Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Ok novaj honoraj membroj elektitaj en Vilno

Ok novaj honoraj membroj elektitaj en Vilno

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-05 20:45
Roman Dobrzyński kaj Andrzej Pettyn eble estas la plej konataj, kaj certe la plej debatigaj inter la ok novaj honoraj membroj de UEA, elektitaj dum la unua tago de la Universala Kongreso. Krom honoraj membroj sabate posttagmeze estis elektitaj ankaŭ tri novaj komitatanoj kaj nova elekta komisiono. Komitatanoj ankaŭ kritikis la revuon de UEA. La ĵus forpasintaj elstaraj esperantistoj Itô Kanzi kaj Fernando de Diego estas honorataj en la kongresejo per ĉambroj kiuj portas ilian nomon. Sabate vespere okazis la interkona vespero.
La solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Vilno okazas dimanĉe la 24-an de julio, sed la laboroj de la kongreso komenciĝis jam la antaŭan tagon. La ĉefa kongresejo, la hotelo Reval, malfermis siajn pordojn por la kongresanoj sabate la 23-an de julio, kaj je la 13-a horo okazis mallonga fermita preparkunsido pri kongresa temo "100 jaroj de interkultura komunikado".

Jam sabate matene okazis la unua gazetara konferenco de la kongreso. Ĝin gvidis la estrarano de LKK Povilas Jegorovas, la prezidanto de UEA Renato Corsetti, kaj Humphrey Tonkin, estrarano kaj honora prezidanto de UEA. Tamen venis nemultaj ĵurnalistoj. Jam la antaŭan vesperon la ruslingva televidkanalo "1 Baltijskij Kanal" amplekse raportis pri la kongreso. Lunde Povilas Jegorovas partoprenos en matena programo de la litovia nacia televidkanalo.

Je la 14-a horo malfermis siajn pordojn la kongresa libroservo. Ĉi-jare la ĉambro de la libroservo nomiĝas Itô Kanzi, honore al la ĵus forpasinta Ludovikito, multjara kolektinto de la zamenhofa literatura heredaĵo. Sian ĉambron en la kongresejo ricevis ankaŭ Fernando de Diego, la fama tradukisto, kiu forpasis nur tri semajnojn antaŭ la komenciĝo de la kongreso.

Ĉi-jare la aranĝoj de la kongreso estas dividitaj inter tri diversaj ejoj. Krom la hotelo Reval temas pri granda kongrespalaco je 20-minuta piedira distanco de la hotelo, kaj la granda areno "Vilnius Siemens Arena", kiu troviĝas 3,5 kilometrojn for de la ĉefa kongresejo. La tradician nomon "salono Zamenhof" ĉi-jare portas la areno Siemens, ĉar tie okazos la solena inaŭguro, la solena fermo kaj la aliaj amas-aranĝoj. En la milhoma salono Bulonjo en la kongrespalaco okazos la plej multaj artaj aranĝoj de la kongreso.

La plej granda ĉambro de la ĉefa kongresejo portas la nomon de la fondinto de UEA, Hector Hodler. En tiu salono sabate je la 14-a horo komencis sian laboron la plej alta decida organo de UEA, la komitato.

En sia unua kunsido la komitato akceptis ĉiujn ok novajn honorajn membrojn, kiujn proponis la estraro de UEA: Roman Dobrzyński (pola filmisto), Ursula Grattapaglia (konata pro la infanejo Bona Espero en Brazilo), Heta Kesälä (multjara aktivulo en Finnlando), Boris Kolker (rusia kaj poste usona aktivulo, verkinto de "Vojaĝo en Esperanto-lando"), Telesforas Lukoševičius (litova instruisto, verkinto de lernolibroj), Duilio Magnani (itala pastro kaj aktivulo de la katolika Esperanto-movado), Stevens Norvell (kanada aktivulo, kolektinto kaj prizorganto de la plej granda Esperanto-biblioteko en Nord-Ameriko) kaj Andrzej Pettyn, konata pola radi-ĵurnalisto.

La komitatanoj ricevis la nomojn de la proponatoj jam kelkajn semajnojn antaŭ la kontgreso, sed la propono de la estraro pri novaj honoraj membroj estas konsiderata konfidenca ĝis la fina decido. Tamen iu komitatano likis al polaj esperantistoj almenaŭ la nomojn de la polaj proponitoj, kaj precipe la kandidateco de Roman Dobrzyński kaŭzis en Pollando akrajn reagojn.

Anonimaj polaj esperantistoj en letero sendita al la estraro de UEA atentigis, ke la nomo de Roman Dobrzyński troviĝas en la fi-fama listo de Wildstein. Tiu listo enhavas pli ol 120.000 nomojn de varbitoj kaj varbotoj de la pola sekurec-servo, kaj la polaj anonimuloj kiuj sin turnis al UEA opiniis, ke Roman Dobrzyński devus pruvi ke li ne kulpis pri misagoj dum la komunisma periodo, antaŭ ol li ricevu honoran membrecon de UEA. La anonimuloj skribas interalie:

En la kazo de R.D. ĉiukaze necesus ekzameni lian rolon en tri gravaj historiaj momentoj: a) Enkonduko de milita stato en Pollando en decembro 1981 kaj en la postaj monatoj; b) dum la puĉo en PEA 1985 kaj lia rolo kiel t.n. komisara gvidanto, kiu nedemokrate decidis aferojn; c) rolo kiel eventuala neoficiala aŭ oficiala kunlaboranto/agento/spiono de la pola sekureca servo. Lige kun ĉio tio, ankaŭ la cirkonstancoj de la UK 87 devus esti reekzamenataj. Dum la milita stato, Esperanto donis la ŝancon forveturi eksterlanden, kaj tiuj vojaĝantoj estis interesaj por la sekreta servo; multaj devis subskribi deklaron, ke post la reveno ili raportu, aŭ ili ricevis specialajn taskojn. Inter ili estis nekonsciaj informantoj, tamen iliaj sciigoj povis utili al la reĝimo kaj povis damaĝi homojn.

La nova honora membro de UEA, Roman Dobrzyński, siatempe partoprenis en la tiel nomata "komisara estraro" de Pola Esperanto-Asocio. [PRECIZIGO FARITA POSTE: Roman Dobrzyński NE partoprenis la unuan estraron post la puĉo, sed la duan.] La komisaran estraron nomumis la ŝtataj aŭtoritatoj post kiam la antaŭa, demokratie elektita estraro estis dispelita, supozeble pro denuncoj faritaj de aliaj esperantistoj. En la finaj staĝoj antaŭ la puĉo tre aktiva estis la tiama estro de la Esperanto-redakcio de la pola radio, Andrzej Pettyn, kiu klopodis konvinki diversajn homojn eniri la "komisaran" estraron. Ankaŭ li nun iĝis honora membro de UEA.

Tamen la apero de ies nomo en la Wildstein-listo efektive nenion pruvas pri la eventuala rilato de la koncerna persono al la polaj sekurec-servoj. Ankaŭ ne estas pruvite ke efektive okazis denuncoj al la sekurec-servoj fare de esperantistoj. La listo de Wildstein lastatempe estas vaste uzata en politikaj kampanjoj en Pollando.

- Mi opinias, ke la konfidenceco malhelpas al la komitato konsideri la proponojn. Ekzemple, mi tute ne sciis tion, kio aperis en Libera Folio pri Dobrzyński. Mi volintus havi la eblecon esplori tion antaŭ la UK. Povas esti, ke Dobrzyński estas tute bona kandidato, sed oni esploru tiajn aferojn antaŭ la decido, ne poste, komentas komitatano Yves Bellefeuille.

La rolo de la du novaj polaj honoraj membroj en la okazaĵoj de 1985 ne kaŭzis diskutojn en la komitato, kaj ankaŭ la aliaj honoraj membroj estis akceptitaj senproteste. Tamen ne estas konate, kiom da voĉoj la diversaj kandidatoj por honora membreco ricevis - tiuj ciferoj tradicie ne estas diskonigataj.

Lige kun  la elekto de la ok novaj honoraj membroj komitatano Brian Moon starigis demandon pri tio, ĉu UEA baldaŭ ne havos tro da honoraj membroj, tiel ke estiĝos inflacio. Tiu demando komencis la unuan veran diskuton dum la komitata kunsido, sed la plej multaj komitatanoj opiniis, ke ne estas problemo. Nun UEA havas 66 honorajn membrojn, proksimume unu por ĉiuj 90 individuaj membroj.

Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la kvanto ne estas troa, kvankam estus preferinde, ke la honoraj membroj ne konsistigu pli ol unu procenton el la kvanto de la individuaj membroj. Brian Moon anoncis, ke li proteste sindetenos pri ĉiuj kandidatoj en la voĉdonado pri honoraj membroj. Ankaŭ pluraj aliaj komitatanoj opiniis, ke estas tro facile iĝi honora membro.

Krom la ok honoraj membroj,
la komitato de UEA en sabato elektis ankaŭ ĉiujn tri novajn komitatanojn C, kiujn proponis la elekta komisiono: Edvige Tantin Ackermann (31 voĉoj), Julián Hernández Angulo (33) kaj Philippe Chavignon (30). Poste la komitato elektis la novan elektan komisionon, kiu faros la preparlaborojn por la elekto de la venontaj komitato kaj estraro de UEA.

Ankaŭ en la elektan komisionon estis elektitaj ĉiuj kvar kandidatoj, kiujn proponis la malnova elekta komisiono: István Ertl (35 voĉoj), Janez Jug (33), Lee Chong-Yeong (39), kaj ankaŭ la ĝisnuna ĉefa aktivulo de la elekta komisiono, Edvige Tantin Ackermann (34 voĉoj).

Alia diskuto en la sabata komitata kunsido temis pri la revuo Esperanto. Ulrich Lins konstatis, ke la kritikoj de Baldur Ragnarsson en Libera Folio havas pezon, ĉar Baldur Ragnarsson siatempe estis estrarano de UEA pri kulturo. Laŭ Ulrich Lins en la revuo tro ofte aperas kompletaj prelegoj ofte ne tre bone verkitaj, aŭ artikoloj pri "mont-grimpistoj en Slovakio". Brian Moon resumis, dirante ke "la redaktoro pli multe redaktu".

La financoj de UEA estas regule kontrolataj fare de profesia revizoro, elektita de la estraro. La revizoro esploras, ĉu ĉio esas laŭleĝa. Tiun raporton ricevas nur la komitataj reviziantoj, ne la tuta komitato. En la sabata diskuto du komitatanoj, Yves Bellefeuille kaj Helen Fantom (anstataŭanto de Edmund Grimley Evans) petis ke la komitato ricevu la raporton, ĉar laŭ la statuto de UEA ĝuste la komitato ekzamenas la financojn de la asocio. Tamen, aliaj komitatanoj opiniis, ke oni fidu al la reviziantoj, kaj  sukcese voĉdonigis fermon de la diskuto.

La komitato ricevis por sia konsidero aliĝ-proponojn de landaj asocioj en Niĝerio kaj  Irano.

En Vilno la komitato de UEA dum la semajno daŭrigos sian laboron en kelkaj subkomitatoj. La dua plenkunsido de la komitato okazos vendrede la 29-an de julio.

Sabate la 23-an post la komitata kunsido en la ĉefa kongresejo okazis ankaŭ la tradicia interkona vespero, kiu komenciĝis je la 20-a horo kaj finiĝis je la 22-a. Jam pli frue dum la tago okazis kunveno de unuafojaj kongresanoj kaj koncerto de la muzikensemblo Asorti.

Fotoj el parole_a_tous kaj Vilna Sonoro
arkivita en:
BoRo
BoRo diras:
2005-07-24 00:25
Gratulegon al vi !
Ne povas esti pli rapide!
BoRo
Nederlando