Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Esperantisto en la eŭropa parlamento

Esperantisto en la eŭropa parlamento

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-28 12:23
La pola entreprenisto, ĵurnalisto kaj esperantisto Małgorzata Handzlik estis elektita ano de la eŭropa parlamento. Ŝi parolas Esperanton de dudek jaroj, kaj Esperanton parolas ankaŭ ŝia tuta familio. Ŝia edzo estas la konata "bardo sen barbo", Georgo Handzlik. En la Eŭropa Parlamento sinjorino Handzlik agos en la plej granda frakcio EPP, Eŭropa Popola Partio.
Małgorzata Handzlik estas en esperantistaj rondoj pli konata per la esperantigita formo de sia nomo, Margareta. Ŝi neniam aktivis en iu politika partio, sed nun kandidatis en la eŭropaj elektoj en la listo de la partio Civitana platformo, kaj sukcesis post nur ses-semajna kampanjo kolekti la necesan kvanton de voĉoj. Entute pli ol 30.000 homoj voĉdonis por ŝi. La kampanjo estis intensa, kun foje eĉ ses renkontiĝoj en diversaj urboj de la pola regiono Silezio dum la sama tago.

Laŭ sia retpaĝo, ŝi decidis kandidati, ĉar ŝi estas forte ligita al sia hejma regiono, kaj la decidoj de la eŭropa parlamento influos la vivon tie, la agadon de la entreprenoj kaj la ĝeneralan evoluon.

En la eŭropa parlamento Małgorzata Handzlik volas labori por sia hejma regiono, sed ŝi ankaŭ esperas aktivi en komisiono, kiu zorgas pri lingvaj aferoj kaj tie engaĝiĝi por Esperanto. Ankaŭ en sia kampanja retpaĝo ŝi plurloke mencias Esperanton, kaj la retpaĝo enhavas esperantlingvan membiografieton.

Gravan rolon en la elektiĝo de Małgorzata Handzlik havis la du lokaj radioj, en kiuj ŝi aktive kunlaboras. La radiostacioj Radio Bielsko kaj Radio MEGA ne nur elsendas muzikon, sed ankaŭ engaĝiĝas en la sociajn agadojn de la loka loĝantaro kaj apogas bonfarajn asociojn.

De 15 jaroj Małgorzata Handzlik kune kun sia edzo Georgo (Jerzy) Handzlik gvidas plurajn entreprenojn, el kiuj inter esperantistoj plej konata estas la eldonejo KLEKS, kiu eldonas librojn kaj sondiskojn en Esperanto kaj la pola lingvo. Małgorzata Handzlik havas du filinojn en la aĝoj de 10 kaj 13 jaroj.

Małgorzata Handzlik laŭ la ĝisnunaj informoj estas la sola esperantisto kiu elektiĝis al la eŭropa parlamento. Tamen ankaŭ en Francio la esperantistoj havis sukceson en la elektoj. La listo "Eŭropo Demokratio Esperanto" ricevis ne nur atenton de la amaskomunikiloj, sed ankaŭ pli ol 25.000 voĉojn. Tamen tiu kvanto, kiu egalas al proksimume 0,15 procentoj, ne sufiĉis por loko en la nova eŭropa parlamento, kiu kolektiĝos en Bruselo en julio.

Pri la elektiĝo de Małgorzata Handzlik raportis ankaŭ la retejo EsperantoLand en Esperanto kaj en la germana.
arkivita en: ,