Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Esperantistoj en la Eŭropa parlamento

Esperantistoj en la Eŭropa parlamento

de Peter Hauser Laste modifita: 2005-04-24 22:17
Esperantistoj partoprenos en la malferma tago, kiu okazos je la 8an de majo 2005 de la 10a ĝis la 18a horo en la ejo de la Eŭropa parlamento en Strasburgo en Francio.

Tiel informis Gilbert Stammbach dum la ĝenerala asembleo de Espéranto France Est, okazinta la 17an de aprilo 2005 en Lucelle. De respondeculoj de la parlamento  la Esperanto-grupo de Strasburgo ricevis promeson, ke ili povos prezentiĝi same kiel multaj aliaj neregistaraj asocioj per standeto en la parlamentejo. Jam anoncis sin kelkaj germanoj kiel gastoj; memkompreneble bonvenas ĉiulandaj esperantistoj, kiuj estos je tiu tago en la regiono.

Peter Hauser
Dreieich, Germanio