Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / HeKo 279

HeKo 279

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-23 13:42
Ĉar la arkivo de oficialaj komunikoj en la retejo de la Civito tute ne estis ĝisdatigita ĉi-jare, ni aperigas ĉi-sube la tutan tekston de HeKo 279

From: civito@esperantio.net
To:
Subject: HeKo n-ro 279
Date: Sat, 15 Oct 2005 21:03:16 +0200
HeKo n-ro 279 -- 2005 10 15

* * * * *

Saluton!

HeKo estas la retagentejo de la establoj en la Pakto por la Esperanta Civito. Redakto: sen. Anna Lászay. Sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito.

HeKo disdonas gazetarajn komunikojn pri la aktiveco de tiuj establoj. HeKo entenas analizon pri la artikoloj, komentarioj, demandoj koncerne la Esperantan Civiton. HeKo akceptas ankaŭ alies informojn, se la redakcio taksas ilin interesaj por la evoluo de Esperantio.

Ĉi-numere vi legos pri:

(oficialaj el la Civitaj instancoj)
- Aprobita la dua raporto de la Civita Banko [Kapitulo]
- Senata Komisiono pri polaj eventoj: la parolo al la ĝenerala opinio [Senato]
- La Civito ekspansias ekster Eŭropon [Forumo]
- La nova Arbitracia Instanco 2006-2008 [Kortumo] (oficialaj el paktintaj establoj)
- Malagaj tagoj: pli ol aga tago! [AEU]
- Novaj ĉefredaktoroj por "Heroldo" kaj "Femina" [LF-koop]

(diversaj neoficialaj)
- Akademio de Esperanto: demisiis la ĝenerala sekretario - Atako kontraŭ Afriko celas la estraron de UEA

La subaj informoj estas senpage reprodukteblaj, kun la mencio "Heroldo Komunikas" aŭ "HeKo". Legu pli en "Heroldo de Esperanto" kaj "Literatura Foiro", kaj en www.esperantio.net. La personoj petintaj la civitanecon bonvolu aligi sin al la civitana diskutlisto.

***

APROBITA LA DUA RAPORTO DE LA CIVITA BANKO

Agante kiel administra komitato kaj kontrolinstanco, la Kapitulo aprobis la duan raporton de Fonduso Pro Esperanto. La raporto indikis la grandan utilon de ĉi tiu financa rimedo, kiu helpas la integriĝon de la paktintaj establoj, subtenas ilin okaze de longdaŭraj kreditrealigoj, subvencias la vojaĝojn de malriĉaj parlamentanoj kaj ĝenerale prizorgas la financojn de la Civitaj organoj.

La Kapitulo subtenas la strategian linion de fideikomisoj apoge al la akiro de nemoveblaĵoj. Tiurilate eblas, ke grava kaj ĝojiga novaĵo estos anoncita al Esperantio komence de 2006.

En aparta tagordero, la Kapitulo aliĝis al la unuanima rezolucio de la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado pri skandalgazetisto. Entute du (en sep jaroj) estas la "personae non gratae" deklaritaj kadre de la Pakto: unu en Hungario kaj alia en Svedio.

***

SENATA KOMISIONO PRI POLAJ EVENTOJ: LA PAROLO AL LA ĜENERALA OPINIO

Laŭ decido de la Civita Senato, la raporto de la esplorkomisiono pri la polaj eventoj estos publika: la tuta dokumentaro estos legebla en www.esperantio.net en baldaŭa tempo.

Pli frue, la dokumentaro estos disponigita al la tri redakcioj aliĝintaj al la Pakto (HdE, LF, DB) kaj al la ĉefredaktoroj kiuj siatempe ne prisilentis la polajn eventojn, nome Stefan Maul por Monato kaj Eugéne de Zilah por La Gazeto. Prioritate ricevos la dokumentaron ankaŭ Sennaciulo kaj Pola Esperantisto.

En Literatura Foiro aperos la ĉefaj dokumentoj (ekz. la atestoj), komplemente al la konkluda raporto, legebla en HdE.

Jen la teksto de la rezolucio (proponita de sen. Marie-France Conde Rey) unuanime aprobita de la Senato:

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Malago (Hispanio) la 10an de oktobro 2005, diskutinte la konkludan unuaniman raporton de la esplorkomisiono pri la polaj eventoj, starigita laŭ la art. 29 kaj sekvaj de la senata reglamento; aprobas la raporton post danko kaj gratulo al la komisiono kaj precipe al ĝia kunordiganto, sen. Bertil Nilsson, kaj kun la peto aldoni al la aneksaĵoj ĉiujn dokumentojn kiuj estas aluditaj aŭ menciitaj en la raporto mem; decidas ke la raporto kaj ĝiaj aneksaĵoj estu publikaj; gratulas al Pola Esperanto-Asocio pro la kuraĝo agnoski la historian veron, per la formala pardonpeto al kaj la rehabilitigo de la viktimoj, unuavice d-ro Jerzy Leyk, en majo 2005.

***

LA CIVITO EKSPANSIAS EKSTER EŬROPON

Juna demokratio kreskadas: la Esperanta Civito ekspansias ekster Eŭropon. Post la unua afrika establo (TIETo en Togolando) akceptita de la Forumo la 15an de aŭgusto 2004, jen la unua amerika: Kooperativo Esperanto15 en Venezuelo.

La venezuela kooperativo, prezidata de Juan Negrete, profesoro pri antropologio, estas la 23a paktinta establo. Intertempe tamen tri forfalis, pro ĉeso de la aktiveco (en Svislando, Ruslando kaj Hungario).

El la dek ok paktintoj en Eŭropo, po kvar situas en Bulgario kaj Italio; po unu en Francio, Hispanio, Hungario, Pollando kaj Svedio; kvin en Svislando. Dek unu el ili ĉeestis, per delegito aŭ per observanto, la Forumon en Malago, la 11an de oktobro 2005.

Jen la dudek nunaj paktintoj (laŭ la jaro de fondiĝo): Vraca E-Societo, HdE, KCE, ASSI-skoltoj, LF, Razgrada E-kulturdomo, LF-koop, TEV, IIC, DB, Espéranto Charente, Esperanta PEN, AEU, Padova LG, Bon-Apetit', CES, TIETo, STELO, FEM, Koop. Esperanto15. Temas pri tri transnaciaj organizoj, tri redakcioj, du kooperativoj, kvar kulturinstitutoj, du regionaj asocioj, du landaj organizoj, du lokaj societoj, unu loka restoracio, unu teatro. Ili ĉiuj havas po unu voĉo en la Forumo, kiu estas la pariteta branĉo de la Civita Parlamento.

***

LA NOVA ARBITRACIA INSTANCO 2006-2008

La delegitoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito elektis la novan arbitracian instancon, kiu oficos ekde la 1a de marto 2006 ĝis la 29a de februaro 2008.

La membroj de la Kortumo elektitaj de la Forumo en Malago (Andaluzio) la 11an de oktobro 2005 per sekreta baloto estas civitanoj Kep Enderby, Andrés Martin kaj Giorgio Silfer.

La Forumo elektis kiel vicmembrojn de la Kortumo gecivitanojn Zofia Banet-Fornalowa kaj Koffi Gbeglo. Tial ke ĉi-lasta rezignis, tuj anstataŭas lin c-ano Jean-Jacques Lavanchy, kiel sesa en la listo de la esprimitaj voĉoj. Estis entute sep kandidatoj.

Novaj elektitoj al la Kortumo estas Kep Enderby kaj Andrés Martin. La unua, 76-jara, estas juristo, iama justicministro de aŭstralio kaj prezidinto de UEA. La dua, 67-jara, estas la prezidinto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, profesie instruisto. La tria membro de la nova Kortumo, nome Giorgio Silfer, estas interalie fakulo pri parlamenta juro.

Unuafoje alia kontinento ol Eŭropo estas reprezentita en la arbitracia instanco de la Esperanta Civito. Se c-ano Gbeglo ne rezignus, estus eĉ tri kontinentoj.

***

MALAGAJ TAGOJ: PLI OL AGA TAGO!

Eksterordinaraj gastoj en la 11a kongreso de Andaluzia E-Unuiĝo kontribuis al eksterordinara (antaŭ)programo.

Giorgio Silfer gvidis dutagan seminarion pri esperantologio, kiun sekvis deko da aktivuloj el Malago, Sevilo kaj eksterlando. Sekvis la kongresa tago 8 okt 05, kun akto omaĝe al la jubileo de la ĉefverko de Cervantes: esperantistoj el dek landoj (inkluzive de Popola Ĉinio) deklamis el la unuaj ĉapitroj de "La inĝenia hidalgo", per la traduko de Fernando de Diego.

Festparoladis Giorgio Silfer, pri la hungara traduko de "Don Quijote", kiun ĵus realigis lia PEN-kolego János Benyhe. La oratoro larĝigis la temon al la kriterioj por la tradukarto: aparte interesa estis lia subteno al la traduko el klasikuloj kiel Cervantes, ĉar ni E-istoj bezonas viziti ne nur fremdajn landojn, sed ankaŭ fremdajn epokojn.

La posttagmezo proponis prelegon de Ljubomir Trifonĉovski pri pupteatro kaj debaton pri la Esperanta Civito, kiun la publiko vigle kaj pozitive partoprenis. Vespere Anjo Amika prezentis sian plej freŝan repertuaron. Ekskurso, filatela ekspozicio, libroservo riĉigis la aranĝon.

Gratulon al la malagaj (sed tre agaj!) organizantoj, unuavice c-ano Julio Herrero.

***

NOVAJ ĈEFREDAKTOROJ POR "HEROLDO" KAJ "FEMINA"

Hodiaŭ estas la limdato por la kandidatiĝo al la ĉefredaktoreco de la tri periodaĵoj eldonataj de LF-koop. Neniu nova kandidato por la posteno ĉe "Literatura Foiro", sekve la ĉefredaktoro de LF (kiu, laŭ PIV, signifas nur la literaturan revuon fonditan en 1970) aŭtomate restos c-ano Ljubomir Trifonĉovski.

Male, kaj la ĉefredaktoro de "Femina" (Agneta Emanuelsson) kaj la redaktoroj de "Heroldo de Esperanto" (Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey) ne konfirmis sian disponeblon por gvidi la respektivajn periodaĵojn, kvankam ili certe restos aktivaj en la redakcioj.

La Administra Komitato de LF-koop decidos pri ĉiuj nomumoj fine de oktobro. Ĉiuj mandatoj kovros la jarkolektojn 2006-2008, koincide kun la nova Trijara Laborplano de LF-koop.

***

AKADEMIO DE ESPERANTO: DEMISIIS LA ĜENERALA SEKRETARIO

Laŭ mesaĝo de prof. Geraldo Mattos, prezidanto, la Akademio de Esperanto perdis sian ĝeneralan sekretarion kaj kasiston, Gersi Alfredo Bays, pro "malfarto". Li restas kompreneble akademiano.

S-ro Bays estis elektita en januaro 2005 kiel unusola kandidato al la koncerna posteno en la estraro de AdE. Lia kandidatiĝo kaŭzis la protestan retiriĝon de ak. d-ino Perla Martinelli el kandidateco kiel vicprezidonto.

Dum la malmultaj monatoj de sia ofico s-ro Bays estis tiel diskrete inerta, ke eĉ lia demisio ne estis rimarkita de (aŭ komunikita al) la ceteraj akademianoj, kvankam la statuto postulus tujan elekton de anstataŭanto.

***

ATAKO KONTRAŬ AFRIKO CELAS LA ESTRARON DE UEA

La 6an de oktobro István Ertl lanĉis, kadre de la Komitato de UEA kaj kunordige kun misfamiga kampanjo de lia kamarado Kalle Kniivilä (korespondanto de finna komunisma organo en Moskvo, 1990-1992), atakon kontraŭ la Afrika Oficejo kaj specife la persono de c-ano Koffi Gbeglo, ĝia responsulo. La atakon subtenis almenaŭ la israela kaj la svisa gekomitatanoj, kaj iom ambigue ankaŭ unu el la italaj.

Se unuavide la atako celas persekuti homon en Afriko kaj pli ĝenerale terorismi kontraŭ la Tria Mondo, reale ĝi celas embarasi la nunan estraron, kaj precipe la prezidanton, al kiu la (memvolaj?) maldungitoj de la Centra Oficejo ĵuris eternan malamon.

La estraro, pere de s-ino Ans Bakker, donis efikajn kaj ekvilibrajn respondojn. Ne tre konvinka, male, aspektis d-ro Renato Corsetti, kies ĉefa argumento ŝajnas esti: "la komitatanoj ne estas elektitaj por administri asocion, sed por helpi al la disvastigo de planlingvo".

Al la kutimaj insultoj kontraŭ la Civito fare de personoj kiel komitatano Bellefeuille, kaj al la mensogoj pri la Civito fare de Ertl kaj Kniivilä, lakone respondas la unua Vickonsulo, c-ano Ljubomir Trifonĉovski: "La sola oficiala dokumento de la Esperanta Civito pri Universala E-Asocio, ĝis nun, estas deklaro de la Kapitulo pri la krizo de tiu asocio en 2001-2002: ĝi certe ne entenas malamikecon. Principe, la nova Esperantio bazas sian kreskon sur la propraj virtoj, kaj ne sur la malvirtoj de (realaj aŭ imagataj) malamikoj: estus saĝe se ĉiu UEA-komitatano adoptus nian etikon".


arkivita en: