Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Corsetti reelektita sen alternativo

Corsetti reelektita sen alternativo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-25 20:11
Kontribuintoj: Yves Bellefeuille, Kalle Kniivilä
En sia unua kunsido en Pekino sabate matene, la nova komitato de UEA reelektis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, por nova trijara periodo. Kiel vicprezidanto estis elektita Claude Nourmont, komitatano A por Francio, kaj kiel ĝenerala sekretario Ulla Luin, kiu unue estis elektita komitatano C. Por tiuj postenoj ne estis alternativaj kandidatoj.
Komence de la komitata kunsido sabate matene Yves Bellefeuille (komitatano A por Kanado) anoncis, ke troviĝas pliaj kandidatoj por la estraro, krom tiuj menciitaj en la raporto de la elekta komisiono. Yves Bellefeuille proponis, ke la komitato konsideru ankaŭ la aldonajn kandidatojn. Tamen la komitato per granda plimulto de voĉoj rifuzis diskuti pliajn kandidatojn. Subtenis la proponon kvar el la ĉeestintaj komitatanoj, sindetenis tri.

- La ĝenerala etoso en la kunsidoj estis akceptema al la estrara politiko, komentas Jukka Pietiläinen, B-komitatano kiu subtenis la proponon de Yves Bellefeuille.

Ĉeestis en la komenco de la unua komitata kunsido 35 voĉdonrajtaj komitatanoj. Pliaj komitatanoj alvenis poste, kiam la estraro jam estis elektita. La plej fortan subtenon, 33 voĉojn, ricevis Ans Bakker, kiu estis reelektita kiel estrarano. Plej malmultajn voĉojn (18) ricevis Andrej Grigorjevskij, kiu tiel iĝis la sola nesukcesa kandidato: por la sepkapa estraro estis ok kandidatoj.

La elekto okazis laŭ la originala propono de la elekta komisiono, kun la sola escepto, ke ne plu kandidatis eksestrarano Ivo Osibov, kiu ne ricevis la subtenon de la individuaj membroj en la balotado pri la novaj B-komitatanoj antaŭ kelkaj semajnoj.

La konsisto de la nova estraro estas jena:

  • Renato Corsetti, prezidanto (30 voĉoj)
  • Claude Nourmont, vicprezidanto (31 voĉoj)
  • Ulla Luin, ĝenerala sekretario (32 voĉoj)
  • Ans Bakker ten Hagen (33 voĉoj)
  • Maritza Gutierrez (26 voĉoj)
  • Amri Wandel (24 voĉoj)
  • Yu Tao (30) voĉoj
El la antaŭa estraro tiel restis krom la prezidanto nur Ans Bakker ten Hagen. En la sepkapa estraro estas kvar virinoj kaj tri ekstereŭropanoj. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, responde al demando de Libera Folio neniel volis komenti la konsiston de la nova estraro.

Dum la sabata komitata kunsido oni pritraktis ankaŭ la decidojn de la antaŭa kunsido en Gotenburgo. Oni konstatis, ke la akcepto de Landa Asocio el Kongo farita en Gotenburgo ne estis farita per sekreta voĉdono, kiel la regularoj postulas. Tial oni denove voĉdonis, ĉi-foje sekrete, por konfirmi la akcepton. Por la akcepto de la nova landa asocio voĉdonis 26 komitatanoj, kontraŭ 2, sindetenoj 5.

La komitato ankaŭ akceptis la raporton de la malnova estraro pri la agado dum 2003. La sekva kunsido okazos vendrede. Antaŭ tio dum la semajno kunsidos la subkomitatoj. La komitataj kunsidoj estas malfermitaj al la ĝenerala publiko. La sabatajn  kunsidojn ĉeestis dudekkvino da spektantoj.

Sabate antaŭtagmeze la nombro de aliĝoj atingis jam 1913, do klare pli ol la pasintjara kongreso en Gotenburgo, kie estis 1792 aliĝintoj. Duono de la aliĝintoj en Pekino estas ĉinoj.

En sabato estis ankaŭ pompe malfermita ekspozicio pri Ĉinio en la kongresejo. Sur nia foto vi vidas la novelektitan prezidanton de UEA, Renato Corsetti, kiu lige kun la ekspozicio esploras la ĉinlingvan retejon de la UK.

Iuj kongresanoj plendis, ke plene mankas restoracioj au manĝ-eblecoj en la kongresejo; krome, en la hotelo al kiu ĝi estis ligita estas nur unu restoracio. Tamen ŝajne ekfunkcios bufedo en la kongresejo.

Por la solena malfermo, kiu okazos dimanĉe matene, oni atendas diplomatojn el deko da landoj. Irano laŭplane sendos eĉ tri  diplomatajn reprezentantojn.

arkivita en: