Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Prezidantoj kolektas promesojn por BKC

Prezidantoj kolektas promesojn por BKC

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-15 00:12
En Gotenburgo la komitato de UEA decidis ne plu financi la Bruselan Komunikad-Centron. La fino de la Komunikad-centro proksimiĝas, ĉar fine de la jaro elĉerpiĝos la financaj rimedoj. Nun Eŭropa Esperanto-Unio kaj UEA esperas, ke privataj donacoj pluvivigos la centron.

 Fine de aŭgusto BKC dissendis al redakcioj de Esperanto-gazetoj alvokon subskribitan de Sean Ó Riain kaj Renato Corsetti, prezidantoj de Eŭropa Esperanto-Unio kaj UEA. En la alvoko la du prezidantoj petas, ke almenaŭ 250 esperantistoj promesu donaci duonan procenton el sia jara enspezo por la Komunikad-centro.

 "Ni, prezidantoj de EEU kaj UEA, kredas, ke la pluvivo de Brusela Komunikadcentro en 2004 estas necesa por la asistado al kaj vigligado de la Landaj Asocioj en sia informado pri egalrajteca traktado de la lingvoj en Europo kaj pri Esperanto", skribas la prezidantoj, kiuj komparas sian kampanjon kun la promes-slipoj, kiujn Ludoviko Zamenhof aldonis al la Unua Libro.

 Laŭ la alvoko de la du prezidantoj, duona procento el 250 jaraj salajroj ebligos la pluekziston de BKC en la venonta jaro. Ne estas klare, kio okazus post 2004.

 La promes-kampanjo estis iniciatita dum la UK en Gotenburgo, kaj jam dum la kongreso 11 esperantistoj promesis pagi al siaj landaj asocioj duonan procenton el sia salajro. Intertempe venis pliaj promesoj al la Komunikad-centro. La limdato de la kampanjo estas la 31-a de oktobro 2003. Se ĝis tiam ne estos kolektitaj la bezonataj rimedoj, la prezidantoj promesas, ke la mono estos repagita al la donacintoj.Se la mono ja estos kolektita, la kontribuintoj ricevos kiel bonuson abonon al La Ondo de Esperanto

 Sean Ó Riain, la prezidanto de EEU,opinias la Bruselan Komunikad-Centron ekstreme grava por la movado.

 - Aparta informa centro en Bruselo estas bezonata, ĉar ĝi estas la centro de EU, la sola monda organizaĵo kun 11 laborlingvoj. Tiuj laborlingvoj baldaŭ iĝos 20.

 - Neniam antaŭe dum mia vivo estis tiom da artikoloj en ne-esperantistaj medioj pri Esperanto kaj la lingva malegaleco. Tio estas plejparte pro la agado de BCK, kiu estas direktata de EEU, laŭ la principoj de la rezolucio akceptita de la lasta EEU-konferenco en Verona, en aŭgusto 2002. Ĉiuj Landaj Asocioj rajtos shanghi tiun politikon dum la onta konferenco de EEU en Bilbao aŭguste 2004.

 Eŭropa Esperanto-Unio estas kunlabora organizaĵo de la Landaj Asocioj de UEA en landoj-membroj de la Eŭropa Unio. La kunlaboro de UEA kaj EEU ĉirkaŭ la Brusela Komunikad-Centro estas reguligita per aparta kunlabora kontrakto.

 - La praktika ĉiutaga kunlaboro inter UEA, EEU kaj BKC bonege funkcias, kaj, laŭ la proverbo, "se ĝi ne rompiĝis, ni ne riparu ĝin", diras Sean Ó Riain.

 Ankaŭ Andrej Grigorjevskij, la estrarano de UEA pri informado, opinias la laboron de Brusela Komunikad-Centro tre utila.

 - Mi ĝenerale preferus, se la laboro estus pli mondskala, sed mankoj de laborfortoj kaj energio en nia informado estas ĉiuflanke, do, ajna aktivado estas utila. Iu ajn kontinua informa agado fermas iun truon, opinias Grigorjevskij.

 Libera Folio: Ĉu vi konsideras, ke la pluvivo de BKC estas la prioritata celo, por kiu esperantistoj unuavice donacu sian monon, se ili pretas donaci? Ĉu ne ekzistas risko, ke pro la nuna kampanjo suferos la diversaj fondaĵoj de UEA mem, kiuj ja ankaŭ estas dependaj de la samaj donacantoj?

 - La pluvivo de BKC kompreneble ne estas pli prioritata ol pluvivo de UEA, de la CO, de UK k.s. Sed ĝia pluvivo tamen estas certagrada prioritato. Ni neniel sukcesos progresi sen informi pri nia lingvo kaj la movado por ĝi. BKC estas reala labororgano, ekzistanta jam nun, diras Andrej Grigorjevskij.

Aperis 28.8.2003

arkivita en: