Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Corsetti: Homrajta kunsido kiel UK, sed pli kaosa

Corsetti: Homrajta kunsido kiel UK, sed pli kaosa

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-08 15:10
Fine de marto du reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio ĉeestis la ĉiujaran kunsidon de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN. Laŭ Renato Corsetti, la kunsido kiu daŭras pli ol monaton iom similas al Universala Kongreso de Esperanto. Tamen laŭ li Esperanto-kongresoj estas malpli kaosaj. La reprezentantoj de UEA atentigis la Komisionon pri lingvaj homaj rajtoj kaj la rajto je eduko en la propra lingvo.

La Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj konsistas el reprezentantoj de 53 ŝtatoj, kaj ĝi kunsidas ĉiujare dum ses semajnoj en Ĝenevo, Svisio. La kunsidojn kutimas ĉeesti pli ol 3.000 delegitoj de ŝtatoj kaj de neregistaraj organizaĵoj.

Ĉi-jare inter la reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj estis ankaŭ Renato Corsetti kaj Andy Künzli, kiuj ĉeestis nome de UEA. Ili partoprenis dum la tagoj en kiuj oni diskutis pri kulturaj rajtoj kaj edukado. UEA ankaŭ oficiale transdonis al la Komisiono pri Homaj Rajtoj dokumenton,  en kiu UEA atentigas pri la lingvaj homaj rajtoj.

Laŭ la skriba deklaro de UEA, la Komisiono pri Homaj Rajtoj multfoje menciis lingvajn rajtojn en siaj deklaroj, sed tiuj deklaroj poste ĉiam estis ignorataj. UEA proponas, ke la Komisiono starigu novan laborgrupon por pristudi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservon de homaj rajtoj pro lingvaj malegaleco kaj maljusteco.

Laŭ la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, UEA povus facile havi pli da influo en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, se iu loka esperantisto povus regule prizorgi la kontaktojn. En la kunsido de la Komisiono pri Homaj Rajtoj UEA ĉeestis unuafoje.

Kun la oficejo de la Komisiito de UN pri homaj rajtoj UEA de tempo al tempo havis kontaktojn. Lige kun la 90-jariĝo de UEA en 1998 okazis simpozio pri lingvo kaj homaj rajtoj en la Palaco de Nacio en Ĝenevo. Tiun simpozion UEA organizis sub la aŭspicioj de la komiisito de UN.

Tamen unuafoje UEA uzis sian rajton prezenti skriban dokumenton al la Komisiono. Tiun rajton UEA havas pro siaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj.

Renato Corsetti rakontas al Libera Folio, ke la kunsido de la Komisiono pri Homaj Rajtoj similas Universalan Kongreson de Esperanto, tamen ne necesas pagi aliĝ-kotizon.

- Aliflanke rajtas aliĝi nur la reprezentantoj de ŝtatoj, ĝenerale la daŭraj reprezentantoj ĉe UN en Ĝenevo, profesiaj diplomatoj, la funkciuloj de UN kaj la reprezentantoj de NeRegistaraj Organizaĵoj. La programo estas same ĥaosa kiel en UK. Estas iuj centraj programeroj, kunsidoj de la landaj reprezentantoj por ricevi la skribajn kaj voĉajn deklarojn pri apartaj temoj. Partaj kunsidoj poste okazas pri ĉiu el la temoj en la tag-ordo. Liberaj kunsidoj okazas, se iu grava instanco ricevas permeson aranĝi kunvenon pri io aparta. Entute oni povas kuri senfine de unu kunveno al la alia, inkluzive de flankaj kunvenoj aranĝitaj de la  NeRegistaraj Organizaĵoj aŭ de landaj delegitaroj, rakontas Renato Corsetti.

Entute ĉeestas
la kunsidojn pli ol tri mil personoj, sed kompreneble malmultaj ĉeestas dum la tuta sessemajna kunsido. Laŭ Renato Corsetti, la grandaj landoj ne multe atentas la okazaĵojn en Ĝenevo.

- Iliaj diplomatoj, kiuj aperas en la kunveno estas tre junaj, kaj iusence ili estas trejniĝantaj por pli seriozaj taskoj. La landoj pli malgravaj estas iom pli seriozaj pri la afero. Pluraj el ili havas apartajn celojn montri ke ne ili mem rompas homajn rajtojn sed iliaj najbaroj/malamikoj. Sed je ŝtata nivelo la interesoj estas tiuj, kiujn ni ĉiuj konas el la gazetaro: Usono aranĝas kunvenon kaj disponigas materialon aparte por montri la malrespekton de Homaj Rajtoj en Norda Koreujo kaj en Kubo. Kubo aranĝas kunvenon kaj disponigas materialon por montri la malrespekton de Homaj Rajtoj en Usono, ktp. La rumanoj provas montri ke okazas rompo de Homaj Rajtoj en la moldava regiono okupata de rusoj, je kio la rusoj rebatas, ke rumanoj volas malrespekti la homajn rajtojn de la rusa malplimulto en Moldavujo, kaj tiel plu.

Plej intense la kunsidon de la Komisiono pri Homaj Rajtoj sekvas la reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, opinias Renato Corsetti.

- Ili faras ĉion por prezenti la plej neimageblajn ekzemplojn de rompo de homaj rajtoj ĉirkaŭ la mondo. Mi donu verajn ekzemplojn: diskriminacio kontraŭ la tamiloj en Srilanko, amasmurdo de islamanoj en suda Tajlando, diskriminacio kaj perforta ĝenado de la turkmenoj fare de la kurdoj en la provinco de Kirkuk, kiu daŭras de la tempoj de Saddam kaj ankoraŭ nun sub la usona reĝimo. Mi ne parolu pri la plej konataj: religiaj diskriminacioj en Ĉinujo, ktp. pri kiuj usonaj organizaĵoj prezentas tutajn revuojn, aŭ en Kaŝmiro fare de Barato, pri kiu aliaj organizaĵoj verŝajne subtenatahj de Pakistano prezentas aliajn revuojn....

Tamen la influo de UEA
kaj aliaj neregistaraj organizaĵoj ne estas tre granda, kredas Renato Corsetti.

- La neregistaraj organizaĵoj, ĉiuj estas reprezentataj de fervoruloj esperantist-specaj, kaj pro tio la esperantistoj estas simple en sia medio. Aliflanke la rezolucioj estas redaktataj de la landaj reprezentantoj, kiuj estas tre pli malvarmaj, kaj akceptas ŝanĝi tekstojn jam uzitajn en la pasinteco nur se estas multflanka interkonsento inter la landoj. Vi komprenas, ke la fervoraj subtenantoj de Esperanto aŭ de la senkastuloj en Barato ne havas facilan vivon.

Fine de la aparta kunsido kiun Renato Corsetti rajtis oficiale alparoli nome de UEA estis donitaj promesoj pri estonta kunlaboro kun UEA.  Tamen ja ne klaras, kion tiu kunlaboro konkrete signifos.

Ekstera ligo:

Gazetara komuniko de UEA
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-29 00:24
UEA-eksprezidanto Renato Corsetti estas konata, char li fajfas pri la Homaj Rajtoj, kiujn li konsideras kiel "instrumenton de la okcidenta kaj usona imperiismo". (Oni memoras: La e-istoj tondre aplaudis tiun chi ulon, kiam li paroladis dum UK-inauguroj kaj -fermoj).

http://www.tagesschau.de/ausland/italien652.html

Kion d-ro Corsetti povus diri pri tio? Chu temas pri "konspiro de la okcidenta imperiismo".

Mi ne trovis chi-koncernan tekston en la itala, au angla lingvo. Sed la gugla tradukilo certe povas helpi.