Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Kortuŝe en Bulonjo

Kortuŝe en Bulonjo

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-07 15:11
Pli ol 500 homoj el 23 landoj kolektiĝis en Bulonjo-ĉe-Maro por festi la centjaran jubileon de esperantistaj kongresoj. "La plej kortuŝa programero al mi kaj multaj aliaj estis la malfermo en la sama teatro, kie, antaŭ cent jaroj, parolis Zamenhof. Nun aktoro Arno Lagrange parkere ripetis lian faman paroladon", rakontas Raita Pyhälä kiu verkis raporton por Libera Folio.

"Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno;la  mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en  nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la  mondo..."

 L. L. Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Legu la tutan paroladon.


La temo de la jubilea kongreso omaĝe al la unua internacia E-kongreso (aŭgusto 1905) en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro estis: "Esperanto: perspektivoj post 100 jaroj de renkontiĝoj". Pri tio do oni prelegis kaj diskutis, kaj en la kongreso mem kaj en la simpozio en la Universitato Littoral.

Kompreneble okazas ideologiaj kolizioj, kiam kunvenas entute naŭ asocioj, laboristaj, katolikaj kaj aliaj, sume ĉirkaŭ 550 homoj el 23 landoj. Unuj demandas al si, kial en klasika koncerto estas ludata la himno de la revolucia proletaro, aliaj plendas, ke ne devus okazi Esperantlingva Paska meso en katolika katedralo. Al nefrancoj la profundeco de la konflikto inter laikismo kaj religioj estas nekomprenebla. Oni vigle pridiskutis la Rekomendojn de la kongreso, koncerne kaj la enhavon kaj la lingvaĵon: nur unu detalo, la ligoj inter turismo, ekologio kaj Esperanto.

Malgraŭ la malsamopiniadoj la kunlaboro de la E-asocioj en la bulonja kongreso estis avangarda. En la E-movado ja estas pri la celoj ... certa interkonsento. Pri la rimedoj kaj agadoj prezentiĝas diversaj solvoj... La montrado de nia ekzisto, la informado al la eksterularo...estas bataliloj daŭrigotaj kaj intensigataj... Malgraŭ niaj skismoj de interne; malgraŭ indiferentecoj, perfortoj, turmentegoj, persekutoj de ekstere la kongresanoj en Bulonjo atestis pluvivon kaj bonfarton de Esperanto. (Citaĵoj el la Kongreslibro)

La urbo Bulonjo multege
kaj ĉiel helpis al la kongreso. En la urbaj voj- indikaj paneloj videblis Esperanto-kongreso ne nur dumkongrese sed tri monatojn antaŭe. La urbo senpage disponigis ejojn, helpantojn kaj funkciulojn, donacis memoraĵojn al ĉiu kongresano. La urba muzikistaro ritmigis la sunbrilan traurban defiladon al la Placo de Zamenhof, kie paroladis kaj florbukedojn antaŭ la buston de Zamenhof metis eminentuloj. La urbestro aranĝis bufedon al ĉiuj kongresanoj en la urbodomo...

La jubilea renkontiĝo ne akceptis ian Bulonjan Deklaracion, ĉar tia deklaracio ja estis farita jam antaŭ cent jaroj, sed ja apartan Rekomendaron. En la solena Fermo, kiam la kongresa Rekomendaro jam estis unuanime akceptita, aperis surpodie surpriza Trudhomo, kiu proponis, ke la ĉeestantaro voĉdonu pri iu "deklaracio" kiun li disdonigis en la komenco de la Fermo. La prezidanto de la Organiza Komitato firme daŭrigis la antaŭplanitan programon malgraŭ la interrompo kaj zorgis, ke la Trudulo ne plu kaptu la mikrofonon. Tiu Trudulo nek petis parolvicon nek pagis la kongreskotizon; en la listo de la kongresanoj li ne videblas. Ĝentile ridetante sur la rando de la podio li eble provis profiti de sia ioma simileco al Humphrey Tonkin, sed senvorte kaj senrezulte li devis foriri.

La Rekomendaron la ĉeestantoj akceptis per manlevado, kaj la francan version poste akceptis la urbestraro ("Bulonjo" pli larĝe komprenate konsistas el pluraj komunumoj). Aperis rimarkeblaj artikoloj en la loka gazetaro kaj pri Esperanto, pri Zamenhof kaj la sorto de lia familio, kaj pri la kongreso kaj la diservo. Por honorigi la renkontiĝon "Boulogne 2005" eldoniĝis Esperanta komiksa albumo Tinĉjo en Tibeto, kiu emfazas toleremon kaj solidarecon inter diversnaciaj homoj.

La Libroservoj de SAT kaj UEA
kaj la Muzikservo de Vinilkosmo imponis kaj utilegis. Ĉiu prelego kaj ekskurso meritus sian resumon. La arta programo, bonaj pladoj kaj spritaĵoj interrompantaj multajn oficialajn paroladojn multe helpis. Ĉiam okazas ankaŭ malbonaĵoj, pri kiuj ne ĉiam homo kulpas sed ekzemple vetero,nebulo, paneo de motoro, neantauviditaj kulturaj diferencoj,malfruiĝo de iu ĉenero kiu malfruigas ĉiujn sekvajn partojn de la programo.

La plendojn ni sendu al la futuro, kie oni eble okazigos memorfeston pro la ducentjariĝo de la unua UK. Al mi plej ĝena estis nesufiĉa interpretado dum ekskurso, kiam la ĉiĉerono kaj la francaj ekskursanoj pensis, ke ne indas multon diri en Esperanto, ĉar la buso sidas nur du nefrancoj. La plej kortuŝa programero al mi kaj multaj aliaj estis la malfermo en la sama teatro, kie, antaŭ cent jaroj, parolis Zamenhof. Nun aktoro Arno Lagrange parkere ripetis lian faman paroladon.

Raita Pyhälä
Finnlando
Fotoj: aliaflanko.de
arkivita en: