Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Italio indignas pro ne sufiĉe itallingva EU

Italio indignas pro ne sufiĉe itallingva EU

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-23 13:20
Italio indignas, ĉar ekde nun la itala lingvo ne plu estos uzata en la gazetaraj konferencoj de la Eŭropa Komisiono, krom en merkredoj. Itala komisionano minacas estonte paroli nur itale, kaj la itala registaro faris formalan diplomatian proteston.
Ekde nun en gazetaraj konferencoj de la Eŭropa Komisiono en Bruselo oni faros italan interpreton nur merkrede. Tio ekigis viglan diskutadon en Italio pri la internacia reputacio de la lando, ĉar la registaro de Berlusconi promesis plireliefigi la landan profilon en la mondo.

En la 19-a de februaro Italio liveris formalan diplomatian proteston kontraŭ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso. Lia antaŭulo, la italo Romano Prodi, kutimis fari siajn gazetarajn konferencojn en la itala. La portugalo Barroso preferas uzi la anglan.

La ambasadoro de Italio ĉe la Eŭropa Komisiono, Rocco Gangelosi, nun skribis al Barroso leteron, en kiu li opinias la novan praktikon uzi nur la anglan, francan kaj germanan lingvojn diskriminacio kontraŭ la itala.

Iuj en Italio akuzas la registaron pro nesufiĉa financa subteno al organizaĵoj celantaj antaŭenigi la italan lingvon, aliaj diras ke kulpas la itala emo farĉi la lingvaĵon per anglaĵoj. La ministro pri eŭropaj aferoj, Rocco Buttiglione, nomas la decidon neakceptebla. La itala komisionano Franco Frattini minacas rebati per tio, ke li parolos nur itale en siaj propraj gazetaraj konferencoj en Bruselo.

Laŭ raportoj de RAI, Brian Kaneen kaj The Guardian

arkivita en:
VictoriaMagna
VictoriaMagna diras:
2005-06-07 19:43
Mi apogas kaj konsentas kun la itala parlamentaro, ke la itala lingvo ankaú devas esti uzata de ili en EU! Ni el Brazilo, kiuj devenas el itala familio
(itala kolonio estas tre granda en mia lando - mia patrino estis itala) scias tiun diskriminacion en eúropaj landoj kaj ecx en Norda Ameriko ktp...