Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Internaciaj ekzamenoj ĉi-jare en Sarlando

Internaciaj ekzamenoj ĉi-jare en Sarlando

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-24 22:18
Ĉi-jare en decembro okazos ekzamena sesio por la elementa kaj meza gradoj en Sarlando en la okcidenta parto de Germanio. Oni devas aliĝi ĝis la fino de septembro 2005.
La laboro de multaj Esperantaj instancoj dependas de la lingvaj kapabloj de aktivuloj, sekve ankaŭ UEA prave sugestas, ke ekzemple delegito havu la lingvan nivelon de la meza grado de la ILEI/UEA-ekzamenoj. Tial ne estas kontentige, ke la eblo fari tiujn ekzamenojn estas plejparte ligita al la partopreno de Universala Kongreso. La faktoj tamen montras, ke nur tre malmultaj gesamideanoj pretas foresti dum UK de aliaj programeroj.

La Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA kaj Sarlanda Esperanto-Ligo preparas pro tio ekzamenan sesion por elementa kaj meza gradoj kadre de la 59-a Kultura Semajnfino, okazonta de la 16-a ĝis la 18-a de decembro 2005 en la universitata urbo Homburg (Sarlando, Germanio). Ĝi troviĝas en la trilanda angulo de Francio, Germanio kaj Luksemburgio kaj estas el la plejmulto de la eŭropaj landoj bone atingebla. De la internacia flughaveno kaj la ĉefstacidomo de Frankfurt ĉe Majno ekzistas rekta trajnkonekto.

Sufiĉe frua aliĝo de minimuma nombro da interesiĝantoj necesas pro la preparoj, kiujn kaŭzas ekzamena sesio ĉefe al ILEI, sed ankaŭ por ni lokaj organizantoj. Limdato por alveno de la aliĝoj estas la 30-a de septembro 2005. Detaloj pri la ekzamenoj ĝenerale troveblas ĉe http://www.edukado.net - speciale pri la sesio en Homburg vi trovas pliajn informojn ĉe http://www.esperanto-info.net. Cetere la programo enhavos diversnivelan instruadon, esperantlingvan ekumenan diservon kaj abundan vesperan programon kun koncerto kaj dancado.

Oliver Walz

prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL)