Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Ĵurnalista asocio renaskiĝis en Vilno

Ĵurnalista asocio renaskiĝis en Vilno

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-29 16:45
Fine de 2003 ĉesis ekzisti Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, fondita en 1948. En vendreda kunveno en Vilno la asocio estis reaktivigita. Trideko da interesitoj ĉeestis la refondan kunsidon. Oni elektis tri kunordigantojn kiuj okupiĝos pri fukciigo de la asocio ĝis la venontjara Universala Kongreso.
La kunvenon vendrere matene partoprenis ĉ. 30 esperanto-ĵurnalistoj. El ili ĉirkaŭ  triono iam estis membroj de Teĵa. UEA ŝajne neniam agnoskis la malfondon ĉar la asocio daure havas kunlaborajn rilatojn kun UEA kaj ricevis senpagan kunvenejon.

Yamasaki Seiko, István Ertl kaj Jukka Pietiläinen estis elektitaj kunordigantoj  ĝis la venontjara UK. Estis decidite, ke la asocio havu propran retejon kaj retpoŝtan diskutliston.

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) estis fondita en 1948 kaj dum jardekoj la asocio estis sub la gvidado de precipe bulgaraj esperantistoj. La politikaj ŝanĝoj en la orienteŭropaj landoj ŝanĝis ankaŭ la cirkonstancojn por TEĴA, kaj en 1988 ĉesis aperi ĝia fakorgano Internacia Ĵurnalisto.

En 1992 sub prezido de Stefan Maul la asocio estis refondita kaj aktivis dum pluraj jaroj; reaperis Internacia Ĵurnalisto, koresponda trejnkurso por ĵurnalistoj sub gvido de Paul Gubbins estis bone akceptita. Sed baldaŭ TEĴA stagnis, eĉ regresis, la fakrevuo ne plu povis aperi pro manko de mono; el 130 membroj fine restis nur kvardeko, tiel ke la estraro proponis malfondon de "evidente superflua asocio".

La asocio ĉesis ekzisti la 31-an de decembro 2003. Tamen poste Yamasaki Seikô el Japanio iniciatis alvokon por restarigo de la asocio. Al lia iniciato tuj aliĝis István Ertl (eksredaktoro de la revuo Esperanto) kaj Jukka Pietiläinen (esploristo pri ĵurnalismo). Subskribis la alvokon ankaŭ la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä.

Jam ĵaŭde en Vilno estis fondita alia nova faka asocio: Soci-scienca Esperanto-Grupo.

arkivita en:
molnar
molnar diras:
2005-07-30 11:39

molnar
molnar diras:
2005-07-30 12:12
Karaj Gelegantoj,Geamikoj!
Estas gxojige antau la proksimigxanta fermo de la UK en Vilno audi pri la renaskigxo de la menciita asocio,kiu havos socio-sciancan karakteron.
Lau la akiritaj informoj koncerne la kunordigantojn kajla subskribintojn mi ne nur esperas,ecx estas tute konvinkita,ke la nova jxurnalo -kiel oni diras hungare-falas en bonajn manojn.
Nuntempe,kiam la problemoj de la multlingveco kauzas ne malmultajn problemojn tutmonde kaj samtiel en la EU/vidu la koncernajn ,sur cxi tiuj pagxoj aperintajn artikolojn-inter ili
ankau gravajn financajn ekzemple pro la daure kreskigxantaj elspezoj de la tradukservo,la temata jxurnalo povos ludi grandan rolon en la internacia komunikado,transdono de la plej
fresxaj novajxoj, la antauenigo de Esperanto. Al la nomitaj kunordigantoj kaj cxiuj subskribintoj mi deziras multegajn sukcesojn kaj esperplenan futuron favore al la tuta Esperanta movado.
Multsalute:
Molnár László