Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Homoj kun homoj en la Centra Oficejo

Homoj kun homoj en la Centra Oficejo

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-25 00:44
Sabate la 23-an de aprilo okazis la jam tradicia printempa malferma tago de la Centra Oficejo de UEA. La oficialan statistikon ni ankoraŭ ne disponas, sed laŭ diversaj raportoj ĉeestis eble sesdeko da vizitantoj, do laŭ la populareco la ĉi-printempa malferma tago estis nek rekorda, nek malrekorda. En la malferma tago Ziko M. Sikosek prezentis sian novan libron pri la historio de Universalaj Kongresoj. Tiun verkon ni recenzas en aparta artikolo.

Matene la respondeculo de la libroservo, Ionel Oneţ, prezentis novajn librojn pri plej diversaj temoj. Helpis al li Nora Caragea el Germanio.

Poste Baldur Ragnarsson, iama vicprezidanto kaj estrarano pri kulturo de UEA (1980 ĝis 1986), venis por doni impreson pri la islanda lingvo. Laŭ li, la islanda estas iusence kaj tre malnova kaj tre nova lingvo. Fine de sia prelego li akompanis sian publikon tra la unuaj linioj el fama islanda poemo.

En dua prelego Baldur Ragnarsson demandis sin, ĉu entute ekzistas Esperanto-kulturo. Al multaj la demando povas ŝajni radikala, sed Ragnarsson estis preta akcepti ĝin kaj formuli profundan respondon, rerigardante al la tempo kiam li mem kiel deksesjarulo lernis Esperanton.

En la lernejo li tiam jam studis la danan, francan, anglan, germanan kaj latinan, kaj kompreneble ne ĉiuj plenkreskuloj bonvenigis lian amon por nova lingvo. Tamen, oni ja ne malhelpis lin kaj agnoskis ke Esperanto povas esti "bona mensa gimnastiko" - sed nur tio. Poste li mem ja tamen uzis Esperanton ne nur por mensa gimnastiko. La prelegoj de la elstara esperantlingva poeto Baldur Ragnarsson eventuale aperos broŝurforme ĉe UEA.

Ziko Marcus Sikosek ricevis la taskon kaj ŝancon, kiel bibliotekisto de UEA, verki libron pri la centjara historio de la Universalaj Kongresoj. (Tiun libron ni recenzas en aparta artikolo.)  Li dufoje prezentis ĝin en vigla stilo, kia estas la libro mem. Li ankaŭ voĉlegis kelkajn anekdotojn, ekzemple pri intervjuo kun Marianne Vermaas okaze de UK Hago 1964 en la tiam kaj nun plej populara, tablojdeca taggazeto De Telegraaf. La intervjuo, se legi ĝin per nunaj okuloj, estas io klare seksisma.

Ziko montris afiŝojn el antaŭaj epokoj, fotojn kiuj jes aŭ ne eniris la libron, malfermis arkivajn skatolojn el 1933 kaj 1960 kaj interalie montris la dokumentujon de la Universala Kongreso en  1933, kiun vi vidas sur nia foto. En la lastaj dek minutoj de la tagmeza prezento Ziko intervjuis antaŭ la 25-kapa publiko Glauco-n Pompilio, italon el Japanio, kiu estis Konstanta Kongresa Sekretario de la jaroj 1961-1969.

La verko Sed homoj kun homoj aperis en 1200 ekzempleroj, el kiuj 400 ekzempleroj binditaj kaj do pli kostaj - tamen la binditaj pli bone vendiĝis en la Mf Tago ol la broŝuritaj.

Posttagmeze okazis vidbendaj prezentadoj. "Litova kalendaro" rilatis al la kongreslando, kaj la vidbenda intervjuo kun Reinhard Selten montris la Esperantan kaj la ekonomik-profesoran flankon de la nobelpremiito.

En la posttagmeza programo de la libroservo Nora Caragea prezentis la porinfanajn librojn kies eldonon ŝi prizorgis. La plej freŝa tamen ne estas porinfana, sed enigma: 100 Zamenhofaj proverboj enhavas cent tiajn ĉifritajn - la leganto devas "rompi la kodon".

Speciala evento de la ĉi-printempa malferma tago estis la florbukeda danko de Osmo Buller kaj de estraranino Ans Bakker al sekretariino Atie van Zeist, kiu finos sian deĵoradon fine de majo, post 14 jaroj en la CO. Je la adiaŭo en la libroservo, la Osmo Buller rakontis pri la jaroj kun ŝi, kiu cetere pli ofte kunorganizis malfermajn tagojn de UEA ol li mem.

La vendoj de la libroservo dum la ĉi-printempa malferma tago atingis ĉirkaŭ 2.000 eŭrojn. Inter la vizitantoj estis Victor Sadler, ĝenerala direktoro de UEA de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, eksoficistoj  Ina van der Krans, Francisco Veuthey, István Ertl kaj ankaŭ Pasquale Zapelli, kiu tamen laŭ la retpaĝo de UEA denove laboras en la Centra Oficejo.

Laŭ raportoj de Ziko M Sikosek kaj István Ertl

arkivita en: