Esperanto-movado en aranĝo organizata kunlabore kun nemovadaj institucioj.

La Nitobe-Simpozioj portas la nomon de Nitobe Inazô (1862-1933), asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu vizitis Universalan Kongreson de Esperanto kaj raportis pri siaj pozitivaj spertoj. La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Posta simpozioj okazis en Berlino (1999) kaj Pekino (2004).

En la fina dokumento
de la ĉi-jara simpozio la partoprenantoj planis alvoki la Eŭropan Union konsideri uzon de Esperanto. "Necesas paroli pri alternativaj vizioj por la lingva estonto de la Eŭropa Unio, inkluzive de la konceptoj de lingva egaleco kaj kvalita komunikado. Indas diskuti pri la ebla rolo de Esperanto", la litovia novaĵ-agentejo ELTA citas la proponitan rezolucion de la simpozio. La definitiva teksto de la dokumento ankoraŭ ne estis publikigita, kaj ŝajne aperos nur, kiam ĉiuj partoprenintoj estos aprobintaj ĝin.

Inter la partoprenintoj de la 4-a Nitobe-simpozio estis parlamentanoj el pluraj novaj landoj de la Eŭropa Unio, speciale invititaj de la litova parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj. Partoprenis la seminarion ankaŭ la konata sciencisto Robert Phillipsson, kies ampleksa verko Ĉu nur-angla Eŭropo pasintjare aperis en esperanta traduko.

Robert Phillipson- Estis diversmaniere tre vigla konferenco, kaj ĝi efektive kree aliris plurajn el la centraj punktoj de la eŭropa lingva politiko, kvankam evidente ekzistas malsamaj opinioj pri tio,  kiuj estas la problemoj, eĉ ne menciante la eventualajn solvojn. Ankaŭ ĉeestis sufiĉe da homoj kun diversspecaj spertoj, tiel ke la diskutoj estis riĉigaj. Bedaŭrinde ne estis sufiĉe da politikistoj, sed ne eblas atendi tion meze de la somero. Mem mi devis forveturi, kiam la fina komuniko ankoraŭ ne estis tute preta, komentas Robert Phillipson al Libera Folio.

Inter la neesperantistaj partoprenantoj de la seminario estis ankaŭ la iom konata franca lingvodefendanto Charles Durand, kies franclingva festparolado [esperanta traduko jen] en la Universala Kongreso de Gotenburgo instigis debatojn pri la dezirindeco de proksimaj kontaktoj inter la Esperanto-movado kaj la diversaj lingvodefendaj movadoj, el kiuj multaj havas klare naciismajn tendencojn.

La gazetaran konferencon de la simpozio ĉeestis pluraj ĵurnalistoj de gravaj litoviaj amas-komunikiloj, rakontas Povilas Jegorovas.

- La litovaj amaskomunikikiloj vaste informis kaj pri UK kaj pri Nitobe. Sed dume mi ne havas superrigardon pri tio. Estis informoj kaj en litovaj televidoj, kaj en radioj, en gazetaro, en la retgazetoj, estis dissenditaj informoj de litovaj novaĵagentejoj kaj simile.

Ivo SamsonLa novaĵ-agentejo ELTA en vaste publikigita artikolo citas Ivo Samson, konatan slovakan esploriston pri internacia politiko, kiu partoprenis la Nitobe-simpozion. Laŭ li, la Eŭropa Unio bezonus komunan lingvon, sed ne eblas elekti por tiu rolo iun el la nunaj lingvoj de EU, ĉar tio endanĝerigus la lingvan egalecon.

Laŭ la sama artikolo, titolita "Lingvistoj proponas uzon de Esperanto en institucioj de EU", la partoprenantoj de la Nitobe-simpozio komune konstatis, ke la Eŭropa Unio, kiu lastatempe kreskis de 15 al 25 landoj, ĝis nun ne povis solvi la  politike senteman lingvoproblemon.

Pli pri la Nitobe-simpozio en la retejo de Esperantic Studies Foundation.

arkivita en: