Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Unesko festis gepatrajn lingvojn verdstele

Unesko festis gepatrajn lingvojn verdstele

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-06 15:32
Laŭ la reklam-afiŝoj kiujn UEA disvastigis okaze de la Tago de la gepatraj lingvoj, nur la gepatra lingvo (do ne Esperanto) povas instigi al originalaj pensoj. En sia deklaro okaze de la lingvotago, la prezidanto de UEA deklaris, ke Esperanto protektas la pluekziston de aliaj lingvoj. La 6-an Internacian tagon de la gepatra lingvo la 21-an de februaro Unesko solenis per afiŝo kun granda verda stelo. Tamen la ĉefa teksto de la afiŝo estis en la angla, ne en Esperanto.
La Tagon de la gepatra lingvo oni festas la 21-an de februaro de ĉiu jaro en la ĉefsidejo de Unesko sed ankaŭ en la tuta mondo jam ekde la jaro 2000. En novembro 1999 Unesko deklaris tiun daton Tago de la gepatra lingvo, kaj la 15-an de februaro 2002 ankaŭ la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aliĝis al la deklaro.

La sesan Tagon de la gepatra lingvo Unesko dediĉis aparte al signolingvoj kaj la brajla skribo. En la ĉefsidejo de Unesko en Parizo oni organizis ekspozicion pri signolingvoj kaj brajlo. La ekspozicion malfermis la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura.

Jam en januaro 2005 la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, vizitis la ĉefsidejon de Unesko, interalie por rakonti pri la agado de UEA lige kun la Tago de la gepatra lingvo.  Li interalie prezentis al reprezentantoj de Unesko ekzemplerojn de la speciala afiŝo, kiun UEA lanĉis por diskonigi la Tagon.

Sur la afiŝoj UEA citas Mahatma Gandhi, kiu en 1920 skribis:  "vera edukado ne eblas per eksterlanda medio [...]  sole la hejma medio povas stimuli spiritan originalecon en  la plej multaj personoj." Iom mirigas, ke UEA disvastigas la ideon, ke nur la gepatra lingvo (do ne ekzemple Esperanto) povas instigi al originalaj pensoj.

La ĉefa mesaĝo kiun UEA klopodas transdoni per siaj afiŝoj estas "ĉiu rajtas lerni la gepatran lingvon kaj la internacian lingvon", sed samtempe la asocio sukcesas konstati, ke verŝajne ne estas multaj originalaj pensoj en la esperantlingva literaturo kaj kulturo. La afiŝoj de UEA ekzistas en 14 lingvoj.

Interesa koincido
estas, ke la afiŝoj de Unesko kiuj informas pri la Tago de la gepatra lingvo surhavas unu grandan verdan stelon kaj kelkajn malgrandajn. Jen eventuale konkreta rezulto de la persista informada laboro de UEA ĉe Unesko. La granda teksto sur la afiŝo de Unesko tamen estas en la angla, Esperanto ne ĉeestas.

En la deklaro de UEA okaze de la Tago de la gepatra lingvo, la prezidanto de UEA atentigis, ke Esperanto protektas la pluekziston de aliaj lingvoj:

"Esperanto estas lingvo por uzado nur en internaciaj rilatoj kiel neŭtrala maniero komuniki sen altrudo de la propra mond-rigardo al la aliaj homoj. Tial ĝi protektas la pluekziston de la gepatraj lingvoj, kies funkcion ĝi ne celas transpreni, kiel faris tra la tuta historio kaj ankoraŭ nun faras naciaj lingvoj, kiam ili estas uzataj por internaciaj rilatoj."

Similajn pensojn Renato Corsetti esprimis ankaŭ en februaro 2004 kaj 2003, tiel ke partoj de la deklaroj eĉ estas tute identaj. En 2003 Renato Corsetti skribis:  "Esperantistoj ĉiam celis konservi ĉies gepatran lingvon, kaj nur proponi la uzon de Esperanto en la internaciaj rilatoj.Ni volas, ke ĉiu infano havu la homan rajton esti edukata en sia gepatra lingvo." Tamen, en ĉiuj tempoj ja ekzistis ankaŭ aliaj ideoj pri la rolo de Esperanto kaj esperantistoj.

La agado de UEA ricevis iom da agnosko flanke de Unesko. Aline Bory-Adams, la direktoro de la fako pri Edukado por daŭripova evoluo, skribis al Renato Corsetti interalie:  "Ni rekonas la gravecon de lingvo-diverseco kaj salutas viajn klopodojn en ĉi tiu kampo".

Tiu rekono rilatis al la projekto "Esperanto por daŭropova evoluo", kaj Renato Corsetti ne kredas ke temis pri nura ĝentila frazo flanke de Unesko.

- Ĉu nura ĝentileco? Eble, sed ŝajnus stranga kaj senzorga rilate al projekto, kiu enhavas la vorton Esperanto en la nomo mem. La kontaktoj daŭras, li skribis en retlisto de Unesko-aktivuloj.

La antaŭa prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, ne kredas ke Unesko vere komprenas kian rolon povus havi Esperanto por lingva diverseco.

- Unesko aludas la lingvan diversecon, sed mi ne pensas, ke Unesko komprenas kial la ideo de unu komuna lingvo rilatas al la lingva diverseco. Mi proponas, ke ni kaptu ĉi tiun momenton, kaj daŭre konvinkadu Uneskon kiel Esperanto utilos por la lingva diverseco, li skribis en la sama retpoŝta listo ĝuste la 21-an de februaro, en la Tago de la gepatra lingvo.

Eksteraj ligoj


Retejo de Unesko pri la Tago de la gepatra lingvo
Gandhi pri edukado (en Esperanto)
arkivita en: ,
gmickle
gmickle diras:
2005-02-24 11:14
La prezidanto de UEA klarigas, ke Esperanto kapablas savi aliajn lingvojn kontraŭ malapero:

"Esperanto estas lingvo por uzado nur en internaciaj rilatoj kiel neŭtrala maniero komuniki sen altrudo de la propra mond-rigardo al la aliaj homoj. Tial ĝi protektas la pluekziston de la gepatraj lingvoj, kies funkcion ĝi ne celas transpreni, kiel faris tra la tuta historio kaj ankoraŭ nun faras naciaj lingvoj, kiam ili estas uzataj por internaciaj rilatoj."

Unue, li prezentas sian vizion pri la estonta uzmaniero de Esperanto en la mondo, kvazaŭ ĝi estus la "celo" aŭ natura destino de la lingvo. Eblas diri senblufe, ke la plimulto de esperantistoj volas destini Esperanton "por uzado nur en internaciaj rilatoj", sed kio rajtigas supozi, ke Esperanto, se oni vaste uzus ĝin en la internaciaj rilatoj, ne kondutus same kiel la nunaj tutmonde plej fortaj lingvoj? Pli realisme estas supozi, ke Esperanto – ĉar facile lernebla – pli multloke kaj pli rapide iĝus universale konata en lokoj, kie kunvivas parolantoj de diversaj gepatraj lingvoj, ol nun ekzemple la angla. Ĝuste tiu universaleco de unu lingvo en multlingva socio estas kondiĉo por la rapida regreso de la aliaj lingvoj. Esperanto do ne nur ne "protektas la pluekziston de gepatraj lingvoj", sed eĉ rapide mem iĝus gepatra lingvo de milionoj en multetnaj mondregionoj – koste de tradicie uzitaj etnaj lingvoj.

Kaj kion signifas "komuniki sen altrudo de la propra mond-rigardo al la aliaj homoj"? Se Esperanto ĝeneraliĝus kiel internacia lingvo en estonta mondo de ideologie trudemaj ŝtatoj kaj aliaj sociaj institucioj, tiam Esperanto kompreneble uziĝus por altrudi mondrigardojn. Renato Corsetti certe ne neus tion. Verŝajne li celas ion alian: ĉiu unuopa etna lingvo estas komprenata kiel portanto de unika mondrigardo, kiun ĉiu ĝia denaska parolanto kundividas. Kiam etna lingvo trudiĝas kiel komunikilo inter diverslingvuloj, tiam aŭtomate trudiĝas la en ĝi konservata mondrigardo kune kun ĝi. Ankaŭ por Zlatko Tišljar lingva komunumo estas grupo, en kiu oni "samopinias rilate la sencon de la vivo kaj morto". Tiu hipotezo estas etnonaciisma. Ĝi celas kredigi, ke lingve difinitaj etnaj aŭ naciaj komunumoj estas "nature" la bazaj unuoj de la homaro. Se Renato Corsetti efektive volas fari tion la doktrino de UEA, tio estas nur plia paŝo en jam konstatebla direkto.