Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Ministro inaŭguris azian kongreson en Nepalo

Ministro inaŭguris azian kongreson en Nepalo

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-04 17:35
Ĵaŭde la 25-an de aŭgusto en Katmando, la ĉefurbo de Nepalo, komenciĝis la 4-a azia kongreso de Esperanto. La kongreso devis laŭ la origina plano okazis komence de marto, sed ĝi estis lastmomente prokrastita pro politika puĉo, farita de la nepala reĝo. En vendredo la kongreso estis inaŭgurita de la ministro pri turismo. En sabato okazis ampleksa kunsido pri la stato de la Esperanto-movado en Azio.
La organizantoj de la kongreso ĝojas, ke spite la malfacilaĵojn kaŭzitajn de la politika situacio en la lando, pli ol 40 eksterlandanoj el ses landoj venis al la kongreso. Krome aliĝis pli ol 60 nepalanoj.

Dum la ĵaŭda posttagmezo okazis kunsido de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA. La kunsidon partoprenis ankaŭ reprezentantoj de la Loka Kongresa Komitato. Poste okazis bankedo kaj interkona vespero.

Vendrede matene la kongresanoj faris 20-minutan manifestacion surstrate por informi la publikon pri la kongreso kaj pri Esperanto. La manifestaciantoj marŝis de la reĝa palaco ĝis la kongresejo, akompanate de armea muziko kaj tradicia nepala muziko. Kvar kongresanoj, inter tiuj la respondeculo de KAEM, Hori Yasuo, sidis sur ĉevalĉaro en la procesio.

- La preterpasantoj mire rigardis al la grupo kaj ankaŭ demandis la nepalanojn, pri kio temis. Estis bona ŝanco por la nepala Esperanto-movado loke propagandi pri la internacia lingvo, skribas la partoprenanto Razen Mandahar en sia kongresa blogo.

Post la procesio la ministro por kulturo kaj turismo, Buddhi Raj Bajracharya, solene inaŭguris la kongreson, lumigante tradician lampon. La ministro en sia parolado opiniis la disvastigon de Esperanto en Nepalo grava afero.

Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, en sia salutmesaĝo al la kongreso antaŭvidis, ke nun alvenas la jarcento de Azio, kaj ankaŭ en Esperantujo oni rimarkos tion.

En sabato okazis la ĉefa kunsido de la kongreso, la ĝenerala diskuto pri la Esperanto-movado en Azio. Partoprenis ĝin pli ol kongresanoj 30, el Ĉinio, Barato, Japanio, Nepalo, Vjetnamio kaj aliaj landoj. La difinitaj tri horoj ne sufiĉis por la diskutado kiu ekscitigis la partoprenantojn kaj ankaǔ donis ŝanĉon al ili lerni pri azia agado.

La reprezentantoj prezentis koncizajn raportojn pri la situacio de la Esperanto-movado en siaj landoj. En Japanio kaj Ĉinio maljunuloj multas, sed en aliaj landoj ŝajne kreskas la kvanto de junaj esperantistoj, konstatis partoprenantoj. Poste okazis diskutoj pri praktikaj  aferoj kiel pri la signifo de propra oficejo kaj la malfacilaĵoj en kolektado de kotizoj.

Hori Yasuo rakontis pri la bulteno Esperanto en Azio, kiun eldonas la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA.  Ĝi estas sendata al pli ol 350 geesperantistoj kaj asocioj de aziaj kaj aliaj landoj, kaj ĝi estas tute senpaga por la ricevantoj, dank’ al afablaj subtenantoj. La bulteno celas helpi esperantistojn interkonatiĝi kaj interŝanĝi de spertojn kaj opiniojn. Ĝi ankaǔ funkcias kiel loka informilo en tiuj landoj, kie mankas propra bulteno.

[Foto pri strato en Nepalo de Sakari Kauppinen. Pli da fotoj en lia retejo.]


Pli pri la temo