Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Małgorzata Handzlik en la pola radio

Małgorzata Handzlik en la pola radio

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-26 23:44 Radio Polonia
En intervjuo donita al la Esperanto-redakcio de la pola radio, Małgorzata Handzlik rakontas, ke ŝi ricevis amasojn da gratuloj de esperantistoj pro sia elektiĝo al la eŭropa parlamento. Ni publikigas la tutan intervjuon.

Barbara Pietrzak intervjuis Małgorzatan Handzlik, novelektitan anon de la eŭropa parlamento en esperantlingva programo de la pola radio la 25-an de junio 2004. La intervjuo estas aŭskultebla en la retejo de Radio Polonia dum unu semajno. Ni publikigas la plenan tekston. Kopirajto: Radio Polonia.

Barbara Pietrzak: Plej elkorajn gratulojn lige kun la fakto ke vi estis elektita al la eŭropa parlamento. Ni tuj volas kun vi interparoli... Tio ne povis okazi la lastan semajnfinon. Estas granda ĝojo inter esperantistoj. Kiel vi akceptis ĉi tiun rezulton, kiel reagis via familio, balotintoj?

Małgorzata Handzlik: Antaŭ ĉio dankon pro la gratuloj al ĉiuj. Sed antaŭ ol mi decidis pri la kampanjo, mi diskutis dum kelkaj tagoj kun miaj filinoj. Ili akceptis la situacion. Kiam ni eksciis pri la rezultoj de la balotado, la ĝojo estis granda. Do dum la tuta tago mi ricevis gratulojn telefone kaj rete. Gratulojn ricevis ankaŭ miaj filinoj, kiuj en la momento estis en la lernejo. Ni ĉiuj sentis, ke tiu tago estas tre grava por nia familio.

Ĉu tiu balotrezulto ŝanĝos ion en via ĝisnuna laboro kaj aktivado?

Evidente jes. Ni ankoraŭ ne povas ĉion scii. Certe plurajn tagojn mi laboros en Bruselo, for de mia nuna laborloko. Mi ne havos tiom da tempo por labori en la radioj kaj eldonejo. Niajn kampanjojn prizorgos mia edzo Georgo. Nun ni ne planas translokiĝi.

Do, tiam en Bielsko-Biała, sed tamen iom vi devos veturi, ĉu ne?

(Ridas) Jes.

Do ĉu vi jam havas imagon kiel aspektos viaj plej proksimaj aktivaĵoj kiel pola deputitino al la eŭropa parlamento?

Nun mi provas formi la oficejon de parlamentano, kaj danki al ĉiuj, kiuj helpis al mi dum la kampanjo. Mi provas respondi al centoj da retmesaĝoj en la pola kaj en Esperanto. Post du semajnoj mi iros al Budapeŝto, kie okazos renkontiĝo de la plej granda frakcio de la eŭropa parlamento, Eŭropa Popola Partio, en kiu mi agos. Post unu monato, la eka sesio en Bruselo, kaj  ferioj. La vera laboro komenciĝos fine de aŭgusto. Tiuj aktivadoj detruis nian familian kalendaron. Ĉi-jare ni ne povos partopreni somerajn kursojn en Lesjöfors, kie nia familio ferias ĉiujare.

A jes, tamen, sed bone ke vi menciis vian kutiman feriadon, ne nur feriadon sed ankaŭ instruadon en Svedio, ĉu ne, sed tamen, alflugante al nia movado, ni povas diri ke estas tre granda ĝojo ke via balot-sukceso signifas ke nia parol-komunumo havas sian homon en la eŭropa parlamento, havas propran esperantistinon,  kaj tiu informo evidente streĉis la atenton en la tuta esperanto-komunumo. Iuj rekte akcentas la gravecon de ĉi tiu fakto, aliaj certe konsideras, kiamaniere ĝi povas ĝi povas esti utiligita, sed ĉu vi mem havis jam kontaktojn kun ekzemple kun Eŭropa Esperanto-Unio kaj Brusela Komunikad-Centro, ĉu vi jam planas iujn kontaktojn. Cetere vi scias, ke en bruselaj instancoj laboras kelkaj esperantistoj, ĉu vi planas, aŭ ĉu vi eble jam kontaktis ilin?

Multaj el ili kontaktiĝis, sed nun mi provas aliĝi al komisiono pri kulturo, kiu okupiĝas ankaŭ pri lingvoj. Mi esperas tie labori ankaŭ por nia lingvo Esperanto. Mi scias pri iama rendevuo kun Esperanto de profesoro Geremek, sed dum lastaj tagoj venis rete al mi multaj gratuloj kaj proponoj pri komuna lingvo por Eŭropo. Mi esperas, ke mi povos kunlabori kun esperantistoj pri tio, sed certe ne hodiaŭ. Unue mi devas trovi min en la strukturoj de la eŭropa parlamento.

Jes, tio estas evidenta.

Verŝajne mi estas la unua esperantistino en la eŭropa parlamento.

Tiel ni diras, ke vi estas verŝajne la unua, ĉar fakte ni ankoraŭ ne scias, ĉu inter la aliaj troviĝas esperantistoj, ĉu ne?

Mi ankaŭ tion ne scias.

Sed kiamaniere vi imagas, ekzemple kiam vi havos kontakton jam kun via gekolegoj, 54 polaj parlamentanoj en la eŭropa parlamento, polaj deputitoj, ĉu vi ankaŭ iamaniere pensas pri tio ke ili iomete en pli signifa grado orientiĝu pri lingvaj problemoj?

Espereble jes, sed ankoraŭ mi ne povas tion scii. Ankoraŭ mi ne parolis pri tio kun miaj amikoj.

Jes, jes. Kaj kompreneble mi jam ŝatus esprimi la deziron, ke malgraŭ via okupiteco vi trovos tempon jen kaj jen iomete interparoli kun nia redakcio, kaj pere de ni kun niaj aŭskultantoj pri via laboro, kio okazas en la eŭropa parlamento, kiamaniere vi laboras en viaj komisionoj, al kiuj vi volas aliĝi.

Kompreneble jes. Mi ĉiam aprezas la rolon de la Esperanto-redakcio en nia verda mondo.
 

arkivita en: ,