Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Ekster la getto: Esperanto ĉe Linguapax

Ekster la getto: Esperanto ĉe Linguapax

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-10-27 21:47 Radojica Petrović
Linguapax estas memstara instituto kiu laboras por lingva diverseco laŭ iniciato de Unesko. En la deka kongreso de Linguapax Esperanton reprezentis Abel Montagut, kiu prelegis pri la utilo de Esperanto por lingva diverseco, kaj Radojica Petrović, kiu prezentis plurajn aktualajn Esperanto-projektojn. "Ŝajnas, ke la ekstera scienca mondo estas pli malferma por Esperanto, ol la Esperanto-komunumo estas malferma al tiu mondo, nur necesas trairi la malfermitajn pordojn pli ofte kaj pli memfide", konstatas Radojica Petrović en sia artikolo.
La projekto Linguapax de Unesko estis iniciatita en 1987, dum konferenco de ekspertoj en Kijiv (Kievo), kun la celo plifortigi edukadon al paco kaj homaj rajtoj per lernado de lingvoj. Ĝi estis inspira por ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj instruistoj), kiu lanĉis en la jaro 1998 la projekton Interkulturo, kiu celis utiligon de Esperanto por interkultura edukado en lernejoj.

La komenca ambicio, ke Linguapax aŭspiciu Interkulturon, ne realiĝis. Tamen la  10-a Kongreso de Linguapax  en Barcelono, 20-23 majo 2004, donis ŝancon al Interkulturo prezentiĝi en ĝiaj rondoj, kune kun aliaj E-projektoj en kunteksto de kontribuo de Esperanto al protektado de lingva diverseco.

Linguapax hodiaŭ estas memstara instituto kun sidejo en Barcelono kaj agas kiel neregistara organizo kaj daŭrigas la samnoman iniciaton de Unesko, kun la baza orientiĝo al lingva politiko protektanta lingvan diversecon kaj favoranta plurlingvan edukadon. Ĉi-jare ĝia kongreso okazis la en tempa kaj spaca kadro de la Universala Forumo de Kulturoj (Barcelono, majo–septembro 2004) kaj lige al ĝia programo.

Tri ĉefaj temoj de la Forumo estas: Kultura diverseco, Daŭripova evoluo, kaj Paco. Analogie, la kongresa ĉeftemo estis Lingva diverseco, daŭrivo kaj paco. La forumejo estas nove kreskinta komplekso de konstruaĵoj, terenoj, ekspoziciejoj kaj scenejoj speciale projektitaj kaj aranĝitaj por gastigi kaj ebligi plej diversajn prezentoformojn de kulturaj enhavoj el ĉiuj partoj de la mondo kaj el ĉiuj tavoloj kaj aspektoj de kulturo.

Linguapax kongresis en la sama konstruaĵo kaj samtempe kun la foruma ekspozicio "Voĉoj" prezentanta lingvan riĉecon de la mondo per diversaj eksponaĵoj kaj multmediaj prezentaĵoj kaj instalaĵoj. La kongresaj  laborlingvoj estis la kataluna, hispana, angla kaj franca. Estis traktitaj ĉefe sociolingvistikaj kaj lingvoplitikaj demandoj, lingvoplanado, lingva juro kaj lingvaj rajtoj, dulingva edukado, revitaligo kaj normigo de endanĝerigitaj lingvoj.

Prelegis eminentaj lingvistoj, kiel David Crystal, Bernard Comrie, Suzanne Romaine, Fernand de Varennes, Miquel Siguan. La prestiĝa Premio de Linguapax estis aljuĝita al Joshua Fishman kaj Fernand de Varennes. Kelkdeko da fakuloj prezentis siajn teoriajn studojn, praktikajn laborojn, projektojn kaj atingojn. Podiaj diskutoj de kelkaj lokaj kongresanoj aparte kolorigis la kongreson: ofte malpaciencaj intervenoj, eĉ maltoleremaj, pri lingvaj rajtoj de katalunoj en Hispanio kaj Eŭropa Unio kaj, inverse, de kastililingvanoj en Katalunio kaj, konsekvence, la problemo de dulingva kaj plurlingva edukado de enmigrintoj en Katalunio – tio estis viva specimeno de la dumkongrese traktata problemaro.

 En tia medio Esperanto prezentiĝis per du prelegoj, kelkaj mencioj en aliaj intervenoj, kaj per iom da presita informmaterialo. Abel Montagut prelegis pri la temo "Kontribuo de la internacia lingvo Esperanto al pluvivo de la lingva diverseco". Post la prelego aŭdiĝis esence pozitivaj reagoj kaj lingvistike interesaj demandoj, sed ankaŭ la rimarko, ke Esperanto ne havas subtenon de ŝtato(j) kaj tial ne povas disvastiĝi.

Barata sociolingvisto Lachman Khubchandani, kiu prezidis la sekcion en kiu Abel prelegis, demandis pri evoluo de Esperanto kiel vivanta lingvo kompare kun la evoluo de aliaj lingvoj en la jarcento post ĝia apero. Montriĝas, ke Esperanto povas fariĝi interesa lingvistika kaj sociolingvistika esplortemo ekster la verda getto nur se E-sciencistoj pli ofte kaj kun pli da memkonvinko prezentos ĝin en la ekstera scienca mondo. Ŝajnas, ke tiu mondo estas pli malferma por Esperanto, ol la Esperanto-komunumo estas malferma al tiu mondo, nur necesas trairi la malfermitajn pordojn pli ofte kaj pli memfide.

Radojica Petrović (la subskribinto) prezentis tri esperantajn projektojn de  E@I,   ILEI kaj  Hesselbom Berlin GMBH, kiuj baziĝas sur la principoj de interlingvismo kaj subtenas lingvan diversecon per praktikaj rimedoj kaj efektiva agado. Temas pri la projektoj  Lingva Prismo,   lernu! kaj Interkulturo, kiujn finance helpas  ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj kelkaj neesperantistaj fondaĵoj.

Kelkaj aŭskultintoj interesiĝis pri uzeblo de la teknikoj kaj spertoj de lernu! por lernado de aliaj diasporaj lingvoj, aŭ proponis kunlaboron por aplikado de la metodoj de Interkulturo. Tio jam ripetiĝas, ĉar la esperantaj projektoj ankaŭ pli frue vekis tiajn interesiĝojn ĉe aliaj internaciaj konferencoj, kie ili ankaŭ estis prezentitaj en pasintaj jaroj: CALICO (2002), EUROCALL (2003),  Unesko (2003),  FIPLV (2003),  ACODDEN (2003).

Unu el kunlabor-proponoj
el la pasintjara Unesko-konferenco pri interkultura edukado nun estas antaŭ konkretiĝo (per seslanda projekto) de interkultura reto, kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj junularaj organizoj. La projekto estas proponita al la fondaĵo Youth por subvencio. Tio estas unu el vojoj por disvastigo de esperantistaj produktoj, servoj kaj ideoj en neesperantista medio. Tio estas pli promesplena vojo al daŭripova evoluo de la esperantismo ol vendado de Esperanto al esperantistoj, kion la E-organizoj ĉefe faras.

Siamaniere interesa estis kaj menciindas la prelego de François Grin kun favoraj mencioj de Esperanto. Li analizis kompare multlingvecon kaj hegemonion de unu sola etnolingvo el ekonomia vidpunkto kaj argumentis per financaj datumoj. Li montris la manieron, kiel necesas argumenti lingvopolitikajn konsiderojn kaj lingvosolvajn proponojn antaŭ la decidantoj ekz. en Eŭropa Unio.

Esperanto ne eniris eksplicite
en konkludajn raportojn de moderatoroj de kongresaj sekcioj ("atelieroj" ) en kiuj ĝi estis prezentita – por tio bezonatus iom pli da ĉeesto de E-lingvistoj kaj esperantologoj, kaj iom pli da celtrafa lobiado en tiuj rondoj. Tamen la vojo por Esperanto ankoraŭfoje montriĝis malfermita, kaj la kongreso estis instrua pri kiel iri tiun vojon. Ĝi donis kondensitan bildon pri aktualaj interesoj kaj evoluo de la lingvoscienco en la aplika kampo, kun evolutendencoj kaj streboj al praktikaj solvoj kiuj efektive favoras la idealojn de esperantismo: lingva egalrajteco kaj konservado de lingva diverseco.

Ĉu Esperanto tie trovos sian lokon, aŭ permesos ke aliaj solvoj kaj rimedoj realigu ĝiajn idealojn? La lingvopolitiko kaj agadstrategio de Esperanto-komunumo devas adaptiĝi kaj konstante adaptiĝadi al tiuj evolutendencoj kaj al bezonoj de la drame ŝanĝiĝanta modo.

Radojica Petrović

Pri la sama temo aperis ankaŭ gazetara komuniko de UEA.
arkivita en: