Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Tri landoj bojkotis parton de EU-renkontiĝo pro manko de tradukoj

Tri landoj bojkotis parton de EU-renkontiĝo pro manko de tradukoj

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-10 12:02
Hispanio, Italio kaj Portugalio bojkotis parton de la renkontiĝo de la ministroj pri laboro de la Eŭropa Unio ĵaŭde la 3-an de marto, ĉar la dokumentoj de unu el la aferoj traktendaj aperis nur en la franca, angla kaj germana lingvoj.
Laŭ la reglamento de la interna funkciado de la Konsilio nepras ke ĉiuj dokumentoj estu tradukitaj en ĉiujn oficialajn lingvojn de la Eŭropa Unio. Reprezentantoj de Hispanio, Italio kaj Portugalio deklaris, ke oni ne povas debati aŭ diskuti dokumentojn kiujn oni ne povas kompreni. Tial ili rifuzis partopreni diskuton pri unu tagordero, ĉar la fonaj materialoj estis tradukitaj nur al la angla, franca kaj germana.

La ambasadoroj de Italio kaj Hispanio pli frue ankaŭ sendis formalajn protest-leterojn al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono. En la leteroj la ambasadoroj asertas, ke la institucioj de EU evoluas en la direkto de trilingveco, tiel ke la rolo de la angla, franca kaj germana iĝas ĉiam pli granda. La ambasadoroj postulas, ke tiu evoluo estu haltigita.

Laŭ informoj de El Mundo, Eupolitix.com
arkivita en: