Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / UK ricevis dek minutojn en tutlanda televido

UK ricevis dek minutojn en tutlanda televido

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-26 09:54
Lunde matene populara aktualaĵ-programo de la litova nacia televido dum dek minutoj en rekta elsendo intervjuis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio. La intervjuo okazis tuj post la sportaj novaĵoj kaj sendube atingis grandan publikon. En la kongresejo la plej grandan parton de la tago okupis la kleriga programo. Interalie la redaktoro de la revuo Esperanto rakontis, kiel oni redaktu revuojn. Vespere la kongresanoj povis partopreni bankedon kaj la kongresan balon.
Lunde matene ĉiuj spektantoj de la ĉefa litova televidkanalo havis la eblecon konatiĝi kun Esperanto. La populara matena aktualaĵ-programo Labas rytas ("Bonan matenon") dediĉis pli ol dek minutojn al diskuto kun la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas.

La intervjuo kun Povilas Jegorovas okazis en rekta elsendo je 7.20 matene, tuj post la sportaj novaĵoj. Komence la ĵurnalisto demandis al Povilas Jegorovas, kiel diri "bonan matenon" en Esperanto. Poste la prezidanto de LEA rakontis pri la deveno de Esperanto kaj pri la nuna Universala Kongreso, kies insignon li portis videble.

La ĵurnalisto kiel kutime demandis, kial la angla ne taŭgas. Al klarigoj pri lingva demokratio kaj egaleco ŝi replikis, ke la ideo sonas bele, sed dubis ĉu funkcias en la praktiko. Tio donis al Povilas Jegorovas la ŝancon rakonti pri la uzo de Esperanto en interreto, en renkontiĝoj, en literaturo. Povilas Jegorovas rakontis aparte pri la originala literaturo de Esperanto.

La elsendo estas spektebla en la retejo de Litova televido. (Rekta ligo al la elsendo jen, la intervjuo kun Povilas Jegorovas aperas 45 minutojn post la komenco.) La retejo Ĝangalo serĉas litovan esperantiston, kiu povus traduki la tutan intervjuon kaj helpi ricevi la elsend-rajton por esperanta versio.

En la kongresejo la 25-a de julio estis "kleriga lundo". La kleriga programo daŭris de la 9-a matene ĝis la 14-a horo, kaj okazis en kvar salonoj samtempe, tiel ke la kleriĝemuloj devis elekti inter pluraj interesaj programeroj.

La programo komenciĝis per la matenaj seminarioj pri la esperantaj literaturaj skoloj, pri landaj asocio, pri la ŝanĝiĝanta situacio en internaciaj rilatoj, kaj pri la lingvoj de Baltio. Poste interalie la prezidanto de UEA Renato Corsetti, la redaktoro de La Ondo de Esperanto Aleksandr Korĵenkov  kaj la konata japana mecenato de reklam-kampanjoj Etsuo Miyoshi parolis pri informado. Samtempe en apuda ĉambro Stano Marĉek (la revuo Esperanto), Paul Peeraerts (Monato) kaj kelkaj aliaj spertuloj rakontis kiel oni redaktas revuojn.

Poste estis ankoraŭ prelegoj pri balta literaturo en Esperanto, pri tradukado, pri esperantistaj kulturcentroj kaj  pluraj aliaj temoj. La kleriga programo estis tre populara, kaj laŭ Jukka Pietiläinen, kiu partoprenis plurajn partojn de la kleriga lundo, iom ĝenis la negrandaj salonoj, kie ne ĉiuj dezirantoj trovis lokon.

- Salonoj en la kongresejo estas eble malkutime malgrandaj, ofte mankas lokoj, oni devas meti pli da seĝoj, sed fine la salono ne sufiĉas kaj interesiĝintaj homoj devas resti ekstere. Nur en maloftaj kazoj eblas moviĝi al pli granda salono. Tion mi sentis almenaŭ dum kleriga lundo, rakontas Jukka Pietiläinen.

Cetere Jukka Pietiläinen estas kontenta pri la aranĝoj, eĉ se la vetero povus  esti pli bona.

- La vetero en la unuaj tagoj estis pluva. Laŭ taksi-ŝoforo la pluva vetero okazas post du semajnoj, kiuj estis tre varmaj. Laŭ la kongresa kuriero, kaj laŭ mia propra sperto, la vetero nun ekfariĝas iom pli varma kaj senpluva.

Ĝis 1991 Litovio estis parto de Sovetio, sed dum la lastaj jaroj la lando multe ŝanĝiĝis, kaj nun ĝi estas membro de la Eŭropa Unio kaj de la defend-alianco NATO. Laŭ Jukka Pietiläinen la pasinteco malmulte rimarkeblas almenaŭ al eksterlanda spektanto.

- Mi kiel iomgrada spertulo pri Sovetio kaj Ruslando tute ne sentas ekssovetiecon.  Tamen pli-malpli ĉiuj parolas la rusan, kaj rusa alparolo ne kaŭzas iujn negativajn reagojn. Vendejoj abundas, kaj same maĝejoj. Priservado estas tute bona kvankam foje iomete malrapida (pro la granda kvanto da klientoj).

Yves Bellefeuille rakontas, ke en la kongresejo estas du senpage uzeblaj komputiloj kun retligo. Krome posedantoj de porteblaj komputiloj povas senpage uzi la sendratan reton en la konresejo.

- La kongresejo estas tute bona. Ĉio estas sur unu sola etaĝo, kiu estas la unua etaĝo de la hotelo. Estas plaĉa trinkejo "Skybar" sur la 22-a etaĝo, la plej supra, kaj ĝi jam fariĝis populara inter la pli junaj aŭ diboĉemaj kongresanoj.

La plej diboĉemaj kongresanoj, aŭ almenaŭ tiuj kun sufiĉe da mono por la kosta manĝo de la restoracio Le Meridien, povis fini la lundan vesperon en la kongresa bankedo. Post la bankedo, de la 20-a ĝis la 23-a horo, okazis la kongresa balo, kiu estis alirebla por ĉiuj kongresanoj.
arkivita en: